头像

Lingvo kiel ponto 语言似桥(故事)

作者 aŭtoro: 殷嘉新 Yin Jiaxin, 来自 el: 湖北 Provinco Hubei, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Tuesday, July 01, 2025, 08:06 (44天前)
编辑: Solis, 时间: Tuesday, July 01, 2025, 08:11

Lingvo kiel ponto

Yin Jiaxin(殷嘉新)

Iun printempon, dum mi ĉeestis la ĉinan eksportan foiron en Guangzhou, maljuna komercisto, akompanata de junulino, venis al mia eksponbudo. La junulino en neflua angla lingvo demandis al mi: “Ĉu vi povas paroli la italan lingvon?”
“Ne.” mi respondis en la angla lingvo.
“Ĉu la francan?” ŝi demandis denove.
“Ne.” mi respondis kun bedaŭro.
Hazarde mi ekmemoris, ke fraŭlino Liu de la najbara budo povas paroli la francan lingvon. Mi tuj petis helpon de fraŭlino Liu.
La maljunulo volis mendi de mi du mil kvinent T-ĉemizojn. Nia traktado iris jene: La maljunulo diris al la junulino en la itala, la junulino interpretis al fraŭlino Liu en la franca, kaj fraŭlino Liu interpretis al mi en la ĉina. Poste, en la franca fraŭlino Liu al la junulino interpretis kion mi diris, la junulino al la maljunulo interpretis en la itala. Tiele, ni elspezis tutan matenon pro simpla negoco.
Antaŭ ol mi estis faronta la kontrakton, la maljunulo postulis, ke mi presu desegnon sur la T-ĉemizon. Li montris al mi desegnon de verda stelo.
“Ĝi estas Esperanta stelo, ĉu ne?” mi scivole demandis.
“Jes.” ekbrilis la okuloj de la maljunulo, li en Esperanto demandis al mi: “Ĉu vi scias pri Esperanto?”
“Jes.” mirigite mi Esperante diris: “mi mem estas esperantisto.”
“Ankaŭ mi estas esperantisto.” Li tre ĝojis premante mian manon.
“Kaj ankaŭ mi!” la junulino vortumis ekscitite.
Ni triope ekridis laŭte, dum apude fraŭlino Liu tute konfuziĝis.
Lingvo funkcias kiel ponto. Esperanto povas la ponton tuj mallongigi.

主题RSS Feed

powered by my little forum
[x]
[*]