中国世界语论坛 Ĉina Esperanta Forumo - 世界语学习 Pri la Historio de Esperanto

世界语学习 Pri la Historio de Esperanto
Pri la Historio de Esperanto   Pri la Historio de Esperanto ；世界语学习需要每天学习的才成

En la jaro 1887 aperis en Varsovio la unua lernolibro de lingvo internacia de D-ro Esperanto (pseŭdonimo de la aŭtoro: D-ro Ludoviko Zamenhof). Naskiĝinte en 1859 en Bielostok, kie loĝas kaj intermalpacas kvar malsamlingvaj popoloj, Zamenhof jam de sia knaba juneco komencis studi kaj labori pri internacia lingvo. Kvankam li fariĝis profesie okulisto, lia ĉefa celo en la vivo estis, ĉiam helpi al interkompreno de ĉiuj nacioj per helpa komuna lingvo neŭtrala.

Antaŭ la publika apero de Esperanto, Zamenhof dum multaj jaroj kutimiĝis pensi kaj verki rekte en la nova lingvo. Tial ĝi jam havis komenmcon de originala literaturo, kiam ĝi aperis. Post 1887 la lingvon lernis kaj uzis ĉiam pli granda nombro da ĉiulandaj adeptoj, kiuj per sia proza aŭ poezia verkado iom post iom pliriĉigis la lingvon kaj kreis tradicion de nia stilo.

De 1905 okazis ĉiujare tutmondaj kongresoj de esperantistoj, kaj en tiuj grandaj internaciaj kunvenoj montriĝis pli kaj pli rimarkinda unueco en la elparolado de la lingvo, kaj ankaŭ kreiĝis tradicio de la parola stilo. Pro tio kaj ankaŭ pro la fakto, ke la plej granda parto de la Esperanta vortaro estis alportata de la vivo iom post iom kaj aldonata al la unua tre malvasta vortareto uzita de D-ro Zamenhof en la komenco, oni ĝenerale konstatas, ke Esperanto fariĝis nun vivanta lingvo.

Ĝian tujan praktikan utilon pruvas la grandaj servoj de Universalaj Esperanto-Asocio (UEA), kiu havas delegitojn en la plej multaj urboj de la mondo kaj ebligas facilan internacian informadon, anoncadon aŭ vojaĝadon per Esperanto. La jarlibroj de UEA entenas liston de tiuj delegitoj kaj utilajn informojn pri la praktika uzo de Esperanto. Dank’ al tio, miloj da turistoj aŭ komercistoj nur uzante Esperanton, povis vojaĝadi, junuloj trovis oficojn fremdlande, junulino sendanĝere travojaĝis grandajn urbojn. Internaciaj societoj fondiĝis por tutmondaj idealaj aŭ profesiaj celoj. Kelkaj miloj da libroj estas presitaj en Esperanto, tradukitaj el ĉiuj naciaj literaturoj aŭ originale verkitaj de esperantistaj aŭtoroj. Ekzistas multaj Esperanto-gazetoj, revuoj aŭ ĵurnaloj en plej diversaj lokoj kaj kun plej diversaj celoj.

La lernado kaj movado de Esperanto komenciĝis en Ĉinio antaŭ pli ol cent jaroj. La ĉinaj esperantistoj, dum la pasintaj jaroj, servis al nia patrujo per Esperanto. Al la Esperanta ekspozicio okazigita de la esperantistoj en Yan’an la 9-an de decembro 1939 Prezidanto Mao skribis: “Mi dirus ankoraŭ la samon: se oni prenas Esperanton kiel formon por porti la ideon vere internaciisman kaj la ideon vere revolucian, do Esperanto estas lerninda kaj lernenda.”

Nun, gvidate de la Partio, la Esperanto-movado en Ĉinio tre rapide disvolviĝas. La ĉinaj esperantistoj estas lernantaj la lingvon diligente kaj estas uzantaj la lingvon dum la granda konstruado de la kvar modernigoj. Nia slogano estas: Lernu, propagandu kaj uzu Esperanton por la konstruado de la kvar modernigoj

Vortoj

doktoro      博士 iom post iom   逐渐地

aŭtoro         著者，作者 tradicio       传统

sama        同样的，相同的 rimarki        注意到，注意

profesio           职业 elparolo        发音

literaturo          文学 ĝenerale      普遍地，一般地

prozo               散文 praktiko       实践，实际

delegito         代表，委员 studi             学习，研究

dank’ al         多亏，幸亏 neŭtrala         中立的

komerci         经商，做买卖 originala    创作的，原著的

ofico              职务，公职 adepto            信徒

ideala  理想的，完美无缺的 poezio   诗歌，诗歌体

traduki            翻译 krei   创造，创立，开创

pseŭdonimo     笔名，假名 stilo         文体，风格

paca                和平的 unueco           统一，一致

fakto                事实，真情 presi               印刷

konstati            确认，认定 ekzisti             存在，生存

pruvi                证明，证实 disvolvi            发展

anonci              通知，通告 ekspozicio        展览会

turisto                旅游者 formo           形式，外形

fondi                建立，成立 slogano         口号，标语

societo             团体，社团 -enda （接尾）表示应该的

【概说】

同位语从句在这一课首次出现。

以一个句子的形式来对某一个词或词组加以解释说明，起同位语的作用，这种句子叫同位语从句。

同位语从句通常由连接词ke引导。如：

La stato, ke mi devas vane atendi, ne daŭros longe.

La stato ne daŭros longe 是主句。因为句中主语stato不能指明究竟是什么状态，因此，用 ke mi