《MARTA 》(25)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Friday, December 30, 2022, 08:13 (1078天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(25)

— Mais c'est une petite horreur qu'elle joue la!* — ekkriis la francino, kvankam per duonvoĉo; sed ŝian ekkrion aŭdis ankaŭ Marta.

*(法语)真要命!她怎么弹的!

— Chut! Mlle Delphine!* — diris mallaŭte la mastrino de la loĝejo.

*(法语)咝!但尔芬小姐!

Marta frapis la lastan akordon de la sentimentala melodio kaj tuj, ne levante la okulojn nek la manojn de la klavoj, komencis ludi la Nokturnon de Zientarski. Ŝi sentis, kian por ŝi nefavoran impreson ŝia ludado faris sur la virino, kiu tenis en sia mano ŝiajn plej karajn esperojn; ŝi sentis, ke mallerte tuŝante la klavojn, ŝi samtempe elfaligas el la mano unu el la nemultaj iloj de laborakirado, kiujn ŝi fidis; ke ĉiu erara tono, kiu eliras el sub ŝiaj fingroj, disŝiras kaj distranĉas unu el la nemultaj fadenoj, sur kiuj pendas la ekzistado de ŝi kaj de ŝia infano.

— Mi devas ekludi pli bone! — ŝi diris al si en la pensoj, kaj sen minuto da meditado ŝi komencis ludi la malgajan Nokturnon. Kaj tamen ŝi ne ludis pli bone ol antaŭe, ŝi ludis eĉ pli malbone, la komponaĵo estis pli malfacila, en la manoj dekutimiĝintaj de ludado ŝi komencis senti doloron kaj rigidiĝon.

— Elle touche faux! Mame! he! he! comme elle touche faux,* — ekkriis denove la francino, pafante per la ridantaj okuloj kaj apogante la graciajn piedojn sur la plej proksima seĝo.

*(法语)她乱弹,太太!她弹得多么不合调!但尔芬小姐!

— Chut, je vous en prie, mademoiselle Delphine!* — ripetis la mastrino kun iom da malkontenteco, levante la ŝultrojn.

*(法语)请你不要作声,

Marta forleviĝis de la fortepiano. Sur ŝia vizaĝo antaŭe iom ruĝa nun aperis purpuraj makuloj, la okuloj brilis de forta ekscitiĝo. Ĝi fariĝis! El ŝia mano elfalis unu el la rimedoj, al kiuj ŝi esperis; unu el la fadenoj, kiuj povis ŝin konduki al la laborenspezo, senespere disŝiriĝis. Ŝi nun jam sciis, ke lecionojn de muziko ŝi ricevi ne povas; ŝi ne mallevis la okulojn kaj per senŝanceliĝaj paŝoj aliris al la tablo, ĉe kiu sidis la du virinoj, kiuj troviĝis en la ĉambro.

— Mi neniam havis talenton por muziko, — ŝi komencis per voĉo sufiĉe mallaŭta, tamen ne intence mallaŭtigita nek tremanta, — mi lernis ĝin en la daŭro de naŭ jaroj, sed tion, por kio oni ne havas kapablon, oni facile forgesas. Krom tio en la daŭro de kvin jaroj post mia edziniĝo mi tute ne ludis.

(未完待续)——


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum