中国世界语论坛 Ĉina Esperanta Forumo - 《中国寓言百则》第31则 Ripari Stalon post Perdo de Ŝafoj

《中国寓言百则》第31则 Ripari Stalon post Perdo de Ŝafoj
《中国寓言百则》

Cent Ĉinaj Fabloj

世译：于涛，王丽华

输入：Pipi

第31则

Ripari Stalon post Perdo de Ŝafoj  (LIU XIANG)

Iu bredis ŝafojn. Iun matenon li trovis, ke perdiĝis unu ŝafo. La stalo havis truon, tra kiu lupo eniris kaj ŝtelis la ŝafon nokte.

Lia najbaro konsilis: "Tuj riparu la stalon kaj ŝtopu la truon."

Li diris: "La ŝafo jam perdiĝis, kial ripari la stalon?"

La sekvan matenon li trovis, ke perdiĝis alia ŝafo — denove venis lupo tra la truo.

Li tre bedaŭris, ke li ne akceptis la konsilon de la najbaro, kaj tuj riparis la stalon. Poste neniam plu perdiĝis liaj ŝafoj.