中国世界语论坛 Ĉina Esperanta Forumo - Gakas sovaĝa ansero

Gakas sovaĝa ansero (reply)
Vidante ŝin, mi tuj frapis al mi la frunton: Ho! Kiel mi forgesis vin ekstere!

写完了，不能完事大吉，要回头看，总会看见小伤，比如Vidante，应为：Ekvidante 一看见，我心还是不够细。看见错误就及时改正，这就是学习！

Gakas sovaĝa ansero (reply)
Ŝi saltis kaj petolis ĉirkaŭ min kvazaŭ hundide, dankeme lekante miajn manojn kaj mentonon. Flora bone scias dankemecon.

*dankeme，danke

*dankemeco，dankemo

Gakas sovaĝa ansero (reply)
Mi tenere batetis lian kapon kaj diris,

*lian，和上面一样，应该为ŝian，因为是母狗。

Gakas sovaĝa ansero (reply)
1. Meznokte, mi ne havis ideon, ĉu tio estis en sonĝo aŭ en duondormo, kiam mi aŭdetis frapojn sur la pordo.

*aŭdetis：模模糊糊听到

2. Ĉe mi ŝi neniam konas malsaton. 在我这儿她从未挨过饿。

*koni：体验，经历，经受；有过 ...... (PIV)

*La antikvaĵo ne konas prezon. 这个古董无价。

Gakas sovaĝa ansero (reply)
Mi volas en la liton! 我想上床！

*可去掉定冠词la，Mi volas en liton!

*voli en -n 想要去......

Gakas sovaĝa ansero
Hieraŭ vespere mi prenis kvar botelojn da biero kaj iom ebriiĝis. Mi frue iris en la liton.

Meznokte, mi ne havis ideon, ĉu tio estis en sonĝo aŭ en duondormo, kiam mi aŭdetis frapojn sur la pordo. Tio estis obtuzaj kaj intermitaj.

Kiu faris viziton al mi en tiel profunda nokto? Scivola kaj konsternita, mi demandis min.

Mi ŝaltis murlampon, leviĝis el la lito, pantoflis al la pordo.

"Kiu estas? Estas kiu?" mi vokis du fojojn. Sed nenia respondo aŭdiĝis.

Gluante mian dekstran orelon al la pordo, mi atente aŭskultis momenton. Nenio aŭditis! Poste, fermante mian dekstran okulon, mi gluis mian livan okulon al la serurtruo. Nenio viditis!

Mi apertigis la pordon.

Tio estis neniu alia krom Flora.

Flora estas favorata hundo, mezgranda, nigra kaj blanka, pande milda, bebe obeema, lepore timema. Mi ŝin tenas kvar jarojn kaj dorlotas kiel mian infanon. Ĉe mi ŝi neniam konas malsaton. Ĉiun tagon mi ŝin nutras per kokaĵo, porkaĵo, bovaĵo kaj lakto. Ŝi estas bone nutrita, nature dika kaj grasa.

Vidante ŝin, mi tuj frapis al mi la frunton: Ho! Kiel mi forgesis vin ekstere!

Tuj kiam ŝi ekvidis min, ŝi svingis tien-reen la voston, kvazaŭ min salutante.

Mi karesis jen ŝian kapon jen ŝian dorson kaj mildvoĉe diris, "Povra trezoro, mi vin forgesis kaj malsatigis!"

Ĉe tio, ŝi freneze eksaltis, sin ĵetis al mi. Mi ŝin prenis en la brakoj kaj lulis iom da tempo, kaj poste enkondukis ŝin endomen.

Mi donis al ŝi pelveton da nutraĵo. Ŝi, lupe malsata, forglutis tion en palpebruma daŭro, eĉ senmaĉe.

Ŝi saltis kaj petolis ĉirkaŭ min kvazaŭ hundide, dankeme lekante miajn manojn kaj mentonon. Flora bone scias dankemecon. Ĝuste kiel dirite, preferas amiki kun hundo ol kun homo! Memoru: Kiu min amas, amu ankaŭ mian hundon! Kiu hundon mian batas, min mem ne tre ŝatas!

Mi tenere batetis lian kapon kaj diris, "Estu kvieta kaj iru dormi! Mi preskaŭ mortos de dormemo. Mi volas en la liton!"

Ŝi, tre obeema, kuŝiĝis sur la kusenon. Mi enlitiĝis, malŝaltis la lampon. Strange, ke mi ne povis trovi la dormon.

Tamen Flora baldaŭ endormiĝis, eligis spasman ronketon ...

(Nefinita kaj daŭrigota  2022/10/4)