中国世界语论坛 Ĉina Esperanta Forumo - 今天的课程学习，希望同学们自觉把【课程翻译成中文】

今天的课程学习，希望同学们自觉把【课程翻译成中文】
En la Aŭto

(Sur la strato proksima al la granda kinejo, junulino Helena kaj junulo Petro renkontiĝas unu la alian.)

Petro: Saluton, mia kara!

Helena: Saluton, Petro!

P: Jen mia aŭto. Ĉu vi volus ekskursi en la kamparo kune kun mi?

H: Kia aŭto ĝi estas! Kompreneble mi volas.

(Ili sidiĝas en la aŭto kaj ĝi portas ilin en la kamparon.)

H: Rigardu, Petro! Jen kampo kun bovinoj.

P: Jes, Helena, jen kampo kun bovinoj.

H: Rigardu, rigardu! Apud la kampo kun bovinoj estas kampo kun ŝafoj. Ĉu vi vidas?

P: Ne, Helena, mi ne vidas, efektive. Mi rigardas al la vojo — sed mi kredas, ke apud la kampo kun bovinoj estas kampo kun ŝafoj.

H: Kaj jen apud la kampo kun ŝafoj estas arbaro. Ĉu ni povas halti? Tre plaĉus al mi sidi sub arbo kun vi. Ĉu plaĉus al vi sidi sub arbo kun mi?

P: Jes, mia kara, tre plaĉus al mi sidi sub arbo kun vi, sed ne eblas halti apud la arbaro. Ni ne rajtas halti sur la aŭtovojo. Aĥ, ĉu vi vidas? Tiu idioto kredas, ke li estas la sola homo sur la vojo, ĉu ne?

H: Eble...

P: Apud li sidas virino. Ŝi estas bela, ĉu ne?

H: Ne, ŝi ne estas bela, sed la ĉevalo estas bela.

P: La ĉevalo?

H: La ĉevalo en la kampo. Ĝi estas bela, sed vi ne rigardas.

P: Mi rigardas al la vojo.

H: Vi rigardas al la virino kun la idioto. Ĉu plaĉus al vi sidi sub arbo kun ŝi?

P: Ne, Helena. Kompreneble ne plaĉus al mi sidi sub arbo kun ŝi. Plaĉus al mi sidi sub arbo kun vi.

H: Sed vi kredas, ke ŝi estas bela.

P: Vi estas pli bela ol ŝi. Ĉu vi estas kontenta?

H: Jes, Petro, se vi kredas, ke mi estas pli bela ol ŝi, mi estas kontenta. Jen la pomo, bonvole manĝu!

P: Dankon!

H: Ho, Petro, rigardu! Jen kampo, kaj en la kampo estas bovinoj...

P: Jes, Helena, en la kampo estas bovinoj.

Vortoj (生词)

sub              在……下 kompreni        明白，理解

ekskursi        远足，郊游 porti               携带，搬运

jen   （副）用以引起注意，

提起下文 bovo               牛

teo               茶 efektive           实际上

aŭto             汽车 vojo                 路