《MARTA 》(23)
《MARTA 》(23)
Tiujn vortojn la du virinoj interŝanĝis inter si france. Marta parolis tiun lingvon sufiĉe bone kaj facile, ŝia elparolado ne estis la plej perfekta, sed ĝi ankaŭ ne prezentis iajn tro gravajn dekliniĝojn.
— kiujn do objektojn vi povas kaj deziras instrui?
Marta ne tuj respondis. Estas mirinde, ŝi venis ĉi tien kun la intenco akiri por si lokon de instruistino, sed ŝi ne sciis bone, kion nome ŝi povas kaj deziras instrui. Ŝi ne kutimis fari kalkulon pri la spiritaj provizoj, kiujn ŝi posedas, ŝi konsciis nur tion, ke tio, kion ŝi scias, estas tute sufiĉa por virino, kiu troviĝas en tiaj situacioj, en kiuj ŝi troviĝas, por filino de nobelo, por edzino de oficisto. Sed nun ne estis tempo, por longe pripensi; al la memoro de Marta aperis kompreneble tiuj objektoj, super kiuj ŝi en la infaneco laboris plej multe, kiuj prezentis la fundamenton de klereco por ŝi kaj ŝiaj samstatanoj.
— Mi povus doni lecionojn de muziko kaj de franca lingvo, — ŝi diris.
— Koncerne la lastan, — respondis la mastrino, — mi trovas, ke vi havas francan elparoladon sufiĉe facilan kaj bonan, kaj kvankam tio ne estas ankoraŭ ĉio, kion oni bezonas por povi instrui, mi tamen estas certa, ke al vi ankaŭ la gramatiko kaj ortografio kaj eble ankaŭ iom la franca literaturo ne estas nekonataj. Koncerne la muzikon ... volu min pardoni ... mi devas scii la gradon de via artisma klereco, por ke mi povu trovi rimedon fari de ĝi konforman uzon.
Sur la palaj vangoj de Marta aperis ruĝo. Ŝi estis edukata hejme, neniam antaŭ iu submetis sin al ekzameno, ŝi eĉ neniam prezentiĝis kun sia ludado antaŭ la mondo, ĉar kelke da monatoj post la edziniĝo ferminte la fortepianon, kiun aĉetis por ŝi la edzo, ŝi malfermis ĝin poste nur kelke da fojoj, kaj nur tiam, kiam ŝian ludadon aŭdis nur la kvar muroj de ŝia bela saloneto kaj la malgrandaj oreletoj de Janjo, kiu saltadis sur la genuoj de la vartistino laŭtakte de la muziko de la patrino. Kaj tamen la postulo de la mastrino de la informa oficejo havis en si nenion, kio povus esti rigardata kiel ofenda, ĝi estis bazita sur tiu simpla kaj komune akceptita regulo, ke, por diri ion pri la valoro kaj ecoj de objekto, oni devas ĝin antaŭe ĉirkaŭrigardi, taksi kaj almezuri, en kia formo ĝi povos esti bezona kaj konforma. Marta tion komprenis, ŝi leviĝis de la seĝo kaj, depreninte la gantojn, aliris al la fortepiano. Tie ŝi staris momenton kun okuloj direktitaj malsupren al la klavaro. Ŝi rememorigadis al si sian knabinan muzikan repertuaron kaj ŝanceliĝadis, kion elekti inter la komponaĵoj, kiuj iam kaŭzadis al ŝi laŭdojn de la instruistino kaj kisojn de la gepatroj. Ŝi sidiĝis kaj ĉiam ankoraŭ serĉis en sia memoro, kiam la pordo brue malfermiĝis kaj de la sojlo eksonis virina voĉo akra kaj penetranta.
— Eh bien! mame! La Comtesse arrive-t-elle a Varsovie?
— (法语)呃!太太!伯爵妇人会到到华沙来吗?
(未完待续)
《MARTA 》(24)
《MARTA 》(24)
Kun ĉi tiuj vortoj eniris, aŭ pli vere enĵetis sin en la ĉambron virino vigla, beleta, kun malhela vizaĝkoloro, de meza alteco, en originala mantelo kun punca kapuĉo, akre distingiĝanta ĉe la profunda nigreco de la haroj kaj malheleco de la vizaĝo. La nigraj brilantaj okuloj de la venintino rapide trakuris la ĉambron kaj renkontiĝis kun la figuro de la virino, kiu sidis ĉe la fortepiano.
— Ah, vous avez du monde, madame! — ŝi ekkriis, — continuez, continuez, je puis attendre!
— (法语)啊,你有客人!弹下去,弹下去,我能等一会儿!
Tion dirante, ŝi ĵetiĝis en brakseĝon, apogis la kapon al la dorsa parto de la seĝo, krucigis la krurojn, montrante per tio tre belformajn piedojn vestitajn per belaj ŝuoj, kaj, intertransmetante la manojn sur la brusto, ŝi fiksis scivolan, penetrantan rigardon sur la vizaĝo de Marta.
Sur la vangoj de la juna vidvino plifortiĝis la ruĝo, la nova atestanto de ŝia ekzameniĝa ludado ne malgrandigis la malagrablecon de ŝia situacio. Sed Ludovikino Zminska turnis al ŝi la kapon kun tiu speciala atento kaj vizaĝesprimo, kiu kvazaŭ diras: Ni atendas!
Marta komencis ludi. Ŝi ludis la Priere d'une vierge*. En la tempo, kiam ŝi lernis muzikon, la junaj fraŭlinoj ĉie ludadis la Priere d'une vierge, tiun sentimentalan komponaĵon, kies tonoj melankolie kunfandiĝadis kun la lunaj radioj, penetrantaj tra la fenestro, kaj kun la knabinaj sopiroj, elflugantaj el la brusto. Sed la saloneto de la informa oficejo estis lumita de klara, senfantazia taga lumo, la sopiroj de la virino, kiu ludis nun la Priere d'une vierge, ne estis tiaj sopiroj, kiuj flugas "en la regionojn superterajn" aŭ al tiu "kampo vasta, kampo hela, kie rajdas fraŭlo bela", sed tiaj sopiroj, kiuj kaŝitaj, forpremitaj al la fundo de la brusto, tamen ĉiam releviĝas, enverŝante en la orelon de virino-patrino la simplan, teran, trivialan, sed tamen tragedian, minacan, trudiĝeman, ŝirantan krion: panon! laborakiron!
*la Priere d'une vierge: (法语)处女的祈祷
La mallarĝaj brovoj de Ludovikino Zminska iom kunŝoviĝis, kaj per tio ŝia vizaĝesprimo fariĝis ankoraŭ pli malvarma kaj severa, ol antaŭe; sur la malhela vizaĝo de la francino, kiu larĝe etendite sidis en la brakseĝo, konstante kuradis petolaj ridetoj. Marta sentis mem, ke ŝi ludas malbone. Ŝi nun ne komprenis plu tiun grupon da sentoplenaj tonoj, kiu iam ŝajnis al ŝi anĝela melodio; ŝiaj fingroj perdis la ekzercitecon kaj konfuziĝadis sur la klavoj, ne ĉiam trafante la ĝustan, ŝi eraradis en la pasaĵoj, premadis senbezone la pedalon, forlasadis tutajn taktojn, haltadis kaj serĉadis sur la klavaro la vojon, kiun ŝi perdis.
(未完待续)
(23)和(24)帖阅读札记
(23)和(24)帖阅读札记
1. Estas mirinde, ŝi venis ĉi tien kun la intenco akiri por si lokon de instruistino,
—— Estas mirinde, ŝi可否:Estas mirinde, (ke) ŝi的主语从句? kun la intenco akiri por si lokon de instruistino, 整个kun的短语在句中作伴随状语,而akiri por si lokon de instruistino动词不定式短语作后置定语修饰la intenco
2. Ŝi ne kutimis fari kalkulon pri la spiritaj provizoj, kiujn ŝi posedas, ŝi konsciis nur tion, ke tio, kion ŝi scias, estas tute sufiĉa por virino, kiu troviĝas en tiaj situacioj, en kiuj ŝi troviĝas, por filino de nobelo, por edzino de oficisto.
—— 上段从句较多:kiujn ŝi posedas,是定语从句;nur tion, ke宾语从句;tio, kion主语从句;kiu troviĝas是定从;en kiuj是定从。
3. Koncerne la muzikon ...
—— *rilate tion ( = rilate al tio),“副词+宾格”,有的是省略前置词的宾格,也因副词具有及物动词的意义而作为及物动词的宾格。如:danke vian helpon; konsidere tion ...
4. Sur la palaj vangoj de Marta aperis ruĝo.
—— 不错的表达。ruĝo:红晕
5. Ŝi estis edukata hejme, neniam antaŭ iu submetis sin al ekzameno,
—— 她是在家中接受的教育,从来没有接受过考试。 *submetis sin = submetiĝi: 放在 ...... 之下;是经受;服从,听从,屈服,归顺,按照,准守
6. ŝi malfermis ĝin poste nur kelke da fojoj, kaj nur tiam, kiam ŝian ludadon aŭdis nur la kvar muroj de ŝia bela saloneto kaj la malgrandaj oreletoj de Janjo, kiu saltadis sur la genuoj de la vartistino laŭtakte de la muziko de la patrino.
—— tiam, kiam时间状语从句;ŝian ludadon aŭdis nur la kvar muroj de ŝia bela saloneto拟人修辞格; laŭtakte de la muziko = laŭ la takto de la muziko 随着音乐的节奏/节拍
7. Tie ŝi staris momenton kun okuloj direktitaj malsupren al la klavaro.
—— kun okuloj direktitaj malsupren al la klavaro.作状语。
8. Kun ĉi tiuj vortoj eniris, aŭ pli vere enĵetis sin en la ĉambron virino vigla, beleta, kun malhela vizaĝkoloro, de meza alteco, en originala mantelo kun punca kapuĉo, akre distingiĝanta ĉe la profunda nigreco de la haroj kaj malheleco de la vizaĝo. La nigraj brilantaj okuloj de la venintino rapide trakuris la ĉambron kaj renkontiĝis kun la figuro de la virino, kiu sidis ĉe la fortepiano.
—— Kun ĉi tiuj vortoj 作状语;人物肖像描写;rapide trakuris视觉表达;kiu sidis ĉe la fortepiano.定语从句,ĉe表示从事或专注的对象,如:li sidas ĉe mia matenmanĝo. 我在吃午饭。
9. Tion dirante, ŝi ĵetiĝis en brakseĝon, apogis la kapon al la dorsa parto de la seĝo, krucigis la krurojn, montrante per tio tre belformajn piedojn vestitajn per belaj ŝuoj, kaj, intertransmetante la manojn sur la brusto, ŝi fiksis scivolan, penetrantan rigardon sur la vizaĝo de Marta.
—— Tion dirante,副词分词及其短语从表意的角度看,可用作状语,表时间、原因、结果、让步、方式,伴随情况等。 ŝi ĵetiĝis en brakseĝon,一屁股坐在扶手椅上。intertransmetante la manojn sur la brusto,我觉得有点繁琐,可否简化:intermetante 或 kunmetante? 视觉表达:ŝi fiksis scivolan, penetrantan rigardon sur la vizaĝo de Marta.
10. En la tempo, kiam ŝi lernis muzikon,
—— 定语从句。
11. kies tonoj melankolie kunfandiĝadis kun la lunaj radioj,
—— kunfandiĝadis 融合;合并
提示
发完帖子后就阅读,然后整理笔记,匆匆忙忙的,所以在阅读札记里有错别字和不妥,敬请谅解。
如:
1. 是经受 —— 使经受
2. li sidas ĉe mia matenmanĝo. 我在吃午饭。 —— 他在吃早饭。
等
《MARTA 》(25)
《MARTA 》(25)
— Mais c'est une petite horreur qu'elle joue la!* — ekkriis la francino, kvankam per duonvoĉo; sed ŝian ekkrion aŭdis ankaŭ Marta.
*(法语)真要命!她怎么弹的!
— Chut! Mlle Delphine!* — diris mallaŭte la mastrino de la loĝejo.
*(法语)咝!但尔芬小姐!
Marta frapis la lastan akordon de la sentimentala melodio kaj tuj, ne levante la okulojn nek la manojn de la klavoj, komencis ludi la Nokturnon de Zientarski. Ŝi sentis, kian por ŝi nefavoran impreson ŝia ludado faris sur la virino, kiu tenis en sia mano ŝiajn plej karajn esperojn; ŝi sentis, ke mallerte tuŝante la klavojn, ŝi samtempe elfaligas el la mano unu el la nemultaj iloj de laborakirado, kiujn ŝi fidis; ke ĉiu erara tono, kiu eliras el sub ŝiaj fingroj, disŝiras kaj distranĉas unu el la nemultaj fadenoj, sur kiuj pendas la ekzistado de ŝi kaj de ŝia infano.
— Mi devas ekludi pli bone! — ŝi diris al si en la pensoj, kaj sen minuto da meditado ŝi komencis ludi la malgajan Nokturnon. Kaj tamen ŝi ne ludis pli bone ol antaŭe, ŝi ludis eĉ pli malbone, la komponaĵo estis pli malfacila, en la manoj dekutimiĝintaj de ludado ŝi komencis senti doloron kaj rigidiĝon.
— Elle touche faux! Mame! he! he! comme elle touche faux,* — ekkriis denove la francino, pafante per la ridantaj okuloj kaj apogante la graciajn piedojn sur la plej proksima seĝo.
*(法语)她乱弹,太太!她弹得多么不合调!但尔芬小姐!
— Chut, je vous en prie, mademoiselle Delphine!* — ripetis la mastrino kun iom da malkontenteco, levante la ŝultrojn.
*(法语)请你不要作声,
Marta forleviĝis de la fortepiano. Sur ŝia vizaĝo antaŭe iom ruĝa nun aperis purpuraj makuloj, la okuloj brilis de forta ekscitiĝo. Ĝi fariĝis! El ŝia mano elfalis unu el la rimedoj, al kiuj ŝi esperis; unu el la fadenoj, kiuj povis ŝin konduki al la laborenspezo, senespere disŝiriĝis. Ŝi nun jam sciis, ke lecionojn de muziko ŝi ricevi ne povas; ŝi ne mallevis la okulojn kaj per senŝanceliĝaj paŝoj aliris al la tablo, ĉe kiu sidis la du virinoj, kiuj troviĝis en la ĉambro.
— Mi neniam havis talenton por muziko, — ŝi komencis per voĉo sufiĉe mallaŭta, tamen ne intence mallaŭtigita nek tremanta, — mi lernis ĝin en la daŭro de naŭ jaroj, sed tion, por kio oni ne havas kapablon, oni facile forgesas. Krom tio en la daŭro de kvin jaroj post mia edziniĝo mi tute ne ludis.
(未完待续)——
《MARTA 》(26)
《MARTA 》(26)
Ŝi diris tion kun facila rideto. La sur ŝi fiksita rigardo de la penetremaj okuloj de la francino estis por ŝi tre turmenta, ŝi timis ekvidi en tiuj okuloj kompaton aŭ mokon. Sed la francino, ne kompreninte la vortojn de Marta, diritajn pole, oscedis larĝe kaj laŭte.
— Eh bien! Mame!* — ŝi sin turnis al la mastrino de la loĝejo, — finu kun mi; mi volas diri al vi nur kelke da vortoj. Kiam la grafino alveturos?
*(法语)喂!太太!
— Post kelke da tagoj.
— Ĉu vi skribis al ŝi pri la kondiĉoj, kiujn mi metis?
— Jes, kaj sinjorino la grafino ilin akceptis.
— Sekve miaj kvarcent spesmiloj estas certaj?
— Absolute certaj.
— Kaj mian malgrandan nevinon mi povos havi ĉe mi?
— Jes.
— Kaj mi havos apartan ĉambron, apartan servantinon, ĉevalojn por veturpromenado, kiam mi volos, kaj du monatojn da libertempo?
— Ĉiujn ĉi tiujn kondiĉojn sinjorino la grafino konsentas.
— Bone do, diris la francino leviĝante, — post kelke da tagoj mi venos, por demandi denove pri la alveno de sinjorino la grafino. Tamen se ŝi post unu semajno ne alvenos aŭ ne sendos peti min, mi liberigos min de la interkonsento. Plue atendi mi ne volas nek bezonas. Mi povas havi dek lokojn similajn. Bonjour, Madame.*
*(法语)再会,太太!
Ŝi faris facilan kapsaluton al la mastrino kaj al Marta kaj foriris.
Ĉe la sojlo ŝi surŝovis sur la kapon la puncan kapuĉon kaj, malfermante la pordon, ekkantetis false ian francan kanton. Marta la unuan fojon en la vivo eksentis ion kvazaŭ envion. Aŭdante la interparoladon de la franca guvernantino kun la mastrino de la oficejo, ŝi pensis: kvarcent spesmiloj kaj permeso havi kun si malgrandan nevinon, aparta ĉambro, servantino, ĉevaloj, longa libertempo! Mia Dio! kiom da kondiĉoj, kiel feliĉa, bonega estas la pozicio de tiu virino, kiu tamen ne ŝajnas tre klera nek tre simpatia! Se oni al mi promesus kvar cent spesmilojn por jaro kaj permesus havi Janjon ĉe mi ...
(未完待续)
(25)和(26)帖阅读札记
(25)和(26)帖阅读札记
1. ŝi diris al si en la pensoj,
—— 自言自语 *diris en si; murmuris al si mem; litanie monologis ...
2. en la manoj dekutimiĝintaj de ludado ŝi komencis senti doloron kaj rigidiĝon.
—— dekutimiĝintaj de ludado:久不弹琴 *dekutimiĝi de ... 改掉......习惯,戒除 此句的正常语序是:ŝi komencis senti doloron kaj rigidiĝon en la manoj dekutimiĝintaj de ludado *dekutimiĝintaj de ludado是后置定语修饰la manoj *由于久不弹琴,她感到手指疼痛和僵硬。
3. pafante per la ridantaj okuloj
—— 视觉表达。(结合本文)两只讥笑的眼睛盯着,用笑眼瞟,向某人飞笑眼
4. ripetis la mastrino kun iom da malkontenteco, levante la ŝultrojn.
—— kun iom da malkontenteco,作状语;levante la ŝultrojn.耸肩
5. la okuloj brilis de forta ekscitiĝo.
—— 眼睛因强烈的兴奋而闪闪发亮。de forta ekscitiĝo 表原因
6. Ĝi fariĝis!
—— 完了!糟了!没戏了!(指玛尔塔弹钢琴)
7. Mi neniam havis talenton por muziko,
—— 我没有音乐才能
8. sed tion, por kio oni ne havas kapablon, oni facile forgesas.
—— tion, por kio宾语从句。正常语序为:sed oni facile forgesas tion, por kio oni ne havas kapablon,
9. Ŝi diris tion kun facila rideto.
—— kun facila rideto 浅浅的微笑;微微一笑
10. La sur ŝi fiksita rigardo de la penetremaj okuloj de la francino estis por ŝi tre turmenta,
—— 这句话是个简单句。是主系表结构。主语语序微调:La rigardo de la penetremaj okuloj de la francino fiksita sur ŝi estis ...
11. Sed la francino, ne kompreninte la vortojn de Marta, diritajn pole, oscedis larĝe kaj laŭte.
—— diritajn pole, 后置定语,用波兰语说的;oscedis larĝe kaj laŭte.大声地打了一个深长的呵欠
12. finu kun mi;
—— 快说说我的事;快解决我的事
13. Sekve miaj kvarcent spesmiloj estas certaj?
—— Sekve 这么说
14. Tamen se ŝi post unu semajno ne alvenos aŭ ne sendos peti min, mi liberigos min de la interkonsento.
—— sendos peti min 派人找(请)我;mi liberigos min de la interkonsento.我将解除协议。
15. Ŝi faris facilan kapsaluton al la mastrino kaj al Marta kaj foriris.
—— 向某人微微(轻轻)地点了点头
16. ŝi pensis: kvarcent spesmiloj kaj permeso havi kun si malgrandan nevinon,
—— havi kun si malgrandan nevinon, 动词不定式短语作后置定语修饰permeso
Mi ne estas en ordo! 我有病!
最近我疯了。论坛上我的话最多,我撒欢了,霸屏了,成了论坛霸主了,大家没意见吧?!我这疯疯癫癫的胡言乱语的,比坛主刘晓哲的话还多,是不是有点喧宾夺主了呢?!
床头必备的几本书
我看过一些书,但床头必备的几本书有《玛尔塔》,《法老王》,《安徒生童话集》,《格林童话集》,《红楼梦》,《石头城》,这些书我翻阅的频率较高。尤其是《法老王》,我喜欢Kabe的简洁流畅的文字。
《安徒生童话集》和《格林童话集》这两本书虽则是童话,我特别喜欢其中明快的文字和表达,尤其是《安徒生童话集》,堪称一本小词典,囊括万千表达。譬如ĉe tio, ĉe tio ĉi就是出自于《安》,且运用频率极高。
每个人虽读万卷,但都有几本最爱的书,将其读烂都不为过!