中国世界语论坛 Ĉina Esperanta Forumo - INTERNACIA LITERATURA ESPERANTA KONKURSO

INTERNACIA LITERATURA ESPERANTA KONKURSO
INTERNACIA LITERATURA ESPERANTA KONKURSO

“HRISTO GOROV-HRIMA” – 2022

Hristo Gorov – Hrima  estis unu el la plej elstaraj bulgaraj esperantistoj, talenta Esperanta  verkisto, poeto, tradukisto kaj publicisto. Bulgara Esperanto-Asocio anoncas Internacian Esperantan Literaturan Konkurson. En la konkurso povos partopreni geesperantistoj el ĉiuj landoj.

La konkurso estos por rakonto kaj eseo.

Ĉiu aŭtoro rajtas partopreni per unu rakonto aŭ per unu eseo, originale verkitaj en Esperanto. La konkurso ne havas konkretan temon.  La verkoj estu tajpitaj komputile kaj ĉiu aŭtoro nepre uzu Esperantan alfabeton per supersignoj. La aŭtoroj indiku sian sekson (inan aŭ viran). La verkoj estu subskribitaj per la vera nomo de la aŭtoro, estu plena poŝtadreso, telefono kaj interretadreso. La rakontoj kaj eseoj estu maksimume 3-paĝaj, formato A4, la literoj estu Times New Roman - 12 punktaj

La gajnintoj ricevos valorajn premiojn.

Bonvolu sendi viajn kontribuojn ĝis la 31-a de oktobro 2022 al adreso: e-mail: modest@abv.bg aŭ per la poŝto al adreso: Georgi Mihalkov, Sofio – 1229, “Vrabnica” 1, bl. 529 vh. A et. 9 ap. 33, Bulgario