中国世界语论坛 Ĉina Esperanta Forumo - 《中国寓言百则》第91则 Nomi Katon

《中国寓言百则》第91则 Nomi Katon
《中国寓言百则》

Cent Ĉinaj Fabeloj

世译：于涛，王丽华

输入与注释：Pipi

第91则

Nomi Katon  (LIU YUANQING)

Qi Yan bredis katon, kiun li prenis kiel trezoron kaj nomis ĝin Tigro-kato. Iu gasto diris: "Kvankam tigro estas brava, tamen malpli potenca ol drako. Mi proponas, ke vi nomu ĝin Drako-kato." Alia gasto opiniis: "Kvankam drako estas pli potenca ol tigro, tamen ĝi bezonas nubon por leviĝi al la ĉielo. Do, nubo estas pli kapabla ol drako. Mi proponas, ke vi nomu ĝin Nubo-kato." La tria diris al li: "Kvankam nubo povas kaŝi la sunon kaj vuali la ĉielon, tamen vento povas disblovi ĝin. Nubo estas malpli forta ol vento. Mi proponas, ke vi nomu ĝin Vento-kato." La kvara asertis: "Granda muro povas bari venton. Ĉu vento estas pli forta ol muro? Mi proponas, ke vi nomu ĝin Muro-kato." La kvina argumentis: "Kvankam granda muro estas fortika, tamen ĝi disfalos, kiam rato kaŭzos truojn al ĝi. Do, rato estas pli kapabla ol muro. Laŭ mi Rato-kato estas la plej taŭga nomo por kato."

Tion aŭdinte, maljunulo de Dongxiang diris: "Kato kaptas raton. Kial doni al ĝi tian aŭ alian ŝajnnomon por kaŝi ĝian originan fizionomion?"

注释：

1. Qi Yan bredis katon, kiun li prenis kiel trezoron kaj nomis ĝin Tigro-kato.  Qi Yan养了一只猫，他把它当成宝贝并称其为虎猫。

2. La tria diris al li: "Kvankam nubo povas kaŝi la sunon kaj vuali la ĉielon, tamen vento povas disblovi ĝin. Nubo estas malpli forta ol vento. Mi proponas, ke vi nomu ĝin Vento-kato."  第三个人对他说：“虽然云可遮天蔽日，但风能吹散它。云没有风有劲，我建议你称其为风猫。”

3. La kvina argumentis: "Kvankam granda muro estas fortika, tamen ĝi disfalos, kiam rato kaŭzos truojn al ĝi. Do, rato estas pli kapabla ol muro. Laŭ mi Rato-kato estas la plej taŭga nomo por kato."  第五个人辩论道：“虽然大墙坚固，然而老鼠会凿洞，它会倒塌的。所以老鼠比墙有能力。依我看，鼠猫的名字最合适它。”

4. "Kato kaptas raton. Kial doni al ĝi tian aŭ alian ŝajnnomon por kaŝi ĝian originan fizionomion?"  猫捉老鼠。为何要给它起这样或那样不伦不类的名字以掩盖其原来面目呢？