中国世界语论坛 Ĉina Esperanta Forumo - 《中国寓言百则》第70则 Ĝojo kaj Kolero de Drako kaj Rano

《中国寓言百则》第70则 Ĝojo kaj Kolero de Drako kaj Rano
《中国寓言百则》

Cent Ĉinaj Fabeloj

世译：于涛，王丽华

输入与注释：Pipi

第70则

Ĝojo kaj Kolero de Drako kaj Rano  (SU DONGPO)

Foje, drako-reĝo kaj rano renkontiĝis sur plaĝo.

Post reciproka saluto, la rano demandis al la drako-reĝo: "Via Reĝa Moŝto, mi volus scii, kia estas via loĝejo." La drako-reĝo respondis: "Mia palaco estas konstruita el perloj kaj turoj el koloraj konkoj. Oni povas diri, ke ili estas imponaj kaj delikataj."

"Kaj la via?" demandis la drako-reĝo.

"Ĉirkaŭ mia loĝejo verdas herboj kaj antaŭ la pordo lirlas klara fonto kaj belas blanka ŝtono," respondis la rano.

"Via Reĝa Moŝto, kiel vi esprimas ĝojon kaj koleron?" demandis denove la rano.

"Ĝoja, mi verŝas al la tero pluvon, kiu garantias riĉan rikolton; kolera, mi kreas ventegon kaj fulmotondron, kiuj forrabas ĉion sur la vasta tero," respondis la drako-reĝo.

"Kaj vi?" demandis la drako-reĝo.

"Ĝoja, mi kvakas en venteto, sub la hela luno; kolera, mi unue elstarigas la okulojn kaj poste ŝveligas la ventron ĝis ĝi krevos," respondis la rano.

注释：

1. plaĝo：沙滩，海滩

2. Post reciproka saluto, la rano demandis al la drako-reĝo:  在彼此寒暄之后，那只青蛙问龙王：

3. turo：塔

4. impona：威严的，庄严的，雄伟的

5. lirli：水声淙淙，细流潺潺

6. "Ĝoja, mi verŝas al la tero pluvon, kiu garantias riĉan rikolton; kolera, mi kreas ventegon kaj fulmotondron, kiuj forrabas ĉion sur la vasta tero,"  高兴了，我就把雨水洒向大地，保证一个大丰收；愤怒时，我就狂风大作，电闪雷鸣，肆虐广袤大地上的一切东西。

7. "Ĝoja, mi kvakas en venteto, sub la hela luno; kolera, mi unue elstarigas la okulojn kaj poste ŝveligas la ventron ĝis ĝi krevos,"  高兴了，我就在明月下，在微风中呱呱叫；愤怒了，我就凸出眼睛，然后鼓起肚皮直到它裂开。