中国世界语论坛 Ĉina Esperanta Forumo - 感谢“恰恰相反”！

感谢“恰恰相反”！ (reply)
感谢“恰恰相反”！

今天读到这句：Dum kelke da sekundoj en la ĉambro regis plena silento. （见（21）和（22）帖阅读札记的8句）， 这让我想起了我曾说过的话： 打个比方：房间里静悄悄的。千万不要说：La ĉambro estas silenta. 应该习惯这样说：En la ĉambro regas silento. 这就是世界语的表达规律，就要习惯并掌握这样的表达规律。

后来“恰恰相反”附帖说：La ĉambro estas silenta. 多么美文学的表达！千万不要浪费了。修辞！修辞！修辞！

我可就忽略修辞，尽管“恰恰相反”提示了我三遍“修辞！修辞！修辞”，当时忙，就没顾得看，后来我又附贴，说：“哦，是吗？好的好的，随意吧！我是喜欢：En la ĉambro regas silento.”，我说这话，问题还不大。写这个帖子的时候，可能在中午，我急于午睡，就敷衍了以上几句。午觉醒后，我又附贴，说：“夜里静悄悄的。我不会说：La nokto estas silenta. 我会说：En la nokto regas silento.” 继而又附贴说：

房间里静悄悄的。千万不要说：La ĉambro estas silenta. 应该习惯这样说：En la ĉambro regas silento. 这个说法没有问题。

我们不可以说：La ĉambro estas silenta. 但我们可以说：Li restis silenta. Li silentiĝis. Li silentadis.

我们不可以说：La ĉambro estas silenta. 但我们可以说：La ĉambro estas kvieta. Tiu ĉi loko estas tre kvieta. La nokto estas kvieta. Estas kvieta nokto. Li kuŝas kvieta en la lito. Lia koro estas malkvieta. Ĉio estas kvieta. Estu kvieta/trankvila!

注意：silenta, kvieta, 还有trankvila， 它们的释义、区别、用法。

Mi kredas, ke tio, kion mi supre diras, silentigos vin kaj kvietigos la disputon.

我的最后一句：Mi kredas, ke tio, kion mi supre diras, silentigos vin kaj kvietigos la disputon. 其实我说的这句话目的是想用silentigos vin kaj kvietigos造句，忘了加个括号（ŝerco）. 绝不是怒斥。

后来“恰恰相反”另立帖子：任何人都可以有自己喜欢的文体或者表达方式，最好不要轻易说“错误”、“不可以”，尤其在遇到符合语法规范的文学文本时。Se vi volus ke la tuta terglobo estu silenta, vi mem kvietu!

La Faraono, Kabe, 1907

La domo estis silenta kaj brulis en ĝi apenaŭ kelke da lumoj.

看了“恰恰相反” 的帖子后，我才恍然大悟，忘了他/她在第一次附贴说的“修辞！修辞！修辞！”

后来我附贴：“嗯，谢谢你！我少见多怪了！”

我觉得光一句“谢谢你！”还不够，今天还要发帖谢谢“恰恰相反”！

理由是：

1. 他/她让我学到了一个知识。2. 他/她善意提醒了我：对于学问不能太武断。提醒得很及时。3. 最重要的是，他/她这人很策略很讲究很有素质，大概他/她怕影响我读书的心情，或者想引起大家讨论而另立帖子。

总之，他/她的言行，让我肃然起敬。

向他/她敬礼！

（21）和（22）帖阅读札记 (reply)
（21）和（22）帖阅读札记

1. Anstataŭ ĉia respondo la maljunulino nee skuis la kapon.

—— Anstataŭ ĉia respondo；nee skuis la kapon；*kapnei/kapjesi

2. Sekve kion do, sinjorino, vi povas instrui?

—— Sekve 这么说  同下15句。

3. La franca lingvo vedeble estis tiu el ŝiaj scioj, de kiu ŝi esperis plej multe, per kiu ŝi esperis ricevi pecon da pano, kiu devis gardi kontraŭ mizero la lastajn tagojn de ŝia elturmentita vivo.

—— 这句话需要理顺一下：tiu和de kiu，per kiu发生关系。

4. Sentante, ke la starejo elŝoviĝas el sub ŝiaj piedoj, —— starejo：立脚处，立足之地，立足点  她感到立足点正从她脚下滑走,（PIV）

5. ŝi kaptis tiun solan kaj laŭ ŝia opinio lastan tabulon de savo,

—— lasta tabulo de savo: 最后的靠山/希望/办法  *抓到了最后的一块救生木板；找到了最后的靠山。类似中文的：抓住了最后一根救命稻草。

6. Ŝi subite silentiĝis kaj direktis rigidan rigardon al la kontrŭa muro,

—— direktis rigidan rigardon al，类似这样的视觉表达值得留心。

7. Sed la maljunulino sidis kiel alforĝita al la loko,

—— 坐在原地一动不动

8. Dum kelke da sekundoj en la ĉambro regis plena silento.

—— 一片寂静，有关这一话题，我得感谢“恰恰相反”。见我写的帖子：感谢“恰恰相反”！

9. Subite sur la sulkoplenaj vangoj de la maljunulino ekfluis du riveretoj da senhaltaj larmoj.

—— du riveretoj da senhaltaj larmoj 两行泪  见下13句： kun du fluetoj da larmoj sur la sulkoplenaj vangoj —— du fluetoj da larmoj

10. Eble ŝi hontis siajn larmojn kaj deziris kaŝi ilin kiel eble plej rapide, aŭ eble al alia loko, simila al tiu, kiun ŝi nun forlasis, ŝi rapidis kun nova espero, por ricevi novan disreviĝon ...

—— aŭ eble al alia loko, simila al tiu, kiun ŝi nun forlasis, ŝi rapidis kun nova espero, por ricevi novan disreviĝon ... 理顺一下，主干是：ŝi rapidis al alia loko, ... 确定主干后，其他的则迎刃而解。

11. La scenoj, kiuj en la lastaj minutoj preterŝoviĝis antaŭ ŝiaj okuloj, faris sur ŝia spirito fortan impreson,

—— kiuj是定语从句修饰先行词La scenoj, preterŝoviĝis：从旁经过

12. Ĝis nun la laboro, ĉiufoje kiam Marta pensis pri ĝi, aperadis en ŝia imago kiel io, pro kio oni bezonas nur kliniĝi, por tuj ricevi la deziratan objekton.

—— ĉiufoje kiam; ĉiun fojon, kiam; ĉiam, kiam  每当

13. Ĉi tie, tuj sur la unua stacio de tiu nekonata vojo, ŝi komencis diveni la ekzistadon de aferoj teruraj, tamen ŝi ne tremis, en siaj pensoj ŝi certigadis sin mem, ke ŝin, virinon junan kaj sanan, iam tre zorge edukitan de plej bonaj gepatroj, ŝin, estintan kunvivantinon de homo inteligenta kaj akiranta sian panon per laboro spirita, ne povas trafi sorto simila al tiu, kiu trafis tiun kompatindan malĝojan knabinon, kiun ŝi renkontis sur la ŝtuparo, kaj tiun centoble ankoraŭ pli malfeliĉan maljunulinon, kiu foriris antaŭ momento kun du fluetoj da larmoj sur la sulkoplenaj vangoj.

—— 这段里，从ke ŝin,往后挺让人皱眉的，从句ke后的宾语提前，是一大串，主语和谓语是ne povas trafi sorto，确定主干后，其他的就好办了。其他的都是围着主干转，转得着实让人旋转。

14. Ĉu vi jam okupadis vin per instruado?

—— 你从事过教育吗？你教过书吗？

15. Ha! sekve vi eble posedas ateston de trapaso de ia el la plej altaj lernejoj?

—— sekve 这么说  *同上2句。

《MARTA 》（22） (reply)
《MARTA 》（22）

Dum kelke da sekundoj en la ĉambro regis plena silento. Subite sur la sulkoplenaj vangoj de la maljunulino ekfluis du riveretoj da senhaltaj larmoj. Ŝi tamen eligis nenian sonon, ne diris eĉ unu vorton, faris saluton al la mastrino kaj rapide forlasis la ĉambron. Eble ŝi hontis siajn larmojn kaj deziris kaŝi ilin kiel eble plej rapide, aŭ eble al alia loko, simila al tiu, kiun ŝi nun forlasis, ŝi rapidis kun nova espero, por ricevi novan disreviĝon ...

Nun Marta restis duope kun la virino, kiu devis solvi la demandon pri plenumiĝo aŭ falo de ŝiaj plej karaj esperoj, de ŝiaj plej fortaj deziroj. Ŝi ne sentis sin timigita, sed nur profunde malĝoja.

La scenoj, kiuj en la lastaj minutoj preterŝoviĝis antaŭ ŝiaj okuloj, faris sur ŝia spirito fortan impreson, des pli fortan, ke ĝi estis tute nova. Ŝi ne kutimis vidi homojn, kiuj serĉas laborenspezon, pelas sin pro peco da pano, ŝi ne supozis, ŝi neniam antaŭsentis, ke tiu sinpelado enhavas en si tiom da maltrankvileco, turmentoj, trompiĝoj. Ĝis nun la laboro, ĉiufoje kiam Marta pensis pri ĝi, aperadis en ŝia imago kiel io, pro kio oni bezonas nur kliniĝi, por tuj ricevi la deziratan objekton. Ĉi tie, tuj sur la unua stacio de tiu nekonata vojo, ŝi komencis diveni la ekzistadon de aferoj teruraj, tamen ŝi ne tremis, en siaj pensoj ŝi certigadis sin mem, ke ŝin, virinon junan kaj sanan, iam tre zorge edukitan de plej bonaj gepatroj, ŝin, estintan kunvivantinon de homo inteligenta kaj akiranta sian panon per laboro spirita, ne povas trafi sorto simila al tiu, kiu trafis tiun kompatindan malĝojan knabinon, kiun ŝi renkontis sur la ŝtuparo, kaj tiun centoble ankoraŭ pli malfeliĉan maljunulinon, kiu foriris antaŭ momento kun du fluetoj da larmoj sur la sulkoplenaj vangoj.

Ludovikino Zminska komencis per la demando, per kiu ŝi videble ordinare komencadis la interparolojn kun la venantaj kandidatinoj por ofico de instruistino.

— Ĉu vi jam okupadis vin per instruado?

— Ne, sinjorino; mi estas vidvino de oficisto, kiu mortis antaŭ kelke da tagoj.Nur nun la unuan fojon mi deziras komenci la profesion de instruistino.

— Ha! sekve vi eble posedas ateston de trapaso de ia el la plej altaj lernejoj?

— Ne, sinjorino; mi ricevis mian edukon hejme.

（未完待续）

《MARTA 》（21） (reply)
《MARTA 》（21）

— Mi iam ludis, sed ... antaŭ jam tre longe ... vere mi ne scias, ĉu mi povus jam nun ...

— Nu, eble la germanan lingvon ...

Anstataŭ ĉia respondo la maljunulino nee skuis la kapon.

— Sekve kion do, sinjorino, vi povas instrui?

Ĉi tiu demando estis farita per tono ĝentila, sed samtempe tiel seka kaj malvarma, ke ĝi havis la saman signifon, kiel klara rifuzo. Tamen la maljuna virino tion ne komprenis, aŭ penis ne kompreni. La franca lingvo vedeble estis tiu el ŝiaj scioj, de kiu ŝi esperis plej multe, per kiu ŝi esperis ricevi pecon da pano, kiu devis gardi kontraŭ mizero la lastajn tagojn de ŝia elturmentita vivo. Sentante, ke la starejo elŝoviĝas el sub ŝiaj piedoj, ke la mastrino de la informa oficejo intencas fini la interparoladon kun ŝi, doninte al ŝi nenian informon, ŝi kaptis tiun solan kaj laŭ ŝia opinio lastan tabulon de savo, kaj, ĉiam pli forte ĉifante la tolan tuketon en la tremantaj fingroj, ŝi rapide komencis: La geographie, la historie, les commencements de l'arithmetique.

（法语：地理、历史、初级算数。）

Ŝi subite silentiĝis kaj direktis rigidan rigardon al la kontrŭa muro, ĉar Ludovikino Zminska leviĝis.

— Mi tre bedaŭras, — malrapide komencis la mastrino, — sed en la nuna momento mi scias nenian lokon, kiu povus taŭgi por vi ...

Ŝi finis, kaj ŝi staris nun kun manoj kunmetitaj sur la talia parto de sia cindrokolora vesto, tre klare atendante adiaŭon. Sed la maljunulino sidis kiel alforĝita al la loko, ŝiaj ĝis nun moviĝemaj manoj kaj okuloj rigidiĝis, dum la pala buŝo malfermiĝis.

— Nenian! — ŝi elmurmuretis post momento ... — nenian! — ŝi ripetis, kaj rigide, kvazaŭ movita de ia forto sendependa de ŝi mem, ŝi malrapide leviĝis de la seĝo.

Ŝi tamen ne foriris. Ŝiaj palpebroj ŝvelis, la pupiloj kovriĝis per vitreca vualo. Ŝi apogis la tremantan manplaton sur la brakparto de la seĝo kaj diris mallaŭte:

— Eble poste ... eble iam poste ... estos ia loko ...

— Ne, sinjorino, promesi mi ne povas, — respondis la mastrino monotone, ĝentile, sed rigide.

（未完待续）

有点沉重，可否 ...... (reply)
有点沉重，可否 ......

以下两句是今天帖子里的：

1. Ĝi estis virino de meza aĝo, kun haroj de nedifinita koloro,

—— Ŝi estis virino mezaĝa /mezaĝulino, ...

2. Unu el ili estis fraŭlino, havanta la aĝon de eble dudek jaroj, tre bela, kun rideto sur la rozokolora buŝo, kun bluaj okuloj,

—— Unu el ili estis fraŭlino, havanta la aĝon de eble dudek jaroj, 这个havanta la aĝon de eble dudek jaroj,分词短语作后置定语，也可扩展成定语从句：kiu havis la aĝon de eble dudek jaroj, 再短点：Unu el ili estis fraŭlino, eble/ĉirakaŭ 20-jara, kun ...

观察以下句中的per (reply)
观察以下句中的per：

1. La senkoloriĝintaj pupiloj de la maljunulino ne malsekiĝis per larmo kaj ne eklumis eĉ per la plej malgranda brilo,

2. ŝi serĉis videble la fremdlingvajn vortojn, per kiuj ŝi povus eldiri sian penson, sed ili forkuris el ŝia laca memoro.

3. La kompatinda maljunulino moviĝis sur la seĝo, trakuris per la okuloj laŭlonge kaj laŭlarĝe la kontraŭan muron, per konvulsia movo kunpremis la fingrojn ĉirkaŭ sia globe kunvolvita tuketo kaj komencis mallaŭte:

4. Tiuj personoj forte diferencis inter si per la aĝo, vestaĵo kaj eksteraĵo.

jen ... jen ... jen ... 和 jen kaj jen (reply)
（19）帖，最后一段里：

ili jen leviĝadis al la vizaĝo de la mastrino, jen kovriĝadis per la ruĝaj palpebroj, jen kuradis de objekto al objekto,

—— jen ... jen ... jen ... 和 jen kaj jen 意思不同。jen kaj jen：时而

语序微调 (reply)
（20）帖，倒数第二段：

sed ŝia pala mallarĝa buŝo ektremis inter la amaso de la ĝin ĉirkaŭantaj sulketoj

—— la ĝin ĉirkaŭantaj sulketoj = la sulketoj ĉirkaŭantaj ĝin

小笔记：视觉的表达 (reply)
小笔记：视觉的表达

1. Marta haltis momenton apud la pordo kaj ĵetis sian rigardon sur la vizaĝon kaj la figuron de la virino,

2. kaj nur nun ŝi direktis sian atenton al la du aliaj personoj,

3. La kompatinda maljunulino moviĝis sur la seĝo, trakuris per la okuloj laŭlonge kaj laŭlarĝe la kontraŭan muron,

—— *trakuris per la okuloj 扫视  li trakuris per la okuloj la unuan paĝon. 他扫视了一下（扫了一眼）第一页。 *laŭlonge kaj laŭlarĝe 纵横；遍；到处  mi travojaĝis Danujon laŭlonge kaj laŭlarĝe. 我曾在丹麦各地旅行。

阅读小笔记：kun的短语 (reply)
阅读小笔记：kun的短语

kun的短语使用频率较高，两大用法：作后置定语和伴随状语。今天发的（18），（19），（20）三帖里的kun的短语：

1. kun haroj de nedifinita koloro, glate frizitaj sub eleganta blanka kufo,

2. kun sintenado iom rigida.

3. Ŝia vizaĝo kun sufiĉe regulaj trajtoj

4. kun rideto sur la rozokolora buŝo,

5. kun bluaj okuloj,

6. kun ĝentila rideto

7. kun kapo levita kaj kun rideto de kontenteco sur la buŝo.

8. kun intereso kaj senkonscia kompato

9. kun vizaĝo velkinta, kovrita de multo da sulketoj, kun haroj preskaŭ tute blankaj, kombitaj en la formo de du glataj strioj sub ĉapelo nigra, ĉifita kaj de antaŭlonge pasinta modo.

阅读时，注意一下人物肖像描写 (reply)
阅读时，注意一下人物肖像描写，对写作有好处。

比如今天发的帖子：

1. En la ĉambro estis tri personoj, el kiuj unu leviĝis renkonte al Marta. Ĝi estis virino de meza aĝo, kun haroj de nedifinita koloro, glate frizitaj sub eleganta blanka kufo, kun sintenado iom rigida. Ŝia vizaĝo kun sufiĉe regulaj trajtoj ne havis ian klare difinitan karakteran esprimon, kaj, tiel same kiel la griza vesto sen iaj ornamoj, butonumita sur la brusto per vico da monotonaj butonoj, ĝi per nenio forpuŝis kaj per nenio altiris. Tio estis figuro, de la kapo ĝis la piedoj portanta la esprimon de oficeco;

2. Tiuj personoj forte diferencis inter si per la aĝo, vestaĵo kaj eksteraĵo. Unu el ili estis fraŭlino, havanta la aĝon de eble dudek jaroj, tre bela, kun rideto sur la rozokolora buŝo, kun bluaj okuloj, kiuj rigardis serene, preskaŭ gaje, en silka vesto de hela koloro kaj malgranda ĉapelo, kiu bele ornamis la hele blondajn harojn.

3. Ĝi estis virino, kiu povis havi la aĝon de ĉirkaŭ sesdek jaroj, malgranda, malgrasa, kun vizaĝo velkinta, kovrita de multo da sulketoj, kun haroj preskaŭ tute blankaj, kombitaj en la formo de du glataj strioj sub ĉapelo nigra, ĉifita kaj de antaŭlonge pasinta modo. Nigra lana vesto kaj silka antikva manteleto pendis sur la malgrasa korpo de la maljunulino, ŝiaj manoj travideblaj, blankaj kaj maldikaj, per maltrankvila movado ĉiam ĉifadis kaj turnadis en la senkarnaj fingroj blankan tolan tuketon, kiu kuŝis sur ŝiaj genuoj. Tian saman maltrankvilecon montris ŝiaj okuloj, kiuj videble iam estis bluaj, sed nun senkoloriĝis kaj senbriliĝis;

我无论阅读哪一本世界语小说，我特别注意类似上面的人物肖像描写，所以我就能在我的日记里，不假思索，毫无犹豫，游刃有余地进行人物肖像描写，如我的以前日记中：

1. Ŝi estis knabino ĉiele bela, kun ovala vizaĝo, tufaj brovoj, grandaj okuloj, gracia kaj elasta talio, pufaj pugo kaj brusto.

2. Gao la olda, 50-jara, etstatura, graseta, honesta kaj timida, afabla, ĉiam kun honesta rideto ĉirkaŭ la buŝo; lia edzino, ol li pli juna unu aŭ du jarojn kaj pli alta duonan kapon.

3. La novedzo, solide konstruita, kun kolosa kapo, larĝa facio, tufaj brovoj kaj egaj okuloj, kaj la novedzino, mezstatura, du kapojn malpli alta ol la novedzo, linda, kun ovala vizaĝo, longa rufa hararo kaj vespa talio. Aspektas kvazaŭ ambaŭ havas 25 aŭ 26 jarojn.

以上三段都是我日记里写的，实话说，写这样的简单的人物肖像描写，我一般不打草稿（难的除外），因为我平常阅读时特别注意和学习，已经吃透了，已经装在脑子了。

《玛尔塔》(20) (reply)
《玛尔塔》（20）

— Ĉu vi, sinjorino, jam estis iam instruistino? — demandis france Ludovikino Zminska, sin turnante al la maljunulino. La kompatinda maljunulino moviĝis sur la seĝo, trakuris per la okuloj laŭlonge kaj laŭlarĝe la kontraŭan muron, per konvulsia movo kunpremis la fingrojn ĉirkaŭ sia globe kunvolvita tuketo kaj komencis mallaŭte:

“你以前教过书吗？” Ludovikino Zminska操着法语对老妇人问道。

可怜的老妇人在椅子上坐得不安稳起来，眼光不离对面的墙壁，手里痉挛地捻着揉成一团的手帕，低声说：

— Non, Madame, c'est le premier fois que je ... je ... — Ŝi interrompis; ŝi serĉis videble la fremdlingvajn vortojn, per kiuj ŝi povus eldiri sian penson, sed ili forkuris el ŝia laca memoro.

“（法语）不，女士，这是第一次 ......”

她停住了，显然在费力地挑选不熟悉的、已经从她衰退的记忆中逝去的语句。

— J'avais ... — Ŝi komencis post momento, — j'avais la fortune ... mon fils avait le malheur de la perdre ...

“（法语）过去 ......” 过了一会她又开始说：“（法语）过去我有钱 ...... 可是不幸，我的儿子把它花掉了 ......”

La mastrino de la loĝejo sidis malvarma kaj rigida sur la kanapo. La lingvaj eraroj, farataj de la maljunulino, ŝia malfacila kaj malagrable sonanta elparolado ne aperigis sur la buŝo de la mastrino rideton, tiel same kiel ties turmentiĝo kaj dolora maltrankvileco ŝajne ne vekis en ŝi kompaton.

女主人坐在沙发上，冷冷地、漠不关心地听着。老妇人在法语中的错误和她的不正确的发音没有引起女主人的冷笑，正如这个可怜人的不安和疲惫不堪的样子大概也同样没有引起她的同情一样。

— Tio estas bedaŭrinda, — ŝi diris, — kaj vi havas nur tiun solan filon?

“这是可悲的，” 她说。“你只有一个儿子吗？”

— Mi lin jam ne havas! — ekkriis pole la maljuna virino; sed subite rememoriĝinte pri la devo montri sian sciadon de la fremda lingvo, ŝi aldonis — : il est mourru par desespoir!

“她已经不在了！” 老妇人用波兰语叹息说，但是忽然想起她必须证明自己会说外国语，于是加上一句：“（法语）他因绝望而死了。”

La senkoloriĝintaj pupiloj de la maljunulino ne malsekiĝis per larmo kaj ne eklumis eĉ per la plej malgranda brilo, kiam ŝi ekparolis la lastajn vortojn, sed ŝia pala mallarĝa buŝo ektremis inter la amaso de la ĝin ĉirkaŭantaj sulketoj kaj la kava brusto ektremis sub la antikvamoda manteleto.

老妇人说到最后几个字的时候，在她黯然失色的眼睛里没有一点眼泪，可是没有血色的、围绕在皱纹网中间的薄嘴唇开始颤动，深深的叹息使旧式斗篷下面凹陷的胸膛鼓起了一下。

— Ĉu vi scias la muzikojn? — demandis la mastrino pole, kvazaŭ la kelkaj interŝanĝitaj vortoj jam sufiĉe informis ŝin pri la franca sciado de la maljunulino.

“你会演奏乐曲吗？” 女主人用波兰语问，显然认为和老妇人的简短谈话已经使她充分了解到她的法文知识了。

（未完待续）

《玛尔塔》(19) (reply)
《玛尔塔》（19）

Tiuj personoj forte diferencis inter si per la aĝo, vestaĵo kaj eksteraĵo. Unu el ili estis fraŭlino, havanta la aĝon de eble dudek jaroj, tre bela, kun rideto sur la rozokolora buŝo, kun bluaj okuloj, kiuj rigardis serene, preskaŭ gaje, en silka vesto de hela koloro kaj malgranda ĉapelo, kiu bele ornamis la hele blondajn harojn. Videble ĝuste kun ŝi Ludovikino Zminska interparolis antaŭ la eniro de Marta, ĉar al ŝi ankaŭ ŝi sin turnis tuj post la saluta akcepto de la venintino. Ŝi parolis angle, kaj jam de la unuaj vortoj de respondo de la juna fraŭlino oni tuj povis diveni, ke ŝi estas naskita anglino. Marta ne komprenis la paroladon de la du virinoj, ĉar ŝi ne sciis la lingvon, kiun ili parolis, ŝi vidis nur, ke libera rideto ne forlasis la buŝon de la bela anglino, ke ŝia vizaĝo, sintenado kaj maniero de parolado esprimis kuraĝecon de persono, kiu kutimis havi sukceson, kaj kiu plene fidas sin mem kaj la sorton, kiu ŝin atendas.

她们的年龄、衣着和外表都不大相同。一个是二十岁左右的姑娘，十分美丽，玫瑰色的嘴唇上荡漾着微笑，一双碧蓝的眼睛有着明朗的、几乎是愉快的眼神。她穿着一件鲜艳的绸外衣，浅色的头发上戴着一顶小帽子。显然，在Marta进来以前，Ludovikino Zminska正在和她谈话，因为在此刻女主人招呼了Marta后，立刻把脸转向她。她们说的是英语，年青姑娘一开口就可以猜到她是土生土长的英国人。Marta不懂英语，不明白她们说些什么，只见美丽的英国姑娘始终保持着很自然的微笑，她的举止、态度和面部表情都现出了一个一帆风顺的、对于自己和自己的前途具有信心的人的豪放。

Post mallonga interparolado la mastrino de la loĝejo prenis folieton da papero kaj komencis rapide skribi ion sur ĝi.

经过简短的谈话以后，女主人拿出一张纸，在上面飕飕地写着。

Marta, kiu kun streĉita atento observis la detalojn de la sceno, kiu havis proksiman rilaton al ŝia propra situacio, vidis ke Ludovikino Zminska skribis la leteron france, metis tie ciferon, esprimante la sumon de 600 spesmiloj, kaj sur la koverto ŝi skribis unu el la grafaj familinomoj kaj aldonis la nomon de la plej bela strato en Versovio. Farinte ĉion ĉi tion, ŝi kun ĝentila rideto transdonis la leteron al la anglino, kiu leviĝis, faris saluton kaj eliris el la ĉambro per facilaj paŝoj, kun kapo levita kaj kun rideto de kontenteco sur la buŝo.

Marta全神贯注地（处于她的地位这是很自然的）注视着这个情景，她看见Ludovikino Zminska写了一封法文信，信里指明了六百卢布的数目，信封上写了一个有伯爵头衔的、全国闻名的人名，和华沙最繁华的一条街的名字。写好信以后，她亲切地微笑着把它交给英国人，那一个站起来鞠了一躬，然后昂起头来，喜悦地微笑着，踏着轻盈的步伐走出了房间。

— Sescent spesmiloj por jaro, — meditis Marta, — kia riĉeco, mia Dio! kia feliĉo, kiam oni povas tiom multe laborenspezi! Se oni promesus al mi almenaŭ duonon de tiu sumo, mi estus trankvila pri Janjo kaj pri mi!

“六百spesmiloj（世界语虚拟货币）一年，” Marta想，“我的天哪！这是多么大的一笔钱啊！能赚这么多钱是多么幸福啊！即使答应给我一半，我也不会为Janjo和我自己发愁了！”

Meditante tiamaniere, la juna virino kun intereso kaj senkonscia kompato rigardis la personon, kun kiu post la foriro de la anglino la mastrino de la loĝejo komencis interparoladon.

年青的妇人一面想，一面怀着不由自主的怜悯关切地看着另一个妇人。在那个英国女人走后，女主人开始和她谈话。

Ĝi estis virino, kiu povis havi la aĝon de ĉirkaŭ sesdek jaroj, malgranda, malgrasa, kun vizaĝo velkinta, kovrita de multo da sulketoj, kun haroj preskaŭ tute blankaj, kombitaj en la formo de du glataj strioj sub ĉapelo nigra, ĉifita kaj de antaŭlonge pasinta modo. Nigra lana vesto kaj silka antikva manteleto pendis sur la malgrasa korpo de la maljunulino, ŝiaj manoj travideblaj, blankaj kaj maldikaj, per maltrankvila movado ĉiam ĉifadis kaj turnadis en la senkarnaj fingroj blankan tolan tuketon, kiu kuŝis sur ŝiaj genuoj. Tian saman maltrankvilecon montris ŝiaj okuloj, kiuj videble iam estis bluaj, sed nun senkoloriĝis kaj senbriliĝis; ili jen leviĝadis al la vizaĝo de la mastrino, jen kovriĝadis per la ruĝaj palpebroj, jen kuradis de objekto al objekto, kvazaŭ spegulante per tio la maltrankvilecon kaj doloran streĉiĝadon de la elturmentita cerbo, kiu serĉis por si ian punkton de apogo, ian rifuĝon kaj kvietiĝon.

这是一个六十岁左右的妇人，个子瘦小，干枯的脸上满是皱纹，头发差不多全白了，光滑地梳成分发，头上戴了一顶皱巴巴的旧式的黑帽子。也是黑色的呢外衣和过时的绸斗篷宽松地披在老妇人消瘦的身上；她那双有光泽的、苍白的小手痉挛地揪扯着放在膝上的手帕。同样的神经过敏的不安也反映在她过去是天蓝的、现在已经黯然失色的眼睛里，这双眼睛时而抬起来望着女主人，时而藏在发红的眼皮后面，或者东张西望，显现得那颗寻求某种支援和安宁的心正在惶惶不安和过分紧张。

（未完待续）

《玛尔塔》(18) (reply)
《玛尔塔》（18）

En la ĉambro estis tri personoj, el kiuj unu leviĝis renkonte al Marta. Ĝi estis virino de meza aĝo, kun haroj de nedifinita koloro, glate frizitaj sub eleganta blanka kufo, kun sintenado iom rigida. Ŝia vizaĝo kun sufiĉe regulaj trajtoj ne havis ian klare difinitan karakteran esprimon, kaj, tiel same kiel la griza vesto sen iaj ornamoj, butonumita sur la brusto per vico da monotonaj butonoj, ĝi per nenio forpuŝis kaj per nenio altiris. Tio estis figuro, de la kapo ĝis la piedoj portanta la esprimon de oficeco; tiu virino eble estis kapabla en alia tempo kaj alia loko rideti libere, rigardi senteme, per kora movo etendi la manon por manpremo, sed ĉi tie, en tiu saloneto, en kiu ŝi akceptadis la personojn, kiuj bezonis ŝian konsilon kaj helpon, kaj aperadis en la karaktero de oficperistino inter tiuj personoj kaj la publiko, ŝi estis tia, kia ŝi sendube devis esti, ĝentila kaj bonmaniera, sed sindetena kaj singarda. Tiu ĉambro havis ŝajnon de saloneto; sed en efektiveco ĝi estis komercejo tia sama, kiaj estas ĉiuj aliaj komercejoj; ĝia mastrino proponadis siajn konsilojn, klarigojn kaj rilatojn al tiuj, kiuj ilin postuladis de ŝi, interŝanĝe kontraŭ reciproka servo en formo de mono. Ĝi estis ankaŭ puriĝejo, tra kiu pasadis homaj animoj, enirante el ĝi en la ĉielon de akirita laboro, aŭ en la inferon de kontraŭvola senlaboreco.

办公室里有三个女人，其中一个站起来招呼Marta. 这是个有点倨傲的中年女人，在精致的白帽子下面，露出梳得很光滑的颜色不分明的头发。在她四方形的脸上，正像她那件在胸前安了灰色纽扣的朴素的灰外衣一样，没有什么特色。这女人俨然有些官僚气派。也许，在别的地方和其他的场合，她会从容地微笑，温柔地顾盼，亲切地伸出手来和人握手，但是在这里，在她以正式的职业介绍人的身份接待请求她帮助和指点的人们的会客室里，她就表现得恰如其分，态度殷勤但又沉着而谨慎。这间好像客厅的房间，实际上只是一个交易场所，这种交易和任何商业上的交易完全一样：老板提供意见和指示，给予那些为此而来的人，并因此获得相当的酬劳。这地方有点类似涤罪所，人的灵魂通过这里进入天堂（假如他们得到了工作的话），或者沦入被迫失业的地狱。

Marta haltis momenton apud la pordo kaj ĵetis sian rigardon sur la vizaĝon kaj la figuron de la virino, kiu iris al ŝi renkonte. Ŝiaj okuloj, kiuj hieraŭ ĉiuminute pleniĝadis de larmoj, sed hodiaŭ estis sekaj kaj brilantaj, akiris la esprimon de neordinara akreco, eĉ preskaŭ penetremeco. Videble en ili koncentriĝis la tuta pensokapableco de la juna virino kaj penis penetri en la profundon de la persono, kies buŝo devis elparoli juĝon pri ŝia estonta suferado aŭ trankvileco. La unuan fojon en sia vivo Marta nun venis al iu pro negoco; estis unu el la plej gravaj negocoj de malriĉaj homoj: bezono de laborenspezo.

— Estimata sinjorino kredeble havas bezonon al la informa oficejo? — diris la mastrino de la loĝejo.

“太太，您是找介绍所的吧？” 女主人问。

— Jes, sinjorino, — respondis la venintino. — Mi estas Marta Swicka.

“是的，” 来人回答，接着说，“我叫Marta Swicka”

— Volu sidiĝi kaj atendi momenton, ĝis mi finos la interparoladon kun tiuj sinjorinoj, kiuj venis antaŭe.

“请坐下等一会，我和先来的两位女士还没有谈完呢。”

Marta sidiĝis sur seĝo, kiu estis montrita al ŝi, kaj nur nun ŝi direktis sian atenton al la du aliaj personoj, kiuj troviĝis en la ĉambro.

Marta在指给她的椅子上坐下了，现在她才把注意力转到同在房里的另外两个女人身上。

（未完待续）

刘晓哲在孵蛋 Li kovas ovon (reply)
Bone leku la artikolon! Mi atendas, ke ĝi eloviĝu kiel eble plej baldaŭ!

好好推敲文章！我期待它尽快问世！

PIV: leki siajn versojn

PIV: peomlibroj eloviĝas en konsterna multeco

(el + ov + iĝ + as)

刘晓哲在孵蛋 Li kovas ovon (reply)
Bone leku la artikolon! Mi atendas, ke ĝi eloviĝu kiel eble plej baldaŭ!

刘晓哲在孵蛋 Li kovas ovon (reply)
Antaŭ kelkaj monatoj mi ek-verkis gravan kaj longan artikolon pri Esperanto. Sed pro mia prokrastemo, mi ne finis la verkadon ĝis hieraŭ nokte. Mi revizias la artikolon, kiun oni povos legi en la 1a de januaro 2023.

Titolo de la artikolo estas:

世界语：历史与文化，成功与失败，现实与未来

Esperanto, Historio kaj Kulturo, Sukceso kaj Malvenko, Realo kaj Estonteco

今天《玛尔塔》(16)和（17）阅读小笔记 la problemo de scio 知识的 问题 (reply)
la  problemo de scio 知识的 问题

male, nepre necesa -sinteno de sincereco kaj  modesteco.一定要保持诚心

今天《玛尔塔》(16)和（17）阅读小笔记 (reply)
1. la lasta espero min trompis. 最后的希望欺骗了我。最后的希望落空了。

2. laboru ankoraŭ iom super la muziko 还是在音乐上用功吧

3. vi ne havas talenton! 你没有天赋啊！

4. Ĉu ŝi ĉerpis sian kuraĝon el la patrina amo, 从母爱中获取得勇气

5. ŝi ne konis la mondon 见识少

6. maltrankvila espero pelis ŝin antaŭen, 驱使她向前

刘晓哲和Minosun哪去了？ (reply)
在定语从句中，关系代词kiu不能与前置词inter连用，而应该用人称代词或指示代词代替kiu.

这个说法欠妥！

刘晓哲和Minosun的观点是对的！