中国世界语论坛 Ĉina Esperanta Forumo - 《中国寓言百则》第16则 Ermito kaj Dura Kalabaso

《中国寓言百则》第16则 Ermito kaj Dura Kalabaso
《中国寓言百则》

Cent Ĉinaj Fabloj

世译：于涛，王丽华

输入：Pipi

第16则

Ermito kaj Dura Kalabaso  (HAN FEI)

En Qi-regno estis fama ermito Tian Zhong.

Foje Qu Gu el Song-regno venis priridi lin: "Mi multe aŭdis pri via nobleco. Fore de la normala mondo, vi vivas tute sen rilatoj kun la aliaj. Mi estas ordinara kaj nur lertas en kulturado de kalabasujoj. Jen granda kalabaso, kiu estas dura kun ŝelo dika kaj interno plena. Mi donacas ĝin al vi por montri mian respekton al vi."

Tian Zhong diris: "Kalabaso estas utiligebla por enteni objekton, sed la via havas dikan ŝelon kaj plenan internon, por kio do ĝi taŭgas?"

Qu Gu diris: "Vi pravas! Mi forĵetos ĝin. Kaj vi nun loĝas en profunda montaro, kvankam vi ne dependas de la aliaj, tamen senutila por la popolo. Ĉu vi ne similas al la dura kalabaso?"