头像

Kromlaboro 兼职(短篇小说)

作者 aŭtoro: 殷嘉新 Yin Jiaxin, 来自 el: 湖北 Provinco Hubei, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Tuesday, June 17, 2025, 09:33 (115天前)
编辑: Solis, 时间: Tuesday, June 17, 2025, 14:07

Kromlaboro

Yin Jiaxin (殷嘉新)

1
Jam estis la sesa horo posttagmeze. Li forlasis la fabrikon kaj rapide rajdis sur sia motorciklo al la taverno je la stratangulo, kie konserviĝas liaj kuriera uniformo kaj la kesto. Li aĉetis kvar vaporumitajn panojn kaj manĝante alivestis sin per la uniformo.
“Pluvetas! Ĉu vi ankoraŭ faros tujportadon?” prizorgeme demandis la mastro de la taverno.
Li rigardis eksteren kaj diris: “Pluvero ne gravas.”
Fiksinte la keston sur la motorciklon, li alklakis la aplikaĵon sur la poŝtelefono por konkure akiri tujportan taskon. Baldaŭ li ricevis unu taskon kaj tuj forrajdis.
Ĉiutage fininte sian laboron en la fabriko, li tiel komencis sian kromlaboron kiel kuriero. Li ne kuraĝis sciigi al la edzino pri tio, ĉar tujportado estas tre peniga, kaj li timis ke la edzino maltrankvilos pri lia sanstato.

Dum sia fraŭleco, li vivis libere kaj malstreĉe kun facila koro. Post laboro, li rekte hejmeniris kaj ĝuis vespermanĝon pretigitan de la patrino, poste televidis sidante en sofo ĝis la enlitiĝa horo. Iafoje li kune kun siaj geamikoj vespermanĝis en taverno, kaj poste kantadis en nokta klubo ĝis noktomezo.
La edziĝo ŝanĝis lian facilan vivon. La geedza domo kun du dormoĉambroj estis aĉetita per mono pruntita de banko. Ĉiumonate ili pagis duonon de la enspezo al la banko. La alia duono ĝuste sufiĉis por la viva elspezo. Dumtempe li malofte manĝis kiel antaŭe kaj kantis kune kun geamikoj.
De post la naskiĝo de ilia filo, la vivo fariĝis malfacila. Ili ne kapablis dungi vartistinon, do lia patrino venis varti la bebon, eĉ alportante sian emeritan salajron. Tamen la enspezoj ankoraŭ ne povis kovri la elspezojn. La infano ofte malsaniĝis kaj ĉiu vizito en hospitalo elspezigis kelkcent, eĉ pli ol mil juanojn. De tempo al tempo li devigite uzis la kreditkarton. Li ĉiam hontis antaŭ la edzino. Ĉe geedziĝo, li enkore ĵuris fari la edzinon feliĉa. Sed en la pasintaj jaroj, la edzino malofte aĉetis novajn vestojn kaj neniam uzis ŝminkon. Ŝi kun memfido diris, ke ajnaj vestoj, ĉu modaj aŭ malmodaj, taŭgas por svelta kaj alte-statura figuro kia la ŝia, kaj ke por bela vizaĝo kaj ebura haŭto kiaj la ŝiaj ajna ŝminko estas superflua. Li sciis ke la edzino intencas ŝpari monon. Tamen ili apenaŭ kapablis ŝpari monon. Tempo flugis rapide. Ĵus pasis la dua datreveno de ilia filo, kaj post duonjaro la infano devos viziti infanĝardenon. La kotizo de pli ol dek mil juanoj estos granda sumo, kaj li ne havis eĉ unu moneron en sia bank-konto. Kiu povos al ili prunti monon? Neniu! Por la antaŭpago de ilia domo, liaj gepatroj jam forkonsumis tutan ŝparmonon. La bopatroj estis kamparanoj, kies enspezo tre malmultis. Cetere, se ili havus monkapablon, ili devus helpi al sia fraŭlo-filo. Do, li komencis fari kromlaboron kiel kuriero, ĉiuvespere perlaborante okdek, eĉ cent juanojn . Li mensogis al la edzino, ke li faras trihoran kromlaboron kiel pordisto de tenejo en sia fabriko.

Ekpluvegis. Li antaŭtempe hejmeniris. Ĉe lia eniro, la edzino tuj donis al li pantoflojn kaj ekiris al la kuirejo por preni manĝaĵon.
“Ne prenu. Mi ne malsatas.” Li haltigis la edzinon kaj demandis: “Kiel fartas la filo?”
“Jam endormiĝis.”
“Kaj panjo?” li mallaŭte demandis.
“Ankaŭ enlitiĝis ĉe la bebo.” ŝi respondis ankaŭ per mallaŭta voĉo.
Ŝi alportis varman akvon al li, dirante: “Vi estas laca. Nu, trempu viajn piedojn en la akvo por mildigi lacecon.”
Dum li banis la piedojn, ŝi masaĝadis lin je la ŝultroj, dirante: “Kara, pri unu afero mi deziras konsiliĝi kun vi.”
“Pri kio?” li demandis ridetante.
“Mi volas fari kromhoran laboron.”
“Fari kion?”
“La mastrino de Ŝufa-hararbeligejo proponis, ke mi vespere lavu hararon por klientoj: kvindek juanoj por du horoj kaj duono.”
“Ho!” Li ekpensis.
Kun gaja mieno ŝi daŭrigis : “Tiel mi povas doni mian tutan salajron al vi. La kroma salajro sufiĉos por mia propra elspezo.”
“Ve, tio lacigos vin.” diris li kun bedaŭro.
“Ne gravas. Lavi hararon ne estas peza laboro. Sed mi hontas ke panjo sola vartos nian infanon, ŝi certe estos pli laca.”
Li sin turnis kaj premis la edzinon en sian sinon, murmurante al ŝi en la orelon: “Kara, pardonu min! Mi estas sentaŭga.”
“Ŝŝ!” ŝi premis lian buŝon per sia fingro, emocie flustrante al li: “Ne tion diru. Kara, mi amas vin!”

2
Por konstati kiel la edzino faras la kromlaboron, iun vesperon li iris speciale por kaŝrigardi ekster Ŝufa-hararbeligejo. Vere troviĝis multaj klientoj kaj la edzino estis tre okupita pro lavado de klienta hararo.
Kvar monatoj pasis kaj proksimiĝis la tempo por la infano viziti infanĝardenon. Kvankam li kaj la edzino kiel eble plej pene laboris, tamen ankoraŭ mankis kelkmil juanoj por la kotizo. Li ĉagreniĝis tiel, ke li eksuferis sendormemon kaj ekperdis harojn.
Iuvespere li ricevis mesaĝeton de la edzino, kiu legiĝis: “Kara, mi eble hejmeniros iomete malfrue, ĉar sin trovas tro multaj klientoj. Kompreneble mi povas perlabori plie. Atinginte hejmen, ne atendu min, vi enlitiĝu laŭeble frue.”
Li mesaĝete respondis: “Kara, ne lacigu vin. Zorgu pri via sanstato!”
Ekde tiu vespero, hazarde li ricevis la saman mesaĝeton de la edzino. Iafoje la edzino donis al li iom da ekstra mono, kiu, laŭ ŝia diro, estas ŝia ekstra salajro kaj trinkmono donita de iuj klientoj.
Kun helpo de la edzino, li akumulis monon iomete rapide.
Jam estis somero kaj vespere plimultiĝis tujportadaj taskoj, ĉar oni ŝatas sin distri per tujmanĝaĵoj ĝis malfrue. Li decidis pli rapide kaj pli multe plenumi taskojn, tiel ke ĝis septembro li povos akumuli sufiĉe da mono por la kotizo de infanĝardeno.
Iun nokton, je la kvarono antaŭ la deka lia poŝtelefono sonis. Tio estis mesaĝeto de la edzino, kiu sciigis al li ke ŝi finos labori iomete malfrue. Li pensis: “Ĝustokaze, mi povas fari plie kelkajn taskojn.”
Je la duono de la deka, li intencis plenumi la lastan tujporton antaŭ ol hejmeniri. Laŭ la avataro, la ekran-nomo kaj la telefona numero, li rekonis ke tiu ĉi estas antaŭa kliento, unu mistera viro. Kelkfoje li tujportis manĝaĵojn al la viro en malsamaj hoteloj. La viro neniam montriĝis. Ĉiufoje la viro ricevis telefovokon en la ĉambro kaj malsama bela virino malfermis la pordon por ricevi la manĝaĵojn. Ĉi-foje, li denove tujportis manĝaĵojn al la viro en hotelo.
Per telefono konstatinte la ĉambron, li frapis je la pordo kaj ĝi tuj malfermiĝis. Aperis bela virino en piĵamo el gazo. Apenaŭ la virino vidis lin, ŝi paliĝis de timego kaj tuj genuiĝis kapaltere, plorkriante: “Kara, pardonu min!”


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum
[x]
[*]