中国世界语论坛 Ĉina Esperanta Forumo - 《中国寓言百则》第10则 La Unua Krio Estu Miriga (HAN FEI*)

《中国寓言百则》第10则 La Unua Krio Estu Miriga (HAN FEI*)
《中国寓言百则》

Cent Ĉinaj Fabloj

世译：于涛，王丽华

输入：Pipi

第10则

La Unua Krio Estu Miriga  (HAN FEI*)

Reĝo Zhuang de Chu-regno surtroniĝis antaŭ tri jaroj. Sed en tiuj tri jaroj li tute silentis — ne disdonis eĉ unu ordonon, nek traktis eĉ unu ŝtatan aferon.

Iutage, altranga oficisto servanta en la palaco aludis al reĝo Zhuang: "Via Reĝa Moŝto, birdo sur monto en la sudo ne etendis siajn flugilojn nek kriis en tri jaroj. Bonvolu diri al mi, kial?"

Reĝo Zhuang ridis: "Ĝi ne etendis la flugilojn ĉar ĝi volas, ke la plumoj estu sufice abundaj kaj la flugiloj fortikaj; ĝi ne flugis nek kriis, sed atente esploris la ĉirkaŭan situacion. La unua flugo de tiu birdo certe estos tre alta kaj la unua krio certe estos miriga. Estu trankvila, mi tute komprenas vian aludon."

Duonjaron poste, reĝo Zhuang ektraktis la ŝtatajn aferojn. Li abolis dek malnovajn regulojn, ellaboris naŭ novajn politikojn, mortopunis kvin krimintajn ministrojn, promociis ses talentulojn. Kaj Chu-regno ekprosperis.

*HAN FEI (ĉ. 280 a.K—233 a.K), filozofo kaj fama reprezentanto de la legalizisma skolo.