Lingvaj Humuraĵoj

Tie ĉie ne estas humuraĵoj en Esperanto,sed pri Esperanto kaj la lingva problemo.

Kompromita Verda Stelo

En la mondo la verda stelo estas simbolo de la E-movado.Sed en Pakistano la ministrerio pri naskolimigo ekuzis ĝin kiel sian simbolon.Se nun vi elmetas la verdan stelon,ĉiuj demandas ĉu vi vendas kontrawkoncipilojn.Mia frato honorigis min pendigante verdan stelon antaw sia librovendejo en Ravalpindio.Nun li jam deziras ĝin forigi,ĉar aĉetantoj petas ĉe li kondomojn kaj kontrawkoncipilojn.
                     Saeed Farani-Pakistano
                                el Esperanto Februaro 1999

Prokrastiga Ridado

    Foje en brazila teatro mi devis interkonsenti kun japano pri detaloj koncerne rekvizitojn k.s. Por tion realigi, mi estis devigata paroli en Esperanto al brazilano, kiu ripetis mian diron portugale al japano scipovanta tiun lingvon, kiu ripetis ĝin japane al mia alparolato. Tiu siavice devis respondi law la sama vojo. Kvar homoj necesis, por ke du el ili interkompreniĝu!
    Tia longa vojo estas neniel maloftaĵo. Law Ben Patterson, angla membro de la Ewropo Parlamento: "Supozu, ke temas pri itala parolanto. Nu, tre malmultaj interpretistoj kapablas truduki rekte el la itala en la danan. Tio okazas stafete. Do, la italo diras spritaĵon, kaj ĉiuj italoj ridas; poste ĝi tradukiĝas en la francan, kaj la francoj ridas; poste en la anglan, kaj la angloj ridas. Poste, ĉirkaw 30 sekundojn post kiam la italo parolis -- kaj li intertempe dawrigis, parolante pri la morto de kara amiko -- ĉiuj danoj ekridadas kvazaw freneze".
        -- William Auld  el La fenomeno Esperanto

Timiga Frawlino
En multaj urboj de C^inio estas "angla angulo",kie la "amantoj" de la angla lingvo kunig^as dimanc^e por ekzerci sin je la angla. G^enerale tia angulo trovig^as en parko a alia urba publika loko. Iafoje alilandaj turistoj partoprenas en ilia interparolado,kio alportas al la c^inaj lernantoj grandan intereson, kvankam la enhavo de iliaj interparoladoj ofte estas sensenca?oj pro la limigo de la lingva nivelo,ekzemple "hodia estas bela tago", "mi s^atas la anglan lingvon,c^ar g^i estas bela lingvo" (Kial neniu el ili s^atas afrikan lingvon,kiu estas same bela kiel la angla?).
Iufoje,mi promenis en parko.Kiam mi preterpasis la anglan angulon, bela frau^lino konigis sin al usona frau^lo:"Mia nomo estas Jang Fang.En la c^ina lingvo, 'jang' signifas 'riveron',kaj 'fang' signifas 'aromon'." S^i g^uste klarigis sian nomon.Eble s^i esperis, ke la frau^lo admiru,ke s^i estas same bela kiel s^ia nomo. Sed certe s^ia nomo alportis al la usonano tute alian senton.La frau^lino ne scias,ke en la angla lingvo,s^ia persona nomo "fang" signas la denton de hundo a venena serpento!


Hara Tinkturo

La Xinjiang Regiono de Cinio najbaras al Pakistano,tial inter
ili multas la ekonomia interfluo.En la merkato de Urumqi(la cefurbo
de Xinjiang),oni povas aceti produktajojn el Pakistano.Sed sur la pakumo
de la pakistanaj varoj mankas la uz-instrukcioj en la cina lingvo,sed
nur tiuj en la angla kaj la urduo,kio kawzas problemojn.
Mia kolegino intencis brunigi sian nigran hararon.Si vizitis merkaton
kaj acetis pakistanan boteloeton.Si petis,ke mi cinigu la uz-instrukcion
por ke si scias,kiamaniere oni povas uzu gin.Mi prenis la boteleton kaj
legis la klarigon en la angla.Tio ne estas harra tinkturo,sed......sen-
harigilo,kiun la virino uzas por elimini la harojn super la supra lipo
kaj brakoj.

Bonvole Kontribuu.