中国世界语论坛 Ĉina Esperanta Forumo - 《中国寓言百则》第26则 Lerni Kantadon (LIE YUKOU)

《中国寓言百则》第26则 Lerni Kantadon (LIE YUKOU)
《中国寓言百则》

Cent Ĉinaj Fabloj

世译：于涛，王丽华

输入：Pipi

第26则

Lerni Kantadon  (LIE YUKOU)

Xue Tan lernis kantadon ĉe Qin Qing. Antaŭ ol li bone ellernis ĝin ĉe la instruisto, li jam fariĝis memkontenta kaj deziris hejmenreveni. Anstataŭ reteni lin, Qin Qing preparis adiaŭan festenon por li ĉe la vojo en la antaŭurbo. Qin ekkantis tre melankolian kanton por la adiaŭo, batante la takton. La kanto tremigis la arbaron. Eĉ la ŝvebantaj nuboj haltis pro ĝi. Aŭdinte tion, Xue Tan petis pardonon de Qin kaj retiris sian decidon pri hejmeniro. Post tio li neniam kuraĝis paroli pri ellerno de kantado.