中国世界语论坛 Ĉina Esperanta Forumo - 《中国寓言百则》第72则 De Kie Venas Rizgrajnoj

《中国寓言百则》第72则 De Kie Venas Rizgrajnoj
《中国寓言百则》

Cent Ĉinaj Fabeloj

世译：于涛，王丽华

输入与注释：Pipi

第72则

De Kie Venas Rizgrajnoj  (SU DONGPO)

En la regno Qi estis riĉulo kun granda bieno. Sed liaj du filoj estis tre stultaj kaj li mem neglektis klerigadon al ili.

Iutage, Aizi diris al la riĉulo: "Kvankam viaj filoj estas belaj, tamen ne prudentaj nek kapablaj. Kiel ili administros la aferojn de la familio estonte?"

Tion aŭdinte, la riĉulo malĝojis: "Miaj filoj estas saĝaj kaj talentaj. Kial vi diris, ke ili ne estas prudentaj?"

Aizi diris: "Ni testu ilin nur je la demando, de kie venas rizgrajnoj. Se ili scias, mi petos pardonon pri mia miskulpigo."

La riĉulo tuj venigis siajn filojn kaj demandis ilin. Liaj filoj kun grimaco respondis: "Ĉu ni ne scias tion? Rizgrajnoj venas el sako!" La riĉulo malĝojis kaj riproĉis: "Kiel stultaj vi estas. Ĉu vi ne scias, ke rizgrajnoj venas el kampo?"

Aŭdinte, Aizi veis: "Kia patro, tia filo."

注释：

1. neglekti：忽略，忽视，疏忽，不关心

2. Kiel ili administros la aferojn de la familio estonte?  将来他们如何管理家务呢？

3. "Ni testu ilin nur je la demando, de kie venas rizgrajnoj. Se ili scias, mi petos pardonon pri mia miskulpigo."  我们就考考他们，稻粒是从哪里来的。如果他们答得上来，对不起我错怪他们了。

4. "Ĉu ni ne scias tion? Rizgrajnoj venas el sako!"  那还用问，稻粒是从袋子里来的！

5. grimaco：鬼脸，怪相

6. "Kiel stultaj vi estas. Ĉu vi ne scias, ke rizgrajnoj venas el kampo?"  你们多么笨啊，难道你们不知道稻粒是从田里来的吗？

7. "Kia patro, tia filo."  有其父必有其子。