中国世界语论坛 Ĉina Esperanta Forumo - Alvoko

Alvoko (reply)
ALVOKO

Nia loka Esperanto asocio de Wintzenheim-Colmar (Alzaco-Francio)

alvokas aliajn esperantistojn helpi nin por trovi personojn, kiuj volus legi

preĝon samtage en sia preĝejo en ESPERANTO.

Okazos la 16an de JUNIO 2024,

Antaù la preĝo, ni anoncos al ĉeestantoj la nomojn de landoj,de religioj,

kiuj partoprenas al tiu agado.

Se vi aliĝas : Bonvolu sendi mesaĝon al tiu retadreso :

lug-esperanto ĉe orange.fr

Indikante :

Lando – Urbo – nomo de paroko/asembleo – nomo de religio

Vi ricevos la tekston de la preĝo :( tri linioj.)

Unu tago antaùe, la 15/06 ni sendos al vi la liston de ĉiuj

kunlaborantoj/kunpreĝantoj.

Dankon

Michel el Wintzenheim-Francio

Preĝo (reply)
Preĝo :

Disinjoro,

Ni preĝas al vi por paco kaj unueco

en niaj familioj kaj en la mondo.

La dividitaj komunumoj trovu la vojon

al paco kaj rekuniĝo kaj niaj koroj

estu malfermaj al amo kaj frateco

en unuigita harmonia mondo.

Dio de amo, aŭskultu nin.

( vi povas adapti tiun preĝon al via religio, en tiu kazo, bonvolu sendi

al ni tiun adaptitan tekston . Dankon

lug-esperanto@orange.fr

Mesagho de samideano pri paco
Saluton, karaj samideanoj!

Mi ricevis mesaĝon kaj dokumentojn de eksterlanda samideano pri kuna preĝo por paco, kaj transpublikigas ilin por la interesatuloj. Jen lia mesaĝo:

Saluton estimata ,

Lastjare en Turckheim(68)-Francio, la 25/06/23, ni faris preĝon en niia urbo en esperanto dum nia diservo (prières universelles)

En 2023,aliĝis 7 landoj el 3 religioj (katolika, protestantaj, ortodoksa) por fari same en sia preĝejo.( Francio,Ukrajnio,Pollando, Italio, Malagasio,Kongo,Brazilo)

ĉi-jare ni refaros en Wintzenheim(68)-Francio . la 16an de junio ( aù antaùaj tagoj, se necesas por certaj religioj), do post kelkaj tagoj.

Mi sendas al vi la alvokon kaj preĝon, mi estus feliĉa se vi povus partopreni aù disvastigi ĉe interesuloj.

De hieraù aliĝis 6 eklezioj el 3 landoj.

Certe vi povas iom adapti tiun preĝon al via religio. ( kaj tiam sendi al ni kopion)

Celo estas komuna preĝo samtage en Esperanto en la tuta mondo, kaj propagandi esperanton ĉe la aliaj ĉeestantoj.

elkorajn salutojn el Francio

Michel Basso

UEA-delegito

CLB Sarl

Entreprise de construction

90,Rue du Tiefenbach

68920 WINTZENHEIM

Tel: 0389793227