中国世界语论坛 Ĉina Esperanta Forumo - Revuo de solis el cxinio vi estas estiminda E

Revuo de solis el cxinio vi estas estiminda E
Teksto

Revuo de Futbalistoj

En junuio de tiu ĉi jaro, ĉies atento direktiĝos al Argentino. Tiu lando, en suda Ameriko, akceptos la 16 plej bonajn futbalajn teamojn de la mondo.

Intereso pri la futbalo (kaj ĉefe pri la monda ĉampioneco, kiu okazas en ĉiu kvara jaro) senhalte kreskas; kreskas ankaŭ la nombro de la partoprenantaj landoj. En la unua ĉampioneco (1930), en Urugvajo, partoprenis nur 13 teamoj. Dum la lastaj jaroj, aliĝis proksimume 100 naciaj teamoj; sed nur 16 plej sukcesaj rajtas veturi al la finala konkurso, por akiri la oran pokalon kaj la titolon "ĉampiono de la mondo".

Kelkaj naciaj teamoj, kiuj iam distingis sin per alta nivelo en tiu ĉi sportobranĉo, nun povas partopreni nur kiel spektantoj. Ili ne sukcesis trapasi la kvalifikadon. Mi mencias nur la jenajn: Urugvajo, Ĉeĥoslovakio (ĉampiono de Eŭropo), Sovetunio.

Inter la spektantoj de la ĉi-jara ĉampioneco troviĝos multaj futbalistoj, kies nomoj flugis tra la mondo antaŭ 4 aŭ 8 jaroj: Pele, Beckenbauer, Jaŝin, Charlton kaj aliaj. Sed eble ĝuste dum la ĉijara ĉampioneco famiĝos novaj nomoj kaj aperos novaj steloj sur la futbala ĉielo.    Kelkaj naciaj teamoj, kiuj iam distingis sin per alta nivelo en tiu ĉi sportobranĉo, nun povas partopreni nur kiel spektantoj. Ili ne sukcesis trapasi la kvalifikadon. Mi mencias nur la jenajn: Urugvajo, Ĉeĥoslovakio (ĉampiono de Eŭropo), Sovetunio.

Inter la spektantoj de la ĉi-jara ĉampioneco troviĝos multaj futbalistoj, kies nomoj flugis tra la mondo antaŭ 4 aŭ 8 jaroj: Pele, Beckenbauer, Jaŝin, Charlton kaj aliaj. Sed eble ĝuste dum la ĉijara ĉampioneco famiĝos novaj nomoj kaj aperos novaj steloj sur la futbala ĉielo.

Jam dekfoje, oni luktis por posedi la titolon "ĉampiono de la mondo". Certe estas interese rigardi, kiuj estis la plej bonaj:

1930...........Urugvajo

1934...........Italio

1938...........Italio

1950...........Brazilo

1954...........FR Germanio  1958...........Brazilo

1962...........Brazilo

1966...........Anglio

1970...........Brazilo

1974...........FR Germanio

Kaj kies nomon oni skribos sur la listo en 1978? Por tion scii, ni devas atendi ĝis la fino de junio. Tiam, en Buenos Aires, okazos la masta matĉo de la 11-a ĉampioneco tutmonda. Kiu venkos? Ĉu ĝi estos iu teamo el Eŭropo? Ĉu, denove, futbalistoj de Suda Ameriko? Aŭ ĉu okazos surprizo? Oni diras: la pilko estas ronda, kaj la matĉo finiĝas je la lasta fajfo de la ludestro.

La plej bona teamo gajnu!

Vortoj (生词)

revuo          评论 mencii           提到

ĉies   所有人的，每个人的 Eŭropo          欧洲

teamo          队 lukti               角逐，搏斗

ludi           玩，打（球等） posedi            拥有，占有

ĉampiono     冠军 listo                名单

spekti        欣赏，观看 venki               战胜，获胜

matĉo        比赛 pilko                球

nombro      数目 fajfo                哨音

partopreni   参加 gajni                获得，赢得

finala           决赛的 Urugvajo          乌拉圭

konkurso      竞赛 Ĉeĥoslovakio     捷克斯洛

伐克

pokalo          奖杯，杯子 Italio                 意大利

titolo            称号，头衔 Brazilo               巴西

distingi         区分，使突出 FR Germanio      西德

nivelo           水平 Anglio                 英国

sporto           （体育）运动 estro          长，首领，头目

kvalifiki       使……合格 Argentino             阿根廷

ronda             园的