中国世界语论坛 Ĉina Esperanta Forumo - festu nian rikolton 庆祝 收获

festu nian rikolton 庆祝 收获
【Tipaj frazoj】

1. Ni festu nian rikolton (vian naskiĝtagon).

2. Ĉu mi havas la honoron inviti vin (fari tion)?

Teksto

Arakido

Malantaŭ nia domo estis peco da nekulturita tero. Mia patrino diris, "Estas domaĝe lasi la teron nekulturita. Se vi ŝatas arakidon, do ni preparu ĝin por kultivi arakidon." Kun plezuro, mi kaj miaj gefratoj akceptis ŝian proponon kaj eklaboris. Ni aĉetis semojn, plugis la teron kaj akvumis ĝin. Post kelkaj monatoj, ni faris rikolton.

La patrino diris, "Hodiaŭ vespere ni festu nian rikolton. Al la festado ni invitu vian patron, ĉu bone?" Ni ĉiuj jesis. Ŝi preparis kelkajn frandaĵojn el la arakidgrajnoj. Ŝi proponis, ke ni festu en la kiosko de la ĝardeno.

En tiu vespero, la vetero estis ne tiel bona, tamen venis mia patro. Tio estis malofta afero. La patro demandis, "Ĉu vi ŝatas arakidon?"      Ni unuvoĉe respondis, "Jes!"

"Kiu povas paroli pri la bonoj de arakidoj?"

Mia pli juna fratino diris, "Ĝi estas bongusta."

Mia pli juna frato diris, "Ĝi donas oleon."

Mi diris, "Ĝi estas facile aĉetebla pro malkareco kaj tial ŝatata de ĉiuj. Tio estas ĝia bono."

La patro diris, "Arakido havas multajn bonojn, tamen la plej granda el ĝiaj bonoj estas tio: Ĝi kaŝas siajn malgrandajn grajnojn en la tero, ne allogas homojn per sia bela koloro, kiel pomoj, persikoj kaj granatoj, kiuj pendas sur la arboj. Ĝi kreskas modeste. Laŭ ĝia aspekto, oni ne povas scii, ĉu ĝi estas jam fruktinta. Tion oni povas scii nur post kiam oni elradikigos ĝin."

Ni diris, "Jes." Ankaŭ la patrino kapjesis.

Li daŭrigis, "Vi devas fariĝi utilaj kiel arakido."

Mi diris, "Do, ni devas esti homoj vere utilaj sed ne vantaj."

"Tio estas mia espero al vi," li diris.

Ni formanĝis la frandaĵojn kaj disiĝis en la profunda nokto, tamen la vortoj de la patro gravuriĝis en mia koro.

Vortoj (生词)

arakido           花生，落花生 kultivi         耕耘，培植

plezuro           愉快，惬意 plugi           耕，犁，锄

akcepti     接受，同意，接待 gravuri         刻，雕刻

festi                 庆祝 dato             日期

franda  好吃的，令人垂涎的 propono        提议，建议

kiosko        凉亭，小亭子 prepari          准备

gusto           味，滋味 voĉo              声音

kaŝi             隐藏 oleo               油

logi              引诱，吸引 tial                 因此，所以

persiko         桃子 grajno            种子，颗粒

modeste    谦虚的，朴实的 koloro            颜色，色彩

frukti            结果实 granato           石榴

utila          有用的，有益的 aspekto           外表 vanta 华而不实的，虚荣的 radiko             根

espero           希望 vorto               词，生词

profunda        深的 honoro            荣誉

-um （接尾）其他接尾词不能表达的意思，用-um

dis （接尾）表示分散