中国世界语论坛 Ĉina Esperanta Forumo - Brakseĝo, ĉu vi estas feliĉa? 椅子，你幸福吗？

Brakseĝo, ĉu vi estas feliĉa? 椅子，你幸福吗？
——el《El Popopla Ĉinio》

Brakseĝo, ĉu vi estas feliĉa?

Yin Jiaxin

Iu raportistino pretigis kameraon por intervjui pasantojn sur la strato pri la demando: "Ĉu vi estas feliĉa?" Por fari antaŭekzamenon, al la mikrofono ŝi diris: "Ĉu vi estas feliĉa?"

Malsupre de ŝia kokso elvenis voĉo: "Mi estas tre feliĉa!"

La raportistino timigite ekstaris. Ŝi konfuzite rigardis la brakseĝon kaj poste la mikrofonon, tre perpleksa. Ŝi reekzamenis la mikrofonon, demandante: "Ĉu vi estas feliĉa?"

Voĉo el la brakseĝo diris: "Mi ne estas feliĉa!"

La raportistino estis ŝokita. Ŝi sidiĝis denove kaj al la mikrofono refoje demandis: "Ĉu vi estas feliĉa?"

La seĝo respondis: "Mi estas tre feliĉa!"

La raportistino stariĝis kaj laŭte demandis la seĝon: "Kial vi diris, ke vi estas feliĉa, kiam mi sidante demandis; tamen, vi diris, ke vi ne estas feliĉa, kiam mi stariĝis kaj demandis?

La brakseĝo respondis en trankvilo: "Brakumante pugon, mi ja sentas feliĉon, sed, ignorate de pugo, mi ne sentas feliĉon. Mi scias, ke neniu pugo por ĉiam restos en miaj brakoj, tio estas mia sorto."

——发表于《El Popola Ĉinio》