Esperanto kaj Ateismo
Esperanto kaj Ateismo
Antaŭrimarko
La sekva teksto baziĝas je germanlingva
originalo kun la titolo „Esperanto und
Atheismus“, kiun ĉe mi mendis la ĉefredaktoro de
la germana revuo „humanismus aktuell“
(humanismo aktuale), organo de „Humanistische
Akademie Berlin-Brandenburg“ (Humanisma
Akademio de [la germanaj federaciaj landoj]
Berlino / Brandenburgio)1.
Sekvante la peton de la redaktoro mi uzis la
eblecon informi la legantaron per specifa teksto
1 Vd. http://www.schattenblick.de/infopool/weltan/human-
vd/whber175.html (ĉiujn retligojn mi laste kontrolis 10.7.2015)
pri la vivanteco kaj idea multkoloreco de la
esperanta lingvo-komunumo.
Dominique Simeone, vicprezidanto de ATEO,
min petis esperantigi la germanan tekston. Al li
mi dankas kelkajn sugestojn, korektojn kaj
informojn, same al Ralph Dumain (Waŝingtono),
kiu estis prezidanto de ATEO de 1987 ĝis 2002.
Ĉar la originalo estis dediĉita al germanaj
legantoj, ne multon sciantaj pri Esperanto, mi iom
prilaboris la tekston por la esperantlingvaj
legantoj. Mi krome iom aktualigis kaj kompletigis
ĝin. Tamen la sekva teksto kompreneble ne povos
elĉerpi la temon. Mi ĝojus, se aliaj eble pli bone
informitaj homoj povus pliprofundigi la temon.
1 Religioj en la esperanta lingvo-
komunumo
1.1 La hilelismo / homaranismo de
Zamenhof
Kiel konate la iniciatinto de Esperanto, L.L.
Zamenhof (1859-1917), sekvis du idealojn, kiuj
por li formis certan unuecon. Per politike neŭtrala
lingvo kaj kvazaŭ kosmopolita religio li esperis
fari kontribuon al la unuiĝo kaj interpaciĝo de la
homaro, disigita per malamo kaj interetnaj
konfliktoj.
Lian kosmopolitan religion li nomis
„hilelismo“ laŭ la juda saĝulo Hillel, kiu vivis de
proksimume 60 a.n.e.2 ĝis proksimume 10 p.n.e.
La tekston pri hilelismo Zamenhof publikigis
unuan fojon en 1906. Prilaboritan formon de
hilelismo li poste nomis „homaranismo“, kiun li
publikigis en 1913 (Zamenhof 1929 : 312-343)3.
Sian mirinde aktualan interpreton pri tio, kio
povus esti „Dio“, Zamenhof formulis jene :
„La plej altan por mi ne kompreneblan Forton,
kiu estas la kaŭzo de la kaŭzoj en la mondo
materia kaj morala, mi povas nomi per la nomo
„Dio“ aŭ per alia nomo, sed mi konscias, ke la
esencon de tiu „Forto“ ĉiu havas la rajton prezenti
2 a.n.e. = antaŭ nia erao, p.n.e. = post nia erao.
3 Ankaŭ vd. la analizon de Kiselman 2010.
al si tiel, kiel diktas al li lia prudento kaj koro aŭ
la instruoj de lia eklezio. Neniam mi devas
malami aŭ persekuti iun pro tio, ke lia kredo pri
Dio estas alia ol mia“ (Zamenhof 1929:342).
Ankaŭ en sia poemo ”Preĝo sub verda
standardo” Zamenhof aludis al sia tolerema
koncepto pri Dio. Dum la inaŭguro de la unua
Universala Kongreso de Esperanto (1905 en
Boulogne-sur-Mer) li volis prezenti la kompletan
“preĝon”, sed pro insisto de la malpli religiemaj
kaj pli racionalisme orientitaj francaj organizantoj
li ne prezentis la lastan strofon. Jen ĝi :
“Kuniĝu la fratoj, plektiĝu la manoj,
Antaŭen kun pacaj armiloj !
Kristanoj, hebreoj aŭ mahomedanoj
Ni ĉiuj de Di’ estas filoj.
Ni ĉiam memoru pri bon’ de l’ homaro,
Kaj malgraŭ malhelpoj, sen halto kaj staro
Al frata la celo ni iru obstine
Antaŭen senfine !
Ignorante, ke Zamenhof menciis nur ‘fratojn’
kaj ne ‘fratinojn’ kaj nur ‘filojn’ kaj ne ‘filinojn’,
oni povas vidi en tiu strofo ekumenan bazon, tute
aktualan kaj dezirindan en la nuna tempo, kie t.n.
interreligiaj konfliktoj multas, kvankam en vero
ili ĉefe kaŝas la pli profundajn kialojn, kiuj esence
havas potencpolitikajn kaj ekonomiajn bazojn.
1.2 Aktualaj religiaj grupiĝoj4
La pacifisma-kosmopolita religia filozofio de
Zamenhof havis konsiderindan influon en la
lingvo-komunumo de Esperanto, kiu efikas ĝis la
nuntempo. Eble ĝi kunefikis, ke apud la du
grandaj kristanaj religioj aparte du aliaj religioj
havas adeptojn inter esperantistoj : La religioj de
Bahaí-i (Bahao) kaj Omotokyo (Oomoto).
La iranano Bahá’u’lláh (1817-1892) en 1863
fondis kosmopolitisme orientitan religion, la
bahaismon, kiu nuntempe estas persekutata en
Irano (kp. Halve 1999). La bahaismo havas
adeptojn tutmonde. Ĝi i.a. pledas por la enkonduko
de internacia lingvo kaj vidas en la homaro kaj ties
4 La informoj baziĝas je la eldono de la Jarlibro de UEA por
2014.
religioj unuecon.
Bahá’u’lláh interesiĝis pri Esperanto kaj pledis
por ĝi. Ekde 1973 ekzistas “Bahaa Esperanto-Ligo”
(BEL) kun la organo “La BEL-Monda Letero”.
La japana Omotokyo-religio (kp. Lins 1975 ;
Gilkey 1980), estis fondita en 1892 de Deguchi
Nao (1836-1918) kaj grave influita de Deguchi
Onisaburo (1871-1948).
La adeptoj de tiu ĉi same kosmopolite orientita
religio esperas pri monda paca regno, laŭ la
formulo „Unu mondo – Unu Dio – Unu Lingvo“.
Pri ambaŭ religioj de tempo al tempo aperas
moderne faritaj materialoj. Tio aparte validas por la
„Esperanto-Populariga Asocio“ (EPA) de Oomoto,
kiu eldonas revuon kaj ankaŭ okazigas bone
vizitatajn kultur-aranĝojn kadre de la universalaj
kongresoj.
En Koreio estiĝis alia religio, la Ŭonbulismo,
kies esperantlingvaj adeptoj kolektiĝis en la
„Esperantista Asocio de Ŭonbulismo“ (EAŬ).
Multe pli grandan influon en la Esperanto-
movado havas la kristanaj Esperanto-organizaĵoj
(Matthias 2001).
Jam en 1910 estis fondita la „Internacia Katolika
Unuiĝo Esperantista“ (IKU), kiu ekde tiam
eldonadas la revuon „Espero Katolika“. Ekde 1977
Radio Vatikano periode disaŭdigas programojn en
Esperanto. La esperantistoj evangeliaj (aŭ
protestantaj) en 1911 fondis la „Kristanan
Esperantistan Ligon Internacian“ (KELI), kies
organo estas „Dia Regno“.
Al la variantoj de kristanaj religioj, kiuj
aktivadas en la esperanta lingvo-komunumo, ankaŭ
apartenas la fondita en 1921 „Kvakera Esperanto-
Societo“ (KES) kaj la meze de la 1990aj jaroj en
Bulgario fondita „Tutmonda Ortodoksa Ligo
Esperantista“ (TOLE). Krome menciindas la „Por-
Esperanta mormornano“ (PEM).
Ankaŭ alia granda religio finfine estas
reprezentita inter esperantistoj, la islamo pere de
„Islama Esperanto-Asocio“ (fondita proksimume
fine de la 1990aj jaroj).
Pluaj religiaj resp. religi-filozofie orientitaj
organizaĵoj estas la „Budhana Ligo Esperantista“,
kaj la „Hilelisma Esperanto-Komunumo“ (HEK,
fond. 2001).
Al esoteraj sektoj kalkuleblas la aparte en
Brazilo aktiva „Spiritisma Eldona Asocio F.V.
Lorenz“ (fond. 1975, organoj‚ Komunikoj’ kaj
‚Almanako Lorenz’). Same la „Martinus-Instituto“,
kiu disvastigas la Martinus-kosmologion (fonditan
de la dano Martinus [1890-1981] kun revuo
„Kosmos“). La „Amikaro Bruno Gröning“ estis
fondita de Grete Häusler en 1979 por disvastigi la
instruon de Bruno Grönkowski (1906-1959),
homo kiu sub la nomo Bruno Gröning sin
prezentis kaj agis kiel (mirakla) sanigisto.
Preskaŭ ĉiuj el la menciitaj religioj disponas
ankaŭ en Esperanto pri siaj ĉefaj verkoj. Tio
validas por la Biblio (pluraj tradukoj, vd. Blanke
2014) same kiel por la Korano (du tradukoj).
Kiel Frank Stocker montris en sia sociologia
analizo pri Germana Esperanto-Asocio ĉ. unu
triono (32%) de la enketitoj ne sentas sin ligita al iu
religia komunumo (Stocker 1996:23). Nikola Rašić
(1994:145) enketis en internacia kadro kaj mencias
39% da senreligiuloj.
Oni do povas konkludi, ke en la esperantlingva
komunumo la influo de la religioj estas
konsiderinda. Ne eblas al mi karakterizi la fortecon
de la unuopaj grupiĝoj. Sed verŝajne la kristanaj
IKUE kaj KELI havas la plej multajn membrojn.
2 Ateistoj kaj liberpensuloj en la
esperanta lingvo-komunumo
2.1 Antaŭ la Unua Mondmilito –
impulsoj el Francio
Pro la relative frua influo de religioj en la
esperanta lingvo-komunumo kaj la publikigado de
rilataj materialoj, ne mirigas, ke jam du jardekojn
post la apero de la Unua Libro estiĝis klopodoj
publikigi ankaŭ ateismajn materialojn en
Esperanto. Aparte socialdemokrate orientitaj
laboristaj esperantistoj en 1906 fondis la
internacian organizaĵon „Paco.Libereco“, kiu post
la unuiĝo kun la franca laborista Esperanto-
organizaĵo en 1910, sin nomis „Liberiga Stelo“. Tiu
ĉi organizaĵo publikigis la unikan periodaĵon
„Internacia Socia Revuo“ (1907-1913)5, en kiu
aperis multaj socikritikaj kaj religikritikaj
materialoj. Ekz. en 1911 la redaktoroj de la revuo
aperigis la broŝuron „Krimoj de Dio“ de Sebástian
Faure (1858-1942), konata franca anarkiisto, kiu
ludis gravan rolon en la Dreyfus-afero. Post la
Unua Mondmilito la „Internacia Socia Revuo“
klopodis reaperi, sed en 1920 aperis nur ses
numeroj.
Dum la 3-a Universala Kongreso 1907 en
Cambridge la aktivulo de „Liberiga Stelo“
Ferdinand Blanagarian kaj la pacifisto Gaston
Moch (1859-1935) iniciatis la fondon de la
„Internacia Societo Esperantista de Liberpensuloj“.
Tiu organizaĵo de 1907-1914 publikigis la revuon
„Libera Penso“, kiun redaktis René Deshays (1870-
1940). Inter la honoraj membroj de la Societo i.a.
estis la verkisto Lev Tolstoj (1828-1910) kaj la
hispana reformpedagogo Francisco Ferrer
Guardia (1859-1909)6
5 Informojn pri diversaj revuoj mi i.a. ĉerpis el la „Bibliografio
de Periodaĵoj en aŭ pri Esperanto“ (Hernández
Yzal/Máthé/Molera 2010).
6 https://de.wikipedia.org/wiki/Francesc_Ferrer_i_Gu%C3%A0
rdia.
2.2 Post la Unua Mondmilito
2.2.1 Impulsoj el Germanio
Post la Unua Mondmilito ekzistis esperoj pri
paca estonteco de la homaro. Sociaj utopioj trovis
fekundan grundon. La Ligo de Nacioj akceptis
raporton pri Esperanto7. Ĝi ne havis la esperitan
rezulton, sed tamen pozitive en la socio influis
sintenojn pri Esperanto. La lingvo disvastiĝis
aparte inter la politike ĉiam pli vigla laboristaro, ne
nur en Eŭropo, sed i.a. ankaŭ en Azio (aparte en
Ĉinio kaj Japanio). Jam la komencoj de la laborista
Esperanto-movado antaŭ la milito estis
konsiderindaj. Tamen post la milito tia movado tre
fortiĝis8. En ĝi ekzistis relative multaj
liberpensuloj.
En 1923 fondiĝis „Internacia Ligo de
Liberpensuloj“ (ILL), kies antaŭulo (la
„Internacia Societo Esperantista de
Liberpensuloj“) ĉesis ekzisti en 1914. Pri la celoj
de ILL flugfolio9 informas jene :
„La Internacia Ligo de Liberpensuloj celas :
kunigi ĉiujn izolitulojn kaj societojn, kiuj
forlasis la religiajn dogmojn kaj alprenis
liberpensan pensmanieron.
La oficiala lingvo estas la neŭtrala
7 League of Nations: Esperanto as an International Aŭiliary
Language. Report of the General Secretariat of the League of
Nations adopted by the third Assembly, 1922 Paris : Impr. des
Presses universitaires de France, 57 p.
Esperanto als internationale Hilfssprache. Bericht des
Generalsekretariats des Völkerbundes, angenommen von der
3. Vollversammlung des Völkerbundes. Deusche Übersetzung.
Leipzig : Ferdinand Hirt & Sohn, 1923, 48 p.
8 Pri la historio de la laborista Esperanto-movado vd. Kolbe
(1996), Noltenius (1993) kaj Groschopp (1985:75-78).
Multaj pritemaj dokumentoj kaj arkivaĵoj troviĝas en Fritz-
Hüser-Institut Dortmund :
http://www.dortmund.de/de/leben_in_dortmund/bildungwissensc
haft/fritz_hueser_institut/start_fhi
Krome vidu la materialojn en la Federacia Arkivo de Germanio
(Kolekto Blanke) :
http://blanke-interlinguistik.de/eo/sapmo-kolekto-blanke.html
Ankaŭ vidu la studojn M1, M17, S9, S60, S74, S84, S85, R56,
R78 ĉe http://blanke-interlinguistik.de/eo/publikajoj.html .
9 Nedatita flugfolio de „Internacia Ligo de Liberpensuloj“ (eble
aperis en 1928, Leipzig), en la arkivo de la aŭtoro.
mondhelplingvo Esperanto. Uzante tion, ĝi volas
per eldono de internacia liberpensa esperanta
gazeto informi kaj raporti pri la tutmonda
liberpensa movado. Plue ĝi volas disvastigi
Esperanton inter liberpensaj rondoj kaj aranĝi
fakkunvenojn dum la diversaj naciaj kaj
internaciaj liberpensulaj kaj esperantaj kongresoj
[…] Per nia Internacio ni kunligos nin pli firme.
Esperanto estas ankaŭ por ni liberpensuloj la
spirita rubando de ĉiuj nacioj.“
De 1923 ĝis 1925 aperis la bulteno „Novaj
Tempoj“, redaktita de la germana laborista
esperantisto Kurt Hubricht (1890 - ?) el Leipzig.
De 1925-1927 aperis la revuo „Liberpensulo“,
organo de ILL, ankaŭ redaktita de Hubricht. Laŭ
informoj, troveblaj en ĉi-tiu revuo, ILL havis
membrojn almenaŭ en jenaj landoj :
Aŭstralio, Aŭstrio, Belgio, Britio, Bulgario,
Ĉeĥoslovakio, Ĉinio, Francio, Germanio,
Hispanio, Hungario, Japanio, Jugoslavio, Litovio,
Nederlando, Pollando, Sovetunio, Svedio, Turkio
kaj Usono.
Hubricht havis bonajn rilatojn al la Germana
Komunista Partio (KPD) kaj atingis, ke la presejo
„UNS-Produktionsgenossenschaft“, proksima al
KPD, presis la revuon. „Liberpensulo“ enhavis
multajn religikritikajn kontribuojn, originalajn kaj
tradukitajn, krome informojn pri la internacia
movado de liberpensuloj, bibliografiajn indikojn
pri diverslingvaj liberpensulaj revuoj,
konferencraportojn kaj recenzojn pri ateisma
beletro. Jen kelkaj ekzemploj :
1/1925 : Kion vualas la Biblio ?
2/1925 : La bavara konkordato
3/1925 : Pioniroj de libera penso
4/1925 : XIX-a kongreso de Internacia
Federacio de Liberpensaj Societoj
5/1925 : La pola konkordato
1/1927 : Virgulina nasko
2/1927 : Religio kaj Ekonomio
La malaktiviĝo de ILL post 1927 kaj la
malapero de „Liberpensulo“ verŝajne okazis pro
tio, ke bone evoluis la gazetaro de la laborista
Esperanto-movado, kie aperis multaj enhave
Novembron 2015
paĝo 10 ATEO 21 ª
similaj artikoloj kiel en la menciita revuo. Krom
tio fondiĝis proletaraj liberpensulaj organizaĵoj
kun socialdemokrataj respektive komunistaj
tendencoj.
2.2.2 Liberpensula Sekcio en SAT
La plej gravaj aktivaĵoj liberpensulaj en
Esperanto verŝajne realiĝis kadre de „Sennacieca
Asocio Tutmonda“ (SAT), kiu ĝis la komenco de
la 1930aj jaroj estis la plej grava internacia
organizaĵo de la laborista Esperanto-movado.
Inter la diverstendencaj grupiĝoj ene de SAT
ankaŭ ekzistis Liberpensula Sekcio, kies strukturo
kaj internacia disvastiteco tre memorigis pri ILL.
Pri la celoj de la Sekcio oni legas :
Celo :
1. Helpi per Esperanto al proleta liberpensa
movado.
2. Propagandi Esperanton en liberpensaj
organizoj.
3. Batali kontraŭ religio per Esperanto,
kontraŭstarante peresperantan propagandon de
religioj. 10
La ĉefaj aktivuloj de la Sekcio estis denove
Kurt Hubricht (redaktoro) el Leipzig, krome Kurt
Klaps (sekretario) el Danzig (nuntempe Gdansk).
Hubricht kaj aliaj liberpensuloj aktivis ankaŭ
kiel kursgvidantoj. Ekz. en 1930 la distrikta
organizaĵo de la Proleta Liberpensula Asocio de
Leipzig postulis liston de prelegantoj por proponi
al 50 liberpensulaj grupoj prelegojn pri Esperanto
(Kolbe 1996, II, p. 22).
Dum la SAT-kongresoj kunvenis ankaŭ
liberpensuloj. Kadre de la raporto pri la 9-a SAT-
kongreso (aŭgusto 1929 en Leipzig), oni legas en
la maldekstre orientita „Leipziger Volkszeitung“ :
“En la faka kunveno de la liberpensaj
esperantistoj ĉeestis 25 kamaradoj el diversaj
landoj. La „Internacio de Liberpensuloj“ estis
reprezentata de sia prezidanto k-do prof.
10 Vd. Jarlibro de SAT 1929 / 1930, Paris-Leipzig-Moskvo :
Sennacieca Asocio Tutmonda p. 32
Hartwig11. De la „Ligo de Socialistaj
Liberpensuloj“ ĉeestis k-do Wiesner kaj aliaj
estraranoj. K-do Burger12, Essen, reprezentis la
Proletan Ligon de Liberpensuloj Rheinland-
Westfalen. K-do Rode, Leipzig, reprezentis la
Ligon por Liberpensado kaj Perfajra Sepulto, kaj
la k-doj Desmet kaj Destide la „Ligua materialiste
de Belgique“. La traktadojn gvidis k-do Klaps el
Danzig. K-do Hubricht, Leipzig, raportis pri la
laboroj kaj sukcesoj de la liberpensula sekcio de
SAT. La kunvenantoj atente sekvis la referaĵon de
prof. Hartwig pri „Esperanto kaj liberpensula
movado“ (Laŭ Kolbe 1996,II, p. 48-49).
1929-1932 en „Sennaciulo“ regule aperis
rubriko de la liberpensula sekcio, redaktita de Kurt
Hubricht, tiel por 1930 ekz. en la numeroj 265,
271, 276, 282, 286, 297, 303, 309.
En 1932 SAT skismiĝis pro la fondo de
„Internacio de Proletaj Esperantistoj“ (IPE)13. Tio
ankaŭ malfortigis la liberpensulan sekcion, pri kiu
oni trovas nur mallongan mencion en la Jarlibro de
SAT 1932 (p. 32). Sekretario de la rubriko en
„Sennaciulo“ estis Adolf Waldmann el la
nordgermana Bremen. Kurt Hubricht kaj Kurt
Klaps ne plu estis menciitaj.
Ankaŭ kadre de kelkaj Universalaj Kongresoj
renkontiĝis liberpensuloj, ekz. dum la 17a UK 1925
en Ĝenevo.14
Kunlabore kun SAT, kaj ankaŭ sendepende de
ĝi, dum la 1920aj jaroj aperis tuta vico da ateismaj
publikaĵoj. En 1925 SAT ekzemple eldonis la
ateisman krestomation „Kontraŭ Dio“ (Leipzig :
SAT-Eldona Fako Kooperativa).15
11 Theodor Hartwig (1872-1954), profesoro, estis grava
marksisme orientita filozofo kaj aktivulo en la liberpensula
movado
(https://de.wikipedia.org/wiki/Theodor_Hartwig_%28Philosop
h%29).
12 http://eo.wikipedia.org/wiki/Josef_Burger.
13 Pri IPE vd. Blanke1986, Lins 1987.
14 Kp. „Liberpensulo“ 6/1925, p. 29.
15 Vidu la tekstojn ĉe :
http://www.autodidactproject.org/other/kontraudio/enhavo.htm
l.
2.2.3 Kontribuoj en Sovetunio
En 1930 komuniste orientitaj laboristaj
esperantistoj, aparte germanaj kaj sovetuniaj, kiuj
antaŭe formis opozicion en SAT, fondis la
Eldonkooperativon por Revolucia Esperanto-
Literaturo“, EKRELO (vd. Blanke 1996,
Haupenthal 2010). La titolojn de EKRELO presis
„Sovetrespublikara Esperantista Unio“, (SEU) en
Moskvo. Pro kialoj de pli facilaj distribu-ebloj la
oficiala sidejo de EKRELO estis Leipzig. La
librojn disvastigis libroservo de Germana
Laborista Esperanto-Asocio sub gvido de Walter
Kampfrad (1901-1980). La eldonejo publikigis
titolojn pri sovetuniaj temoj, sed ankaŭ pri
interlingvistiko (ekz. de E.K. Drezen) kaj aliaj
temoj. Pri ateismo aperis jenaj titoloj :
B. Kandidov : Eklezio kaj Oktobra Revolucio
(Leipzig 1931)
O. Levada : Sendiuloj ŝtormas Dnepron. Skizoj
pri ateismaj ŝtormbrigadoj (Leipzig 1932)
M. Ŝejnman : Moralo religia kaj moralo proleta
(Leipzig 1931)
M. Ŝejnman : Nuntempa socialdemokratio,
religio kaj ateismo (Leipzig 1932).
SEU, kiu estis tre aktiva dum la 1920aj jaroj ĝis
la periodo de la stalinismaj persekutoj meze de la
1930aj jaroj16 aldone al EKRELO publikigis serion
da broŝuroj sub la titolo „Komunista Biblioteko“,
kie i.a. aperis jenaj titoloj :
Ŝejnman : Milito kaj Religio (Moskvo 1929)
V.I. Lenin : Pri Religio (Moskvo 1929)
M. Ŝervud : La vero pri persekutoj kontraŭ
religio en USSR (Moskvo 1930)
Tiuj titoloj aperis kunlabore kun Unio de
[Sovetuniaj] Militantaj Ateistoj, kiu ankaŭ eldonis
aliajn titolojn en Esperanto, inter ili :
L. Lukaĉevski kaj aliaj aŭtoroj : Unio de
Militantaj Ateistoj en USSR kaj ĝia laboro
(Moskvo-Leningrad 1931)
A.T. Lukaĉevski : Marks kaj Engels pri religio
(Moskvo 1933)
Em. Jaroslavskij : Respondoj al ekstersovetiaj
16 Pri la historio de SEU vidu Blanke/Krasnikov 2008, Vlasov
2011 kaj 2014; pri la persekutoj aparte Lins 1988.
ateistoj (Moskvo 1932).
Ankaŭ eklezi-kritika titolo de Nikolaj Buĥarin
aperis en Esperanto : Financa kapitalo en la Papa
mantelo : pamfleto. Moskvo : 1930, 31 p.
La menciita „Unio de Militantaj Ateistoj“
aperigis en Esperanto resumojn de la ruslingvaj
artikoloj aperintaj en la revuoj „Bezbožnik“
(Sendiulo), „Antireligioznik“ (Kontraŭreligiulo) kaj
„Vojnstvujuščij ateizm“ (Militanta ateismo). La
resumaj kajeroj (po 20-30 p.) aperis en du serioj :
La serio „Militanta Ateismo“ (sole en 1931 kune
206 p.) estis destinita por la klerigo de la laboristoj.
La serio „Antireligiulo“ celis doni materialojn por
la aktivuloj en la kontraŭreligia batalo, kiel oni
legas ĉe Dmitrij Vlasov (2014, 251-256).
2.3 Post la Dua Mondmilito : ATEO
Post la Dua Mondmilito la esperantlingva
liberpensula movado reaktiviĝis, aparte dum la
1950aj jaroj, denove en SAT. La Liberpensula
Frakcio de SAT eldonis de 1954-1957 la
broŝurserion La Liberpensulo (redaktis André Gay,
Herblay). La sekcio tamen ne estis tre aktiva. En
„Sennaciulo“ nur fojfoje aperis pritemaj rubrikoj.
Pli da aktivaĵoj videblis en la franclingva SAT-
organizaĵo „SAT-Amikaro“. Tie André Caubel
(1904-1977) estis aparte aktiva. Li i.a. agadis en la
franca liberpensula movado, kiu aperigis la
monatan gazeton „La Raison“. Tie li estis
sekretario por eksteraj rilatoj17. Liaj klopodoj aligi
la liberpensulan frakcion al la Tutmonda Unio de
Liberpensuloj ne sukcesis. Dum multaj jaroj la
liberpensula SAT-frakcio estis malaktiva. Pro tio
dum la 72-UK 1987 en Varsovio oni fondis la
„Ateistan Tutmondan Esperanto-Organizon“
(ATEO).
La fondoprezidanto Ralph Dumain (1987-
2002)18, kiu ankaŭ redaktis la revuon „Ateismo“
de 1988-1991, informis, ke la celoj de ATEO
estas19 :
17 http://www.esperanto-sat.info/article971.html.
18 Post Ralph Dumain la prezidantoj de ATEO estis Claude
Nourmont (2002-2009), Christian Rivière (2010-2013) kaj
ekde 2014 prezidas Roland Schnell.
19 http://www.autodidactproject.org/bib/ATEO1.html .
Kunligi Esperantistajn ateistojn kaj
liberpensulojn.
Disvastigi Esperanton inter ateistoj.
Defendi propran egalrajtecon kaj kontraŭi
trudadon de religio en neŭtralajn Esperanto-
grupojn.
Instigi ĉe neŭtralaj Esperanto-grupoj, ke oni
egale varbu por Esperanto ĉe nereligiaj grupoj, se
oni varbas ĉe religiaj grupoj.
Akceli racian pensmanieron en Esperantujo
kaj pri Esperanto mem kaj strebi altigi la
intelektan kaj kulturan nivelon de Esperantujo.
Libere diskuti kaj analizi ateismajn
movadojn, politikojn, kaj filozofiojn kaj ĉiajn
rilatajn sociajn problemojn.
Malkateni la mensojn !
La membro de ATEO, Roland Schnell en la
germana revuo „Diesseits“ (Schnell 1989)
raportas jene pri la bazaj ideoj de ATEO :
„En ATEO regas unueco pri tio, ke oni ne
intencas krei novan ideologion, sed alstrebas
kunlaboron kaj pensinterŝanĝon kun aliaj naciaj
kaj internaciaj organizaĵoj de liberpensuloj kaj
ateistoj. Krom tio oni donis al si la taskon,
aktivadi en la Esperanto-movado kontraŭ
malraciismo kaj la pretendo de religiaj grupoj
posedi la monopolon pri problemoj de etiko kaj
moralo“.
La eldonoj de „Ateismo“ ĝis 2012 troviĝas en
la reto20. Espereble sekvos ankaŭ la aliaj eldonoj.
La titoloj de kelkaj kontribuoj el la unuaj jaroj iom
karakterizu la enhavon de la revueto :
1 (Aŭtuno 1988) : Feliĉa sen Dio.
2 (Januaro 1989) : Dio kaj Ŝtato (Miĥail Bakunin)
3 (Majo 1989) : Nova Societo de Liberpensularo
Fondita en GDR.
4 (Januaro 1990) : Eklezia Imposto.
5 (Majo 1990) : La Papo vizitas Ĉeĥoslovakion.
6 (Septembro1990) : Polaj esperantistaj ateistoj
kunvenas.
7-9 (Januaro-Septembro 1991) : El :
„Kontraŭreligia propagando“ de Lew Trockij
20 Vd. http://www.gazetoteko.com/ateo/index.html .
En la lastaj kvin kajeroj oni i.a. trovas jenajn
kontribuojn :
16 (Majo 2013) : Ateistoj tra la mondo suferas
persekuton kaj diskriminacion.
17 (Novembro 2013) : 25 jaroj da laika
konfirmacio en Islando.
18 (Junio 2014) : La „Dek ordonoj“.
19 (Novembro 2014) : Duboj pri la porkido
(diskuto, ĉu estas rasisma la libreto „Kie ni povas
trovi Dion ? demandis eta porkido“).
20 (Majo 2015) : Ĉu religio estas ofendebla ?
3 Rilatoj de internaciaj liberpensulaj
organizaĵoj al Esperanto
Estas rimarkinde, ke neesperantistaj internaciaj
liberpensulaj movadoj kaj kongresoj prenis
starpunktojn pri Esperanto jam komence de la 20-a
jarcento. Ekzemple la kongresoj de la „Fédération
International de Libre Pensée“ 1904 (Rom)21,
1905 (Paris)22 kaj 1906 (Buenos Aires)23 sin
esprimis pozitive pri Esperanto kiel internacia
komunikilo, uzebla por la liberpensula movado.24
Inter la du mondmilitoj certa kunlaboro ekzistis
inter la esperantistaj liberpensuloj kaj la „Internacio
de Proletaj Liberpensuloj“ (IPF)25. Jam dum la
fonda kongreso de IPF en 1924 oni rezoluciis por
Esperanto (Hubricht 1929:177). Kiel supre
menciite la prezidanto de IPF prof. Theodor
Hartwig. grava sciencisto, subtenis la
(esperantistan) „Internacian Ligon de
Liberpensuloj“ (ILL) kaj i.a. partoprenis la 9-an
SAT-Kongreson en Leipzig26. Dum ĉi-tiu kongreso
Hubricht estis elektita la kunliganto inter la
21 Fédération Internationale de Libre Pensée, Congrès de
Rome, XX septembre 1904, Compte Rendu Officiel, Edition
Gand 1905.
22 Fédération Internationale de Libre Pensée, Congrès de Paris,
3 au 7 septembre au palais du Trocadéro, Compte Rendu.
Paris 1906.
23 Vd. Hubricht 1929, p. 177.
24 Laŭ retmesaĝo de Dominique Simeone (8.8.2006).
25 Germane : „Internationale Proletarischer Freidenker“ (IPF)
26 Ankaŭ vd. la artikolon de Hubricht : „Prof. Th. Hartwig –
Prezidanto de la “Internacio de Proletaj Liberpensuloj“, en :
Liberpensulo 2(1926) nro.3 : p. 15-16.
liberpensula sekcio de SAT kaj IPF. 27
Pozitive por Esperanto rezoluciis ankaŭ kelkaj
pluaj naciaj asocioj, ekz. la liberpensulaj asocioj de
Aŭstrio kaj Pollando (Hubricht 1929:178). Kelkaj
asocioj okazigis ankaŭ Esperanto-kursojn. La
atentigon „Oni korespondas esperante“ oni trovis
i.a. en la revuoj „Le Matérialiste“ (Bruselo),
„Bezbožnik“ (Moskvo), „Der proletarische
Freidenker“ (Essen), „Der Gottlose“ (Gotha), „De
Vrijdenker“ (Amsterdam), „Bezvirnik“
(Charkov), „Der Freidenker“ (Wien), „Zycie
Wolne“ (Varsovio). Fojfoje oni trovis en la
menciitaj revuoj esperantlingvajn enhavtabelojn.
Troveblas nur malmultaj informoj pri kunlaboro
inter liberpensulaj asocioj kaj esperantistoj post la
Dua Mondmilto. Certaj rilatoj ekzistis al la
okcidentgermana liberpensula asocio. En ties
organo „Der Freidenker“ (La liberpensulo) dum la
1980aj jaroj fojfoje aperis Esperanto-rubrikoj, ekz.
en n-ro 4/1982.
Dum la lastaj jaroj Esperanto trovis certan novan
intereson en la liberpensula movado de Francio. La
francaj naciaj kongresoj de „Fédération Nationale
de la Libre Pensée“ (F.N.L.P.) 2001 (Gisors) kaj
2005 (Metz) rezoluciis por Esperanto28.
La internacia kongreso de liberpensuloj dum
julio 2005 en Parizo en rezolucio alvokis konsideri
Esperanton substrekante, ke la lingvaj bariloj
„malhelpas la rektan interŝanĝon de ideoj, spertoj
kaj informoj en la kampo kontraŭ obskurantismo,
misuzo de kredo kaj superstiĉo“.29
De certa signifo ankaŭ estas la rilatoj de ATEO
al „International Humanist and Ethical Union“
(IHEU), fondita en 1952. Por IHEU Dominique
Simeone disponigis kelkajn tekstojn en Esperanto
en la retejo de la organizaĵo.30
27 Vd. „Der Gottlose“, Berlin Nr. 8-9/1929, p. 2. La monata
revuo „Der Gottlose“ (La sendiulo), estis proksima al Verband
für Freidenkertum und Feuerbestattung“ (Asocio por liberpensa
aferaro kaj fajra sepulto) kaj „Vereinigung oppositioneller
Freidenker e.V.“ (Unuiĝo de opoziciaj liberpensululoj) kun
sidejo en Gotha).
28 Vd. E-Mail von Dominique Simeone (8.8.2006).
29 Vd. Simeone, Dominique (2006a).
30 Vd. www.iheu.org/node/340 . (17.8.2006; en julio 2015 ne
En novaĵletero de IHEU ties funkciulo Babu
Gogineni i.a. skribis :
“Esperantists who have been inspired by
Zamenhof’s vision of one language which can
unite all the peoples of the world who are
working towards the establishment of peaceful
world order and universal culture. I believe that if
Humanism needs a language other than reason
and reasonableness, then it would be Esperanto ;
and that if Esperanto needed a philosophy other
than that of Dr. Zamenhof’s vision, then it would
be Humanism. May we work together to create an
equitable world order and achieve our common
goals in this fast globalising world“ (Gogineni
2006:24)31.
La (franca) Nacia Federacio de Libera Penso
aliĝis al IHEU, sed en 2005 kreis novan asocion.
Ankaŭ en la retejo de International Association
of Free Thought (IAFT) oni trovas kelkajn
informojn en kaj pri Esperanto32 :
- Tie estas ligo al kaj informoj pri la esperanta
sekcio de IAFT, la Internacia Asocio de
Liberpenso
(http://www.internationalfreethought.org/spip.php
?rubrique11), kiu fondiĝis la 27-an de novembro
201133, krome ligoj al ATEO kaj SAT.
Krome menciindas la rolo de la Esperanto-
Komisiono, gvidata de Dominique Simeone, de
„Fédération Nationale de la Libre Pensée“
(Parizo). En la koncerna retejo ankaŭ troviĝas
kelkaj artikoloj lige al Esperanto kaj ateismo.34
plu trovebla.
Tamen vidu https://eo.wikipedia.org/wiki/Liberpensuloj .
31 „Esperantistoj, kiuj estas inspiritaj de la vizio de Zamenhof
pri unu lingvo, kiu povas unuigi ĉiujn popolojn de la mondo,
laboradas por estigo de paca monda ordo kaj universala
kulturo. Mi kredas, se Humanismo bezonas lingvon alian ol
prudentecon kaj raciecon, tiam tio estus Esperanto ; kaj se
Esperanto bezonus filozofion alian ol la vizion de Dr.
Zamenhof, tiam ĝi estus Humanismo. Lasu nin kune labori por
krei justan mondan ordon kaj por atingi niajn komunajn celojn
en tiu ĉi rapide globaliĝanta mondo“.
32 http://www.internationalfreethought.org/spip.php?page=rech
erche&recherche=esperanto
33 http://www.internationalfreethought.org/spip.php?article10
34 http://www.fnlp.fr/spip.php?article85
Mr.Dominique Simeone