中国世界语论坛 Ĉina Esperanta Forumo - 《春天里的秋天》19.2（纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年）

《春天里的秋天》19.2（纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年） (reply)
纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年

《春天里的秋天》

原著：巴金

世译：李士俊

输入与发布：Pipi

19.2  "Kial oni permesas al ili kuniĝi nur unu fojon ĉiujare?

"Pro kio ili estis punitaj tiel severe?

"Ĉu ne estas libero de amo en la ĉielo same kiel en la homa mondo? Ĉu ankaŭ la fraŭlinoj-steloj ne havas liberon kaj rajton elekti sian amaton?

"Tiel mallarĝa estas la rivero kaj tiel malprofunda estas ĝia akvo. Kial oni ne konstruas ponton longdaŭran por ke la Bovpaŝtisto transpasu la riveron por akompanadi sian Teksantan Knabinon?"

Ni ankoraŭ estis en sonĝo.

"Mi volus konstrui ponton super la Ĉiela Rivero, por ke la geamantoj povu kunesti ĉiutage."

Ŝi milde parolis sonĝe, kaj ĵetis rigardon al mi kun flanken klinita kapo. Ŝiaj grandaj okuloj estis vualita de nebulo.

"Rong, kiel vi montros vian kompaton al via Bovpaŝtisto? Mi tuj perdos mian Teksantan Knabinon."

Subite mi rememoris la riveron kiu nin dividas. Mia koro falis el la sonĝo kaj vundiĝis.

"Mi revenos, revenos al via flanko. Morgaŭ, postmorgaŭ, la dua tago post morgaŭ, kaj ankoraŭ unu tagon post ĝi, tiam mi jam revenos."

"Morgaŭ, en tiu ĉi horo mi jam ne plu vidos vin. Mi estas eĉ pli malfeliĉa ol la Bovpaŝtisto, kiu almenaŭ povas vidi sian Teksantan Knabinon."

"Mi vidos vin, mi jam tenas vian figuron en miaj okuloj."

"Rong, ne rigardu la stelojn. Alproksimigu vian vizaĝon al mi, ke mi bone vin vidu kaj presu vian vizaĝon en miajn okulojn."

"Lin, ĉu vi povas klare min vidi? Mi timas, ke ĉi tie ne estas sufiĉe hele."

"Mi povas klare vidi per la lumo de la steloj kaj tiu de viaj okuloj. Ne moviĝu, mi ..."

"Mi sentas ke mia korpo fandiĝas. Lin, tenu min firme, ne ellasu min."

"Rong, mi sentas same, mi sentas ke el nia vivo restas nur tiu ĉi momento. Post hodiaŭ ĉio finiĝos."

"Ho, morgaŭ ĉio fariĝos malluma. Ĉu tiuj steloj super niaj kapoj ankoraŭ tiel brilos kiel hodiaŭ?"

"Rong, morgaŭ ne plu estos steloj. Morgaŭ falos pluvo, aŭtuna pluvo. Morgaŭ jam estos aŭtuno."

"Ho, tiel baldaŭ! Tiel mallonga estas printempa nokto! Jen, falas stelo."

"Falstelo! Aldoniĝis plia falstelo en mia vivo."

"Lin, ĉu falstelo povas reveni al la ĉielo?"

"Ne. Post sia falo ĝi foriĝos de la ĉielo por ĉiam."

"Ho, morgaŭ ..."

"Rong, ĉu vi ankoraŭ memoras la kanton de la cigana knabino en la romano Immen-lago? Vi ofte ĝin kantis. Bonvolu ĝin kanti refoje por mi."

"Mia koro preskaŭ fandiĝis. Mi ne povas kanti. Tenu min firme! Ho, hodiaŭ, nur hodiaŭ mi ankoraŭ ...."

Miaj okuloj ne plu povis vidi ŝiajn okulojn.

Mi prenis ambaŭmane ŝian vizaĝon kaj ĝin kisis freneze.

Mi ne povas perdi ŝin, ŝi estas pli kara ol mia propra vivo.

Ŝajne estis aŭtuna nokto de la sepa de la sepa monato, kiam la Bovpaŝtisto renkontiĝis kun la Teksanta Knabino.

Sed morgaŭ, frue en la mateno ...

Hodiaŭ, nur hodiaŭ

Mi belas kiel flor';

Morgaŭ, ho, morgaŭ

Jam ĉio pasos for!

Pipi

2016.8.10

于大连

《春天里的秋天》19.1（纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年）
纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年

《春天里的秋天》

原著：巴金

世译：李士俊

输入与发布：Pipi

19.1  Ankoraŭ estis frua nokto, kiam ŝi eliris akompanate de mi.

En la malhela ĉielo sterniĝis reto de steloj, eternaj steloj.

Estis kviete kaj silente, la aero estis mola kaj malvarmeta. Estis memorinda bela nokto.

"Ni iru rigardi stelojn sur la maro," ŝi proponis. "Tiel bela estas la nokto!"

"Bone," mi respondis tiel emocie, ke mi povis diri nur tiun solan vorton.

"Do ni rapidu."

Alveninte al la pramejo, ni eniris iun boaton.

La boatisto remis kelkfoje kaj ni jam estis sur la maro.

Ŝi alpremiĝis al mi kun la kapo sur mia brusto. Mi enspiris la aromon de ŝia hararo kaj ŝin karesis.

La remiloj plaŭdadis en la maro. Ni aŭdis nur la bruon de la akvo.

Mi levis la kapon al la ĉielo, ankaŭ ŝi faris same. Sur la ĉielo palpebrumadis multaj steloj, blankaj, ruĝaj kaj verdaj steloj.

Estis lumoj sur la bordo. Ni estis ĉirkaŭitaj de la nokto kaj la steloj en la ĉielo.

"Nun en la mondo restas nur ni du.

"Neniu povas sin trudi inter nin, neniu povas nin disigi.

"Mi amas vin, vi amas min, ni amos unu la alian por eterne, nia amo estos eterna kiel la steloj."

Ŝi murmuris milde kvazaŭ en sonĝo.

En ekstazo mi klinis la kapon por kisi ŝian hararon.

Mia koro plenis je amo. Mi forgesis min mem, sed memoris nur ŝin.

Ŝi estis la sola homo en mia mondo.

"Jen, rigardu la Ĉielan Riveron, la nebulan blankan zonon. Kial ĝi estas tiel pala?"

Ŝi montris al la ĉielo ankoraŭ murmurante al si mem.

"Nun ne estas aŭtuno!"

Rigardante al la direkto montrita de ŝi, mi respondis.

"Lin, ĉu la granda flava stelo en la triopo en linio okcidente de la Ĉiela Rivero ne estas la Bovpaŝtisto?

"Jen, estas tri steloj sur la transa bordo. Ĉu la granda pale blua stelo ne estas lia amatino la Teksanta Knabino?

"Kompatindaj geamantoj! Ili povas renkontiĝi nur unu fojon en ĉiu jaro!

"Kial ne estas pramo en la Arĝenta Rivero? Kial ne estas ponto en la ordinara tempo, sed nur en la vespero de la sepa de la sepa monato?"

Ŝi murmuradis.

Mi tenis ŝin firme en la brakoj, sentante ke ni sonĝas.

Pipi

2016.8.9

于大连