中国世界语论坛 Ĉina Esperanta Forumo - 世界语句字，请初学者翻译； Ĉu vi ne hontas?

世界语句字，请初学者翻译； Ĉu vi ne hontas?
Teksto

Drinkulo kaj Porkino

Botelkorko estis granda drinkulo; anstataŭ iri hejmen el la fabriko, li sidadis preskaŭ ĉiuvespere en drinkejo por dronigi siajn zorgojn en brando kaj biero. Sed interese: ju pli ofte li vizitis la drinkejon, des pli grandaj iĝis liaj zorgoj kaj mizero! Ofte lia edzino devis malfrue nokte venigi lin hejmen el la drinkejo, malgraŭ pluvego, ventego, aŭ neĝego. Kvankam ĉiumatene ŝi petis, ke hodiaŭ li ne iru tian, sed li neniam rekte revenis hejmen.

Iun matenon, antaŭ ol iri al la laborejo, Botelkorko promesis al sia edzino en la nomo de ĉiuj sanktuloj, ke ĉi tiun fojon li tute certe venos rekte hejmen el la fabriko kaj eĉ ne pensos pri drinkejo. Sed, kiel kutime, la edzino devis vane atendi lin. Fine, post noktomezo, kvankam dense neĝis, ŝi decidis iri por lin serĉi kaj venigi hejmen.

Ĉar Botelkorko loĝis en kamparo ekster la urbeto, la edzino devis kelkajn kilometrojn iri por veni al la urbeto. Subite ŝi ekvidis, ke ŝia edzo, ebria kiel porko, dormas en domaĉo apud la vojo, kaj apud li kuŝas granda porkino. Ŝi aliris al la ĉarma paro kaj diris kolere al sia edzo, "Fi! Vi kuŝas kun tia! Ĉu vi ne hontas? Tuj leviĝu!"

La porkino levis la kapon, rigardis al la virino, stariĝis kaj forkuris, dum la viro restis tie trankvile.