中国世界语论坛 Ĉina Esperanta Forumo - Gakas sovaĝa ansero

Gakas sovaĝa ansero (reply)
Post luna aprecado, mi kaj mia edzino havis teruran dormemon, kiu senprokraste ekspedis nin enliten. Por doni balzamon al ŝia nostalgio, mi ekdormis kun ŝi ĉe la brakoj. Baldaŭ ni trovis nin en la brakoj de Morfeo.

这句里的Baldaŭ ni trovis nin en la brakoj de Morfeo. 很快我们就进入了梦乡中。

*esti (resti) en la brakoj de Morfeo 在梦乡中；熟睡。 Morfeo：睡梦之神 （PIV）

在写作时，偶尔使用一下也好。

再如：

1. Li ovris Pandoran skatolon. 他引起了这场灾难。

2. Ili vivas kiel ĉe la brusto de Dio. 他们过着无忧无虑的生活。

等等。

Gakas sovaĝa ansero (reply)
Leviĝinte el la lito, ŝi okupiĝis preparante matenmanĝon, dum mi haste akuŝis kaj fajlis ĉi tiu folion da ĵurnalo, kiu en la fino kostis al mi preskaŭ du horojn.

*ĉi tiu folion --> ĉi tiun folion

Gakas sovaĝa ansero (reply)
Ni, banataj de la lunbriloj, mano-en-mane, lante repromenis hejmen laŭlonge de la ĵus irita aleo.

*la ĵus irita aleo 这个是对的。

查《插图大典》440页：

1. iri (tr) iri longan vojon

2. multe irata vojo

3. kiun vojon li iris?

4. la irota vojo

Gakas sovaĝa ansero (reply)
Ni, banataj de la lunbriloj, mano-en-mane, lante repromenis hejmen laŭlonge de la ĵus irita aleo.

irita -->

laŭlonge de la ĵus irita aleo --> laŭlonge de la aleo, sur kiu ni ĵus iris.

Gakas sovaĝa ansero (reply)
Kiam la luno elŝoviĝis sur la ĉielon, ni promenis laŭ la sinua stone mozaikita aleo ĝis la lageto kilometre dista de nia hejmo.

stone --> ŝtone

Gakas sovaĝa ansero (reply)
Vespere ni faris ĝjaŭziojn farĉitajn per spicita vianda-kaj legoma haketaĵo.

vianda-kaj legoma --> vianda-kaj-legoma

Gakas sovaĝa ansero (reply)
Ĉe tio, mi ne povis rezisti la tenton ŝteli kison al ŝi sur la frunto. Poste mi milde lulis ŝin, kaj metis mian manon konke al la buŝo, zumante en ŝian orelon, ke estas tempo ke ni elitiĝu.

elitiĝu --> ellitiĝu

Gakas sovaĝa ansero
La Aŭtunmeza Festo havis lokon hieraŭ.

Mi kaj mia edzino hejme celebris ĝin.

Matene mi aĉetis kokon, bovaĵon, porkaĵon, krabojn, salikokojn, kukumojn kaj aliajn materialojn por tagmanĝo.

Tagmeze mi kaj mia edzino okupiĝis per preparado de manĝo. Ni havis abundan festenon.

Post la manĝo ni faris sieston.

Posttagmeze ni estis sur la kulmino de monto panoramante la urbon en aŭtuno.

Vespere ni faris ĝjaŭziojn farĉitajn per spicita vianda-kaj legoma haketaĵo.

La nokto falis antaŭ ol ni prenis manĝon. Mi glutis glason da vino kaj mia edzino lipis botelon da biero.

Kiam la luno elŝoviĝis sur la ĉielon, ni promenis laŭ la sinua stone mozaikita aleo ĝis la lageto kilometre dista de nia hejmo. Ĉirkaŭirinte la lageton du fojojn, ni estis forpelitaj de regimentoj da moskitoj.

Ni, banataj de la lunbriloj, mano-en-mane, lante repromenis hejmen laŭlonge de la ĵus irita aleo.

Post kiam ni rehejmiĝis, la luno jam staris sur la ĉielo.

Mi kaj mia edzino, iom lacaj pro la promenado, eksidis kune sur la sofon, kaj faris paŭzon.

Momenton poste, ni sur la balkono surtabligis kukon, pomon, persikon, melonon, vinberaron, bananon, plenmanon da kuiritaj arakidoj kaj freŝaj sojfaboj, kaj lumigis kandelojn kaj bruligis incensaĵojn por kulti la dion de la luno.

Tion aranĝinte, ni komencis frandi kukojn kaj ĝui la belan plenlunon.

La luno klara, la zefiro dolĉa, la ĉielo pura, la tero kvieta, la ambrozio abunda, la kandelflamoj flagrantaj, la incensaĵoj aromaj, la homoj feliĉaj. Kia etoso!

Se temas pri la lun-kukoj, mi amas manĝi jujubpaste farĉitajn kukojn, sed mia edzino preferas kukojn kun farĉo konsistanta el sezamgrajnoj, arakidsemoj, heliantsemaj kernoj, melonsemaj kernoj, pinnuksaj kernoj, abrikotaj kernoj, juglandaj kernoj, rosinoj kaj sekigitaj fruktopecetoj.

Rigardante la lunon kaj maĉante la kukon, mia edzino jen kaj jen ellasis longan suspiron. Ŝajnis kvazaŭ la festo vekas nostalgion ĉe ŝi, kiu foras de siaj hejmloko kaj parencoj. Ĝuste kiel dirite, en bela festo duoblas la nostalgio!

Post luna aprecado, mi kaj mia edzino havis teruran dormemon, kiu senprokraste ekspedis nin enliten. Por doni balzamon al ŝia nostalgio, mi ekdormis kun ŝi ĉe la brakoj. Baldaŭ ni trovis nin en la brakoj de Morfeo.

Hodiaŭ matene, mi ne vekiĝis de mia dormo ĝis la tago leviĝis. Mi malkovris, ke mia edzino ankoraŭ katete nestas en mia sino. Ŝi, trankvila kaj milda, similis al infano en profunda dormo. Serio de memoroj drivis kun malhasto tra mia menso. Mi bildigis min, kiu unuafoje renkontiĝas kun ŝi, kiu estas juna kaj bela, kun rozaj vangoj, densaj haroj, sveltaj brovoj, grandaj brilaj okuloj kaj ĉarmaj lipoj ĉiam kun petola rideto. En la fino mi enmanigis ŝin kaj defloris en lunluma nokto. De tiam ŝi sekvis min kiel mia ombro ĝis nun. Sed la jaroj malkompate plugis sulketojn sur ŝia vizaĝo ...

(2022/9/11)