中国世界语论坛 Ĉina Esperanta Forumo - 这是“恰恰相反”的帖子，很值得学习！

这是“恰恰相反”的帖子，很值得学习！ (reply)
ĉu la ĉambro ne povus esti silenta?

作者 aŭtoro: 恰恰相反, 发表于 afiŝita je Thursday, December 22, 2022, 18:31 (1天1小时14分钟前)

任何人都可以有自己喜欢的文体或者表达方式，最好不要轻易说“错误”、“不可以”，尤其在遇到符合语法规范的文学文本时。Se vi volus ke la tuta terglobo estu silenta, vi mem kvietu!

La Faraono, Kabe, 1907

La domo estis silenta kaj brulis en ĝi apenaŭ kelke da lumoj.

我的回复：

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Thursday, December 22, 2022, 20:14 (23小时34分钟前) @ 恰恰相反

嗯，谢谢你！我少见多怪了！

请原谅我！ (reply)
思来想去，我还是决定放弃配上中文，这是个累心累脑累手的苦差事，耗费时间啊。每配一段，我得抽三四根香烟，慢性自杀啊。我还是本分点，不改初衷，每天坚持玩点，适可而止，不想玩大，不能大脑发热，心血来潮，不能凭一时冲动而将自己置于身心疲惫状态。要冷静，再冷静，克制，再克制，稳住，再稳住，力劝自己悠着点，快乐点，悠闲点，平和点，别玩大了！还是那句话，等我还过九年退休后，对玛尔塔的中文再进行细嚼慢咽，好好玩玩。当然以后我高兴，我也会不定期配中文的。至于《玛尔塔》的世界语文字，我会坚持到底的，这是轻飘飘的事儿，我乐此不疲。

我也想过，即使我配上中文，如果有的人对世界语句子的结构不明白，配上中文也没有多大用。

如果有的人觉得这本书难啃，就换一本吧，别勉强自己。我推荐我看过的几本书：

《春天里的秋天》，《秋天里的春天》，《家》，《红楼梦》，《青春之歌》，《骆驼祥子》，《火光在前》，《Zhou Enlai传略》，《绿川英子文集》，卡贝的《格林童话》，《屠格涅夫散文》，《苦海》，《父与子》，《法老王》，还有《安徒生童话》，《钦差大臣》，《山村》等十几本。

先读读卡贝的《格林童话》和小说《苦海》，还有柴门霍夫的《安徒生童话》。

请原谅我！

我不想玩大，只想每天读一点，写一点日记！既然是玩，我就不想玩得太累！

Mi subtenas vin! (reply)
支持你的意见。

只要是符合世界语语法、可以让大家都能理解的表达方式，都可以使用。这些表达方式，既可以是西方语言的，也可以是汉语的，还可以是世界各地其他语言的，前提是，其他人可以理解。

柴门霍夫翻译的长篇小说《Marta 玛尔塔》(11) (reply)
她从橱子里拿出一只 ，

打漏了，应该是：她从橱子里拿出一只瓦罐，

柴门霍夫翻译的长篇小说《Marta 玛尔塔》(11) (reply)
柴门霍夫翻译的长篇小说《Marta 玛尔塔》(11)

我配上的中文仅供参考，如果觉得多余，可忽略。

Ŝi prenis el la  ŝranko la argilan kruĉon, kaj, rekomendinte al la infano esti singarda kun la fajro, ŝi denove malsupreniris sur la korton al la puto. Baldaŭ ŝi revenis, malfacile spirante kaj lace, kun talio klinita pro la pezo de la kruĉo plena de akvo, kiun ŝi portis; ŝi tamen ne ripozis eĉ unu momenton, sed tuj komencis la preparadon de la samovaro. Ĉi tiu laboro, kiun ŝi faris videble la unuan fojon en la vivo, iris tre malfacile, tamen post ne plena horo la teo estis trinkita. Janjo estis senvestigita kaj endormigita. La egalmezura kaj mallaŭta spirado de la infano atestis dormon trankvilan, de la pala vizaĝeto malaperis la postesignoj de larmoj, tiel multe elverŝitaj en la daŭro de la tuta tago.

她从橱子里拿出一只 ，关照了女儿小心看火，再一次下楼走到院子里的井边去。她不一会儿回来了，弯了腰提着装满了水的沉重的瓦罐，累得上气不接下气，可是她一分钟也不休息，接着就把炊壶放在火上。想必她还是生平第一次干这种事，所以很不熟练。一小时以后，她们终于喝完了茶，Janjo脱下衣服睡了。她的均匀的呼吸表示她睡得很安静。泪痕已经在苍白的小脸上消失了。

Sed la juna patrino ne dormis; en sia funebra vesto, kun disliberigitaj nigraj bukloj, kun vizaĝo apogita sur la manplato, ŝi sidis senmove kontraŭ la estingiĝanta fajrejo kaj meditis. Komence mordanta doloro faldis ŝian blankan frunton en kelke da profundaj sulkoj, la okuloj pleniĝis de larmoj, la brusto leviĝadis per malfacilaj ĝemoj. Sed post iom da tempo ŝi ekskuis la kapon, kvazaŭ ŝi volus forpeli la amason da kordoloroj kaj timoj, kiuj ŝin sieĝis, ŝi leviĝis, rektigis la talion kaj diris mallaŭte:

可是年青的母亲却没有睡。她仍旧穿着丧服，黑色的发辫散开了，她用一只手支着头，呆呆地坐在燃尽了的炉火旁边想心事。精神上的剧烈的创痛首先在她白皙的前额上刻划了几条深深的皱纹，眼睛里充满了泪水，接着沉重的叹息使胸部频频地起伏着。但是她不久就摇了摇头，仿佛想驱散涌上心头的回忆和烦恼似的，站起身来，挺直了腰轻轻地说：

— Nova vivo!

“新的生活！”

Jes, tiu virino juna, bela, kun blankaj manoj kaj elasta talio, eniris en vivon tute novan por ŝi, tiu tago devis esti por ŝi komenco de nekonata estonteco.

是的，今天这个手臂白嫩、腰肢纤细的年青美貌的妇人开始了新的生活。这一天是她踏上茫茫前途的开端。

Kia do estis ŝia estinteco?

她的过去究竟是怎样的呢？

La estinteco de Marta Swicka estis mallonga koncerne la jarojn, simpla koncerne la okazintaĵojn.

玛尔塔的人生阅历还不多，在她的往日生活中很少发生重大的变故。

Marta naskiĝis en nobela bieno ne tre luksa kaj riĉa, sed bela kaj komforta. La bieno de ŝia patro, kiu troviĝis en la malproksimeco de nur kelke da mejloj de Varsovio, konsistis el kelke da centoj da hektaroj da semotaŭga tero, flororiĉa, sufiĉe granda herbejo, bela betula arbareto, kiu liveris hejtan materialon en vintro kaj belajn promenojn en somero, el vasta ĝardeno plena de fruktarboj kaj el bela dometo kun ses frontaj fenestroj, elirantaj sur rondoforman herbotapiŝe kovritan korton, kun verdaj gajaspektaj fenestrokovriloj, kun balkono kun kvar kolonoj, kiujn ĉirkaŭvolvis puncofloraj faboj kaj trikoloroj kun belaj violkoloraj kalikoj.

玛尔塔出生在一个小贵族的庄园里，这个庄园并不是太豪华和富裕，然而是美丽的、舒适的。

她父亲的领地坐落在距离华沙只有几英里的地方，约有二十弗鲁卡（弗鲁卡：等于16.8公顷）的良田，还有种满了花卉的广袤的草地，和一个冬天可以供给燃料、夏天可以悠闲散步的风景美丽的桦树林。一个大果树园围绕着一所美丽的小屋，小屋的正面有六个朝向圆形的庭院的窗户，庭院里铺着剪得整整齐齐的青草。台阶上的四根柱子缠绕着红色的扁豆花和淡紫色的菟丝子的大花冠，加上绿色的百叶窗，使这所小屋子更加令人喜爱。

（未完待续）

我极不赞成参考中文阅读 (reply)
我虽然附上了中文，但我极不赞成参考中文阅读，我边打字边在思考一个问题：我提供中文，针对阅读而言，是不是一种误导，会不会害了一些人？ 我是最不愿意也最不提倡这样两种语言对照阅读的方式，最好撇开中文，直接阅读，直接进入语境，用世界语去思考，努力去理解原文，英语也一样，读英语小说我也不喜欢两种语言对照阅读。

附上中文，我简直是在浪费时间啊，如果把时间用在写写日记该多好，哪怕十句话的日记，边阅读边写译是好方法。

谁知道呢！学习方法有多种，我个人感觉两种语言对照阅读不好！

柴门霍夫翻译的长篇小说《Marta 玛尔塔》(10) (reply)
柴门霍夫翻译的长篇小说《Marta 玛尔塔》(10)

我配上的中文仅供参考，如果觉得多余，可忽略。

Lakton ŝi ne alportis; ĝi ne estis ricevebla en la butiko, en kiu ŝi trovis la bulkojn, ŝi ne volis, ne povis serĉi pli longe, ŝi estis maltrankvila pri la infano, ŝi reiris rapide, ŝi preskaŭ kuris. Ŝi estis jam kelke da paŝoj antaŭ la pordego, kiam tuj malantaŭ si ŝi aŭdis viran voĉon, kiu kantetis:

"Haltu, kara mia, haltu,

Piedetoj, ne forsaltu."

Ŝi penis certigi al si en la animo, ke la kanteto celas ne ŝin, ŝi ekmarŝis pli rapide kaj jam atingis la pordeton, kiam la voĉo de la kantanto ekparolis:

她没有买到牛奶，因为在她买面包的铺子里没有牛奶。她不愿意、也不容许她再往下找，于是就匆匆地回家来了，她惦记着孩子，几乎象跑一般。当她已经离大门不远时，听见背后有个男子的声音唱到：“不要忙，慢点儿走，哎，你为什么这样飞奔，我的小乖乖？” 她竭力想使自己相信这是和她无关的，同时加快了脚步，她的一只手已经碰到了栅栏门，歌声忽然中断了，她听见那人说：

— Kien tiel rapide? kien? la vespero estas bela! eble ni iom promenos?

“您为什么这样匆忙？到哪儿去？这样美好的黄昏！同我去逛一会儿吧！”

Sen spiro, tuta tremante de timo kaj ofendo, la juna vidvino enkuris en la pordegon kaj forte ĵetfermis post si la pordeton. Post kelke da minutoj Janjo, vidante la patrinon, enirantan en la ĉambron, ĵetis sin al ŝi, alpremante sin al ŝiaj brakoj.

年青妇人由于惊恐和羞辱而发抖，她气喘吁吁地跑进了院子，随即用力把栅栏门砰的一声关上了。几分钟后，Janjo看见母亲走进房来，立即向她扑过去，紧紧地抱着她。

— Tiel longe vi ne revenis, panjo! — ŝi ekkriis, sed subite ŝi silentiĝis kaj fikse rigardis la patrinon — : panjo, vi denove ploras, vi denove havas tian aspekton, kiel ... kiel tiam, kiam oni en ĉerko elportis la patron el nia loĝejo.

“你去了这么久呀，妈妈！” 她叫了一声，忽然不作声，仔细望着母亲的脸。“妈妈，你又哭啦！你现在又是这样 ...... 好象人家把爸爸装在棺材里抬出去时那样 ......”

La juna virino efektive tremis per la tuta korpo, larmoj amase fluis sur ŝiaj flamantaj vangoj. Tio, kion ŝi suferis en la daŭro de sia kvaronhora ekskurso en la urbon, la batalo kun sia propra timemeco, la rapida kuro en la glitiga strato, meze de la amaso da homoj kaj la malvarmaj ondoj de la vento, precipe la ofendo, kiun ŝi ricevis kvankam de homo nekonata, sed kiun ŝi ricevis la unuan fojon en la vivo, — ĉio videble tre profunde ŝin skuis. Estis tamen videble, ke ŝi decidis venkadi sin mem sur ĉiu paŝo, ĉar ŝi rapide trankviliĝis, forviŝis la larmojn, kisis la infanon, kaj, blovekscitante la fajron sur la kameno, ŝi diris:

年青的妇人的确浑身都在发抖，眼泪象雨点一般从她发红的面颊上流下来。她在离家十五分钟里经历的一切 —— 和自己的胆怯作斗争，在寒风里、在滑溜的街道上密集的人群中疾走，尤其是她所受的侮辱，虽然是一个不相识的人给予她的，却是生平第一次遭受的侮辱 —— 深深地震撼了她的心灵。但是显然她已经下决心从今以后要控制自己，因此她很快就平静了，揩干眼泪，吻了吻女孩子，接着便去吹旺炊炉里的火，对女儿说：

— Mi alportis al vi bulkojn, Janjo, kaj nun mi preparos la samovaron kaj pretigos teon.

“我给你买来了面包，Janjo，我马上把炊壶放上去，我们就有茶喝了。”

（未完待续）

柴门霍夫翻译的长篇小说《Marta 玛尔塔》(9) （附中文） (reply)
柴门霍夫翻译的长篇小说《Marta 玛尔塔》(9)

我配上的中文仅供参考，如果觉得多余，可忽略。

La vidvino konjektis, ke tio estas la edzino de la portisto.

妇人料想这是看院人的妻子。

— Mia bona sinjorino, — ŝi diris, — ĉu mi ne trovos ĉi tie iun, kiu alportus al mi lakton kaj bulkojn?

“请告诉我，亲爱的，” 她对她说，“这儿找得到人替我去买牛奶的面包吗？”

La virino pripensis momenton.

那女人考虑了一下。

— De la kioma etaĝo vi estas? — ŝi demandis, — Mi vin ial ankoraŭ ne konas?

“你住在几楼？”她问。“我怎么不认识你。”

— Hodiaŭ mi enloĝiĝis en la mansardo ...

“我是今天刚搬来的 ...... 在顶楼上。”

— Ha, en la mansardo! Nu kial do vi parolaĉas pri ia alportado al vi? ĉu vi ne povas mem iri al la vendejo?

“哦，在顶楼上哦！那你为什么还要请别人替你买东西呢？你自己不能到小铺里去吗？”

— Mi pagus por la servo, — mallaŭte diris la vidvino; — sed la portistedzino ne aŭdis, aŭ ŝajnigis, ke ŝi ne aŭdas ŝiajn vortojn, kovris sin pli bone per la tuko kaj malaperis malantaŭ la malgranda pordeto.

“我愿意给小费，” 妇人低声说，但是看院人的妻子没有听清楚，也许是装作没有听见，她把围巾裹得更紧些，接着便消失在矮门后面。

Kelke da minutoj la vidvino staris senmove, videble ne sciante, kion fari kaj al kiu sin turni; ŝi ekĝemis kaj lasis fali la manojn. Sed baldaŭ ŝi levis la kapon, kaj, alirinte al la pordego, ŝi malfermis la pordeton, kiu kondukis al la strato.

妇人无力地垂下双手，站了一会儿，一面唉声叹气。显然，她不知道该怎么办，也不知道求谁好。但是过了一会儿，她昂起了头，走出大门，打开了通往街上的栅栏门。

Estis ankoraŭ ne tre malfrue vespere, sed sufiĉe mallume; malmultaj lanternoj malbone lumis la mallarĝan strateton, plenan de amasoj da homoj; sur la trotuaroj larĝaj partoj estis en plena mallumo. Ondo da malvarma aŭtuna vento enfluis en la pordegan arkaĵon tra la malfermita pordeto, frapis la vizaĝon de la vidvino kaj ekturnis la flankojn de ŝia nigra tuko; la bruo de la veturiloj kaj la murmurego de la intermiksitaj paroloj surdigis ŝin, la mallumo sur la trotuaroj ŝin timigis. Ŝi retirĝis je kelke da paŝoj en la profundon de la pordega arkaĵo kaj staris denove kelkan tempon kun mallevita kapo; subite tamen ŝi elrektiĝis kaj paŝis antaŭen. Ŝi eble rememoris sian infanon, kiu atendis manĝon, aŭ eble ŝi eksentis, ke ŝi devas akiri de sia volo kaj kuraĝo tion, kion ŝi de nun devos jam akiradi ĉiutage, ĉiuhore. Ŝi metis la tukon sur la kapon kaj transpaŝis la sojlon de la pordeto. Ŝi ne sciis, en kiu flanko oni devas serĉi butiketon kun manĝeblaĵoj. Ŝi iris sufiĉe grandan pecon, esplorante per la rigardo la elmetaĵojn de la magazenaj fenestroj, ŝi preterpasis kelke da cigarbutiketoj, ian kafejon, ian butikon de silkaĵoj, kaj ŝi iris returne. Ŝi ne kuraĝis pli enprofundiĝi en la straton, nek peti de iu klarigon. Ŝi direktis sin en la alian flankon, kaj post kvaronhoro ŝi revenis kun kelke da bulkoj en blanka tuketo.

时间还早，但是天已黑了。疏疏落落的街灯朦胧地照耀着狭窄的街道，街上的行人熙来攘往。在许多地方，人行道差不多完全沉没在黑暗中。凉意袭人的秋风闯入打开了的栅栏门，扑在妇人脸上，揪扯着她的黑围巾的尖角。街头马车的辘辘声和混杂的人语声震得她耳朵发聋，黑暗使她感到恐惧。她退回到大门边，低下头来站了片刻，过后她忽然挺直身子往前走了。也许她想起了挨饿的女儿正在等待食物，或者感到她必须拿出决心和勇气，感到从今以后，她不能不时时刻刻拿出决心和勇气。她把围巾披在头上，走出栅栏门外，可是她不知道杂货铺在哪里，走了很长一段路，仔细观看商店的橱窗，她走过了几家香烟店、一些咖啡店和布店，又转身回来。她没有再往前走或者向人打听的勇气。她走到另一边去了，过了一刻钟，她已经拿着包在白手巾里的面包归来。

（未完待续）

中文翻译很有用！ (reply)
你的老师称呼让我无地自容。都是同学啊！就是玩嘛，大家一起玩嘛！

我不建议你参考中文学习世界语。这一会儿看世界语，一会看中文的，两头拽，很难进入语境啊！

柴门霍夫翻译的长篇小说《Marta 玛尔塔》(8) （附中文） (reply)
柴门霍夫翻译的长篇小说《Marta 玛尔塔》(8)

我配上的中文仅供参考，如果觉得多余，可忽略。

Ĉio forpasis ... la amo, bonstato, trankvileco kaj sereneco de la vivo, kaj sola postesigno de sonĝosimile malaperinta estinteco estis por la malfeliĉa virino la doloraj rememoroj kaj tiu pala, malforta infano, kiu nun, malferminte la okulojn post momenta dormo, ĵetis siajn manetojn ĉirkaŭ ŝian kolon kaj, alpremante sian buŝeton al ŝia vizaĝo, mallaŭte diris: Panjo! donu al mi manĝi! Nun tiu peto ankoraŭ havis en si nenion, kio povus veki timon aŭ malĝojon en la koro de la patrino.

爱情、安乐、宁静、幸福的明朗的日子 ...... 这一切都逝去了。恍如梦境一般消失了的往日生活留给这个不幸妇人的唯一的遗迹，便是伤心的回忆和这个苍白、娇弱的孩子。她在这时候醒过来了，把两只小手挽住母亲的脖子，小嘴唇凑到她的面颊上，低声说：

“妈妈，给我吃的！”

在这一要求里面，暂时还不包含任何能够在母亲心中引起忧虑或者悲伤的因素。

La vidvino metis la manon en la poŝon kaj eltiris monujon, kiu enhavis kelke da monpaperetoj — la tuta havo de ŝi kaj ŝia filino.

妇人把手放进口袋，取出一个钱包，钱包里有几张钞票 —— 她和女儿的全部财产。

Ŝi ĵetis la tukon sur la ŝultrojn, kaj, dirinte al la infano, ke ĝi trankvile atendu ŝian revenon, ŝi eliris el la ĉambro.

她把围巾披在肩上，又叮嘱女孩安心等她回来，然后走出了房门。

Sur la mezo de la ŝtuparo ŝi renkontis la pordiston, kiu portis faskon da ligno al unu el la loĝejoj, kiuj troviĝis en la unua etaĝo.

在楼梯上她遇见了看院人， —— 他正送一捆木柴到二楼的一所住宅里去。

— Kara sinjoro, — diris la vidvino ĝentile kaj iom nekuraĝe, — ĉu vi ne povus alporti al mi el la proksima butiketo lakton kaj bulkojn por mia infano?

“请问大爷，” 妇人有礼貌地、胆怯地恳求，“您能不能为我的孩子到附近的小铺子里买些牛奶和面包来？”

La pordisto, ne haltante, aŭskultis ĉi tiujn vortojn, poste li deturnis la kapon kaj respondis kun apenaŭ kaŝata malkontenteco:

看院人听了她的话，并没有停住脚步，只是回转头来，带着掩饰不住的不满回答说：

— He, kiu havas tempon, por iri serĉi lakton kaj bulkojn! Ne por tio mi estas ĉi tie, ke mi alportadu manĝon al la loĝantoj.

“什么话，我哪有功夫去买牛奶和面包！ ...... 我在这里不是替房客送这送那的。”

Dirante la lastajn vortojn, li malaperis malantaŭ flekso de la muro. La vidvino iris pli malsupren.

说完，他在楼梯的拐角后面消失了。妇人继续往下走。

— Li ne volis fari al mi komplezon, — ŝi pensis, — ĉar li divenas, ke mi estas malriĉa ... Al tiuj, de kiuj li esperas ricevi pagon, li portis pezan faskon da ligno.

“他不愿意替我做事，” 她想，“大概料到我没有钱。对于能够给他很多赏钱的人，他却可以送去一大捆柴。”

Ŝi iris malsupren sur la korton kaj rigardis ĉirkaŭen.

她走到院子里，向四下里张望。

— He, kion do vi tiel ĉirkaŭrigardas? — eksonis apud ŝi virina voĉo raŭka kaj malagrabla.

“你这样东张西望干什么？” 在她旁边发出了一个嘶哑的、令人不快的声音。

La vidvino ekvidis virinon, kiu staris antaŭ malalta pordeto proksime de la pordego kaj kies vizaĝon ŝi en la krepusko ne rekonis, sed kies mallonga jupo, granda tola kufo kaj simpla tuko, malrekte ĵetita sur la ŝultrojn, kaj ankaŭ la sono de la voĉo kaj la tono de la parolado montris, ke ŝi estas virino popolamasa.

妇人看见一个女人站在大门旁边的一扇矮门前。在薄暮中她看不清那个女人的脸，但是从短短的裙子、亚麻布的大帽子、胡乱披在肩上的厚围巾以及她的声音和语调看来，不难猜到她是一个平民，妇人料想这是看院人的妻子。

（未完待续）

柴门霍夫翻译的长篇小说《Marta 玛尔塔》(7) （附中文） (reply)
柴门霍夫翻译的长篇小说《Marta 玛尔塔》(7)

我配上的中文仅供参考，如果觉得多余，可忽略。

— Ne foriru, Sonjo! —kriis Janjo, — ne foriru! ĉi tie estas tiel terure, tiel malĝoje!

“你别走，Sonjo！” Janjo喊道。 “你别走！住在这儿多么可怕，多么寂寞！”

La knabino kisis al sia estinta sinjorino la brakojn, la manojn, premis al sia koro la plorantan infanon.

Sonjo吻了吻旧主人的臂和手，把啼哭的女孩紧抱在胸前。

— Mi devas, mi devas iri! — ŝi ripetadis plorĝemante, — mi havas malriĉan patrinon kaj malgrandajn fratinojn, mi devas labori por ili ...

“我必须 ...... 必须走！” 她一边痛哭，一边重复说。“我有妈妈和几个妹妹，我应当做工养活她们。”

La virino en funebra vesto levis la palan vizaĝon kaj rektigis sian elastan talion.

穿丧服的妇人抬起惨白的脸，挺直了纤细的身躯。

— Mi ankaŭ, Sonjo, mi ankaŭ laboros, — ŝi diris per voĉo pli forta ol tiu, per kiu ŝi ĝis nun parolis, — mi ankaŭ havas infanon, por kiu mi devas labori ...

“我也要去做工，Sonjo，” 她说，声音比以前更坚决。“因为我有孩子，我应当养活她 ......”

— Dio vin ne forlasu, kaj Li vin benu, mia plej kara sinjorino! — ekkriis la juna servistino, kaj, ankoraŭ unu fojon kisinte la manojn de la patrino kaj la plorantan vizaĝon de la infano, ŝi, ne rigardante returne, elkuris el la ĉambro.

“上帝保佑您，我的好心的亲爱的太太！” 年轻女仆高声说，又吻了一次夫人的手和孩子布满泪痕的小脸，接着，她头也不回地跑出了房间。

Post la eliro de la knabino en la ĉambro ekregis granda silento, interrompata nur de la kraketado de la fajro, kiu brulis sur la kameno, kaj de la bruo de la strato, kiu obtuze kaj neklare atingadis la mansardon. La virino en funebra vesto sidis sur la kanapeto, la infano en la unua momento ploris, poste ĝi alpremiĝis al la brusto de la patrino, silentiĝis kaj laca endormiĝis. La virino apogis la kapon sur la manplato, per la brako ŝi ĉirkaŭis la malgrandan talion de la infano, kiu dormis sur ŝiaj genuoj, kaj per senmovaj okuloj ŝi rigardis la tremetantan brilon de la flamo. Kun la foriro de la fidela kaj sindonema servistino foriris de ŝi la lasta homa vizaĝo, kiu estis atestanto de ŝia estinteco, la lasta apogo, kiu restis al ŝi post la malapero de ĉio, kio antaŭe servis al ŝi kiel apogo, helpo kaj subteno. Ŝi restis nun sola, elmetita al la volo de la sorto, al la malfacileco de la soluleco, al la forto de siaj propraj manoj kaj kapo, kaj kune kun ŝi estis nur tiu malgranda, malforta ekzistaĵeto, kiu povis nur ĉe ŝia brusto serĉi ripozon, de ŝia buŝo postuli kareson, el ŝia mano atendi nutron. Ŝia domo, kiu estis iam aranĝita por ŝi de la amanta mano de la edzo, nun, forlasita de ŝi, akceptis en sian internon novajn loĝantojn: la bona, amata homo, kiu ĝis nun ĉirkaŭadis ŝin per amo kaj bonstato, de kelke da tagoj kuŝis en la tombo ...

Sonjo走后，房里沉寂起来了，只有燃烧着的木柴的爆裂声，以及从街上传到顶楼上的遥远而隐约的喧闹声打破这种沉寂。穿丧服的妇人仍旧坐在沙发上，她的女儿哭了一阵，后来疲倦了，靠在母亲身上沉沉睡去。母亲一手支头，另一只手抱着睡在膝盖上的孩子，眼睛呆呆地注视着一闪一闪的火焰。她的忠实可靠的女仆走了以后，她便失掉了最后一个亲眼看见她往日生活的证人，失掉了最后的支援，因为过去她能够向他们寻求帮助和保护的人先后在她的生活中消失了。现在她孤孤单单，在命运的摆布之下，只能指望自己的力量了。她身边仅仅剩下这条只能向她寻求慰籍、只能期待她的抚爱的弱小的生命，她应当依靠自己的劳动养活她。从前她那热心、多情的丈夫为她安排的房子，也就是她方才离开的房子，已经搬进了新的住户，而这个在过去无微不至地体贴她的心爱的丈夫已经在坟墓中安息了好几天 ......

（未完待续）

柴门霍夫翻译的长篇小说《Marta 玛尔塔》(6) （附中文） (reply)
柴门霍夫翻译的长篇小说《Marta 玛尔塔》(6)

我配上的中文仅供参考，如果觉得多余，可忽略。

Ili ne estis en granda nombro, ilia ordigo sekve daŭris mallonge; ne deprenante la superveston kaj ĉapelon, la knabino en unu el la pakaĵetoj orde aranĝis kelke da infanaj vestetoj kaj iom da tolaĵo, la duan, malplenigitan, ŝi forŝovis en angulon de la ĉambro, la liton ŝi ordofaris per du kusenoj kaj lana kovrilo, al la fenestro ŝi pendigis blankan flankkurtenon, en la ŝranko ŝi ordometis kelke da teleroj kaj potetoj, argilan kruĉon por akvo, tian saman pelvon, latunan kandelingon kaj malgrandan samovaron. Farinte ĉion ĉi tion, ŝi prenis ankoraŭ el malantaŭ la forno faskon da lignetoj kaj ekbruligis sur la kameno gajan fajron.

东西不多，她不一会就整理停当。她没有脱掉大衣和帽子，几件孩子的衣服和一些衬衣她都放在一只箱子内，将另一只空箱子摆在屋角落里。然后她把一条毛毯铺在床上，放上两个枕头，在小窗户上挂起白布窗帘，再把几只碟子、一口锅、一个盛水的瓦罐、一个瓦盆、一个铜烛台和一把小饮壶放在橱子里。做完这一切之后，她从灶后拿出一捆木柴，在炊炉下面生起了明亮的火。

— Jen tiel, — ŝi diris, leviĝinte de la genua pozicio kaj turnante al la senmova virino la vizaĝon, ruĝigitan de la blovekscitado de la fajro: — mi ekbruligis fajron, kaj tuj estos al vi pli varme kaj pli lume. Lignon por hejtado vi trovos malantaŭ la forno, estos kredeble sufiĉe por ĉirkaŭ du semajnoj; la vestoj kaj tolaĵo estas en la pakaĵeto, la vazoj kuirejaj kaj bufedaj en la ŝranko, la kandelo en la kandelingo ankaŭ en la ŝranko.

“好吧，” 她终于站起来说，把被火烤得通红的脸转向呆坐着不动的妇人，“我生好了炉子，这里马上就会更暖和，更明亮。木柴放在灶后，够您用两个星期。衣服和衬衣在箱子里，炊具和餐具在橱子里，烛台和蜡烛我也放在那里面。”

Dirante ĉi tion, la bona servistino videble penis havi gajan tonon, sed la rideto ne povis sin teni sur ŝia buŝo, kaj la okuloj apenaŭ retenis larmojn.

好心的姑娘极力用愉快的声调说着，但是微笑从她的嘴唇上消失了，泪水涌到了眼眶里。

— Kaj nun, — ŝi diris mallaŭte, kunmetante la manojn, — nun, mia sinjorino, mi devas jam iri!

“现在，” 她捏紧了两只手说，声音更低了，“现在，我亲爱的太太，我该走了！”

La virino en funebra vesto levis la kapon.

穿丧服的妇人抬起头来。

— Vi devas jam iri, Sonjo, — ŝi ripetis, — ĝi estas vero, — ŝi aldonis, ĵetinte rigardon al la fenestro, — komencas jam vesperiĝi ... vi certe timos iri vespere tra la urbo.

“是的，你该走了，Sonjo。” 她往窗外望了一望说，“天已经黑下来了 ...... 夜晚在城里走你会害怕的。”

— Ho, ne tio, kara sinjorino! — ekkriis la knabino, — por vi mi en la plej malluma nokto irus al la fino de la mondo ... sed ... miaj novaj gesinjoroj morgaŭ tre frue matene elveturas el Varsovio, kaj ili ordonis al mi veni antaŭ la vesperiĝo. Mi devas iri ĉar ili hodiaŭ ankoraŭ min bezonos ...

“不，这倒没有关系，亲爱的太太！” 姑娘叹息说。“为了您我愿意在三更半夜走到天涯海角 ...... 但是 ...... 明天清晨我的新主人将要离开华沙，他们吩咐我在天黑以前赶到。我得赶快走，因为我今天还要给他们做些事 ......”

Ĉe la lastaj vortoj la juna servistino kliniĝis kaj, preninte la blankan manon de la virino, volis levi ĝin al sia buŝo. Sed la virino subite leviĝis kaj ĵetis ambaŭ brakojn ĉirkaŭ la kolon de la knabino. Ambaŭ ploris, la infano ankaŭ komencis plori, kaj per ambaŭ manetoj ĝi kaptis la superveston de la servistino.

说完，她俯下身来，抓住太太一只白嫩的手，打算送到自己嘴唇上去。但是妇人迅速站起来，拥抱了她。两个人放声大哭。女孩子也哭了起来，抓住了女仆的大衣。

（未完待续）

中文翻译很有用！ (reply)
你的中文翻译，很有用，我们需要。很多人水平不高，如果不对照中文，就看不懂原文的意思。希望老师能够辛苦把中文也贴出来。即使进度慢一些我们也可以等。

谢谢老师！

柴门霍夫翻译的长篇小说《Marta 玛尔塔》(1) (reply)
不谢不谢！同学之间，何言感谢！我和你一样都是初学者，都在学习。

柴门霍夫翻译的长篇小说《Marta 玛尔塔》(1) (reply)
"Tion eble diros al vi folieto, elŝirita el la vivo de virino ..." 后面的分词短语作后置定语修饰folieto, 相当于一个定语从句的短缩。

你这样解释我明白了。

现在再回头分析一下我的那句修改，Tion eble diros al vi, 确实有点问题，没有主语。谁来告诉“Tion”啊？

经你的解释“Historion rakontos al vi, mi. 或者：Mi, rakontos al vi historion.”，哦，明白了。

因此，“Tion eble diros al vi folieto,”同样道理。

"Tion eble diros al vi folieto, elŝirita el la vivo de virino ..."

可能一小页（folieto）会告诉这个（Tion）给你，从一个女人的生活史中撕出的一小页。

在此，非常感谢雁过留声贴主的让人明白的解释。

感谢坛主刘晓哲先生的大力支持！ (reply)
房间里静悄悄的。千万不要说：La ĉambro estas silenta. 应该习惯这样说：En la ĉambro regas silento. 这个说法没有问题。

我们不可以说：La ĉambro estas silenta. 但我们可以说：Li restis silenta. Li silentiĝis. Li silentadis.

我们不可以说：La ĉambro estas silenta. 但我们可以说：La ĉambro estas kvieta. Tiu ĉi loko estas tre kvieta. La nokto estas kvieta. Estas kvieta nokto. Li kuŝas kvieta en la lito. Lia koro estas malkvieta. Ĉio estas kvieta. Estu kvieta/trankvila!

注意：silenta, kvieta, 还有trankvila， 它们的释义、区别、用法。

Mi kredas, ke tio, kion mi supre diras, silentigos vin kaj kvietigos la disputon.

感谢坛主刘晓哲先生的大力支持！ (reply)
夜里静悄悄的。我不会说：La nokto estas silenta. 我会说：En la nokto regas silento.

柴门霍夫翻译的长篇小说《Marta 玛尔塔》(1) (reply)
假如按着你的这句：Tion eble diros al vi, folieto elŝirita el la vivo de virino ...

就好比：Historion rakontos al vi, mi. 或者：Mi, rakontos al vi historion. 你看加了逗号，这样行吗？

感谢坛主刘晓哲先生的大力支持！ (reply)
哦，是吗？好的好的，随意吧！我是喜欢：En la ĉambro regas silento.

柴门霍夫翻译的长篇小说《Marta 玛尔塔》(1) (reply)
"Tion eble diros al vi folieto, elŝirita el la vivo de virino ..."

没有打错。我打得很细心，尽量把打字错误压到最低。

"Tion eble diros al vi folieto, elŝirita el la vivo de virino ..." 后面的分词短语作后置定语修饰folieto, 相当于一个定语从句的短缩。