玉琳国师第七章世译稿 (准定稿,请多指教)
7. Ne subtaksinda monaĥo
Ekde kiam Yulin sciis, ke la instruisto konsideras lin nur kiel duonan disĉiplon, li sentis sin grave vundita en sia digno.
En lia koro naskiĝis jena penso: "Se mi havus darman fratulon pli superan ol mi en la saĝo, virto kaj kapablo, mi povus humile akcepti la juĝon de mia majstro, ke mi estas la duona disĉiplo. Sed kiam Yulan tute senklera, senvirta kaj senkapabla estas rigardata kiel la plena disĉiplo, dum mi nur la duona, kie do estas la justeco en ĉi tiu mondo?"
Yulin opiniis, ke la diro de la majstro estas maljusta, kaj tio tute detruis lian antaŭan mensan trankvilecon.
Li ege deprimiĝis pensante, ke li kutime laboris tiel diligente, kaj neniam revis pri meritoj kaj la admiroj de la aliaj, tamen, laŭ sia majstro li estas eĉ malpli supera ol lia mallaborema darma fratulo. Ŝajne neniu komprenis lian laboremon. Ho, kiel maljustaj estis la aferoj en la mondo!
Ekde kiam li havis tian penson, li faris ĉion alian malfervore krom reciti sutrojn kaj adorkliniĝi al la budhoj. Sur lia vizaĝo ankaŭ ne plu vidiĝis esprimo de plezuro. La monaĥoj supozis, ke li tristiĝas pro sopiro al Fraŭlino Wang aŭ bedaŭro pri sia foriro el la ĉefministra rezidejo. Sed nur liaj instruisto kaj darma fratulo konis la veran kaŭzon. La aliuloj supozis nur per sia monda antaŭjuĝo.
La instruisto kaj darma frato de Yulin bone sciis, ke Yulin ne estis tute riproĉinda pri sia nesufiĉa kultiviteco. Forte superema karaktero estis komuna al ĉiuj junuloj. Ĝuste pro tiu nesubiĝemo Yulin amis sin mem kaj gardis sian personan dignon. Li neniam disputis kun la aliaj, tamen li ankaŭ ne volis esti subtaksita kaj malestimita.
Ĝuste pro sia nesubigebla venkemo, li venkis sian pasion per la racio kiam li estis en la ĉefministra rezidejo por la nupto kun la fraŭlino. Tiam li sukcese admonis ŝin, frue revenis al la monaĥejo kaj remetis sur sin la monaĥan robon. Li ja similis al la pura lotusfloro kreskanta el la malpura lageto.
Tiel li trapasis kelkajn malagrablajn tagojn ĝis iutage, la instruisto vokis lin kaj lian darman fratulon al sia ĉambro post la matenmanĝo.
"Lastatempe vi ambaŭ praktikas tre diligente." diris la instruisto, gestante al ili sidiĝi.
"Mi konstante praktikas nek dorme nek ripoze ĉiutage, bedaŭrinde, tamen mi ankoraŭ ne konas mian veran naturon." Yulan raportis al la instruisto pri sia praktikado kaj ŝajne intence aŭdigante al Yulin la vortojn "nek dorme nek ripoze".
"Mi ne kuraĝas trompi vin per mensogo, Majstro. Mi ne kapablas teni min nek dorma nek ripoza." Aŭdinte la vortojn de Yulan, Yulin ege malkontentiĝis. Li opiniis, ke la majstro rigardis lin kiel duonan disĉiplon ĝuste pro la mensogo de Yulan. Do en la vortoj de Yulin neeviteble troviĝis moko al Yulan, tamen Yulan ridaĉis stulte kvazaŭ li aŭdus nenion pri tio.
"Vi ambaŭ ne estu tro modestaj, precipe Yulan." La instruisto diris, "Mi ĉiam scias, ke Yulan tre penas en la praktikado."
Dirante, Majstro Tianyin ekserĉis ion en la flanka libroŝranko. Aŭdinte la laŭdon, Yulan ne detenis sian senĝenan ridaĉon kvankam li ne kuraĝis konduti tro senbride.
Yulin jam eksentis iom da malpacienco. Li sendis al la instruisto esprimoplenan rigardon. Li ne komprenis, kiel la tiel saĝa kaj prudenta majstro scias nenion pri Yulan. Ĉu li neniam aŭdis la monaĥajn kritikojn kontraŭ Yulan? Yulin turnis la kapon kaj ekrigardis la ridetantan Yulan, kaj pretervole eksentis abomenon al li. Li opiniis, ke Yulan ne nur estas glutema kaj maldiligenta, sed ankaŭ aŭdacas trompi la majstron per mensogo pri "senĉesa praktikado". La konduto de Yulan neniel meritis kompaton! Tamen, li tute ne intencis malkaŝi la mensogon de Yulan. Li nur opiniis, ke Yulan iam ricevos lecionon pro sia malhonesteco.
Yulan daŭre mallaŭte ridetis rigardante Yulin, kvazaŭ li jam elvidis lian penson.
Tiam Majstro Tianyin elprenis du manuskriptojn de sutro kaj diris: "La disvastiĝo de antikvaj sutroj dependis de la homa kopiado. Jen du kompletoj de la mane kopiita 'Lotusa Sutro3'. Ĉiu el vi kopiu unu kompleton por mi. La skribo devas esti bela kaj orda. Ju pli frue vi tion plenumos, des pli bone. La limdato estu duonmonato. Ni vidos, kiu el vi faros la kopiadon pli lerte."
"Ni faros laŭ via ordono, Instruisto. Du semajnoj sufiĉas por tio laŭ mia supozo." Yulin diris, rigardante al Yulan kun miksiĝo de fiereco kaj kompatemo.
Nenion dirinte, Yulan nur stulte ridetis, alprenis la sutron kaj adiaŭis la instruiston kun la manoj kunpremitaj ĉe la brusto. Antaŭ la foriro, li venigis Yulin ekster la abatejo kaj diris al li, "Bone zorgu vin mem, Fratulo, kaj ne tro lacigu vin!"
"Ĉu vi deziras mian dankon pro via superflua zorgemo?"
"Mi sincere diras la veron."
"Dankon pro via sincereco."
"La 'Lotusa Sutro' konsistas el sep volumoj kaj proksimume okdek mil ideografiaĵoj!" Yulan diris montrante la dikan "Lotusan Sutron" sur sia mano kun embarasita mieno.
Yulin diris: "Kial vi estas tiel maldiligenta, kaj nenion faras krom manĝi kaj dormi? Tio ja estas la tasko aranĝita de la majstro, kaj mi ne rajtas vin helpi."
"Mi ne intencas peti vian helpon en la kopiado de la sutro. Vi devas fari vian propran kopion en duonmonato, kaj tio estas peza laboro." Yulan diris, "sed mi nur petas vin ne diri al la majstro, ke mi nur manĝas kaj dormas ĉiutage. Se la majstro koleriĝos pro tio kaj forpelos min el la monaĥejo, mi havos neniun lokon por iri."
"Ĉu ankaŭ vi timas, ke oni malkaŝos vian konduton al la majstro? Pensu, ĉu vi kutime vivas kiel vera monaĥo! Ĉiutage vi vagas ekster la monaĥejo post la manĝo kaj dormo vestiĝinte malbonorde, paŝante freneze, parolante senskrupule kaj kondutante maldece. Vi tute ignoras, kiel oni mokas vin. Vi devas pensi, kian damaĝon vi faris al la budhisma tradicio kaj la honoro de nia majstro. Ĉu viaj kondutoj ne estas kontraŭaj al budhismo?"
"Jen miskulpigo, ĉiele granda miskulpigo!" Yulan ekkriis.
"Ĉu mi ne diris pri la vero?" Yulin demandis lin.
"Mi ne babilos kun vi pri tio. Mi nur petas vin ne diri al la majstro, ke mi estas glutema kaj maldiligenta."
"Ni ja havas la saman majstron, do mi vin admonas pro miaj zorgoj pri budhismo kaj vi mem, sed tute dependas de vi ĉu vi aŭskultos min aŭ ne. Certe, estu trankvila, ĉar mi nenion diros al nia majstro pri tio. Mi nur devas atentigi vin, ke la vero iam malkaŝiĝos iutage per si mem."
"Amitabon4! Vi ja vere estas mia bona darma fratulo! Mi certas, ke vi ne diros pri mia malgrandeco por montri vian grandecon!" Dirinte, Yulan ŝanceliĝante foriris daŭre ridetante stulte.
Yulin revenis al sia ĉambro permesite de la instruisto. Li pensis, "Kiel Yulan sukcesos kopii la sutron en nur duonmonato? Li ja estas tiel maldiligenta, kaj kutime neniu vidis lin skribanta. Kiel li povos finkopii la 'Lotusan Sutron' en nur duonmonato! Tiam mi certe pruvos lian senutilecon al nia majstro." Sed tuj kiam aperis al li la penso pri la embarasiĝo de lia darma fratulo, li pretervole ekkompatis lin, murmurante: "Yulan, ne riproĉu min kiam vi perdos la vizaĝon antaŭ la majstro! La majstro ja juĝas min nur la duona disĉiplo, malpli kapabla ol vi."
Yulin forigis siajn ĉagrenon kaj malĝojon de kelkaj tagoj. Li pensis: "Ĉu mi ne montros mian kapablon al la majstro post duonmonato per la kopiita kompleto de 'Lotusa Sutro'?" Li tuj ekkopiis la sutron, kaj tion faris post la rutina laboro ignorante, ĉu estas matene aŭ vespere, kaj ĉu estas varme aŭ malvarme. Fojfoje kiam li iris per malpezaj paŝoj al la loĝejo de Yulan por esplori, ĉu li kopias la sutron aŭ ne, li ĉiam vidis tra la pordfendo sian fratulon dormanta ronkante. Vidinte tion, Yulin ŝtele sentis plezuron en la koro, sed ankaŭ sentis iom da bedaŭro, ke Yulan perdigis la esperon kaj laŭdon de la majstro per sia maldiligenta kutimo.
La tempo pasis rapide kiel fluanta akvo. En la nokto de la dekkvara tago ekde la kopiado, Yulin finfine finis sian kopiadon de la "Lotusa Sutro". Li ege ĝojis pro tio, kaj tuj pretis sendi ĝin al la instruisto por montri sian atentemon. Eĉ se Yulan ankaŭ finus la kopiadon kaj sendus ĝin en la sekva tago, la tempo estus malpli frua ol la lia. Kaj krome li trovis, ke li neniam vidis la darman fratulon kopianta la sutron. La fratulo ĉiutage dormis kiel kutime dum la duonmonato, kaj certe ne povis fini la taskon eĉ se li havus eksterordinaran kapablon kaj elspezus la tutan tempon destinitan por alia laboro. Pensante pri tio, Yulin ĝojplene portis la kopiitan sutron al la abatejo de la instruisto.
Veninte antaŭ la abatejon, li ordigis sian kostumon kaj malpeze frapis tri fojojn je la pordo. La instruisto respondis en la ĉambro: "Envenu!" Li do malfermis la pordon kaj iris en la ĉambron.
"Majstro, mi jam finkopiis la 'Lotusan sutron' laŭ via ordono," Yulin salutis la instruiston riverence kaj prezentis la kopiitan sutron per ambaŭ manoj.
"Vi finis la kopiadon en dek kvar tagoj," la instruisto diris fleksinte la fingrojn.
"Jes, mi portis ĝin al vi tuj post la kopiado por ne lasi vin maltrankviliĝi."
"Vi alportis ĝin hodiaŭ, kaj tio jam ne estas la pli frua."
"Mi opinias, ke mia darma fratulo tion faros certe malpli frue ol mi." Yulin parolis memfide.
"Yulan? Li sendis sian kopiitan sutron antaŭ tri tagoj!" La instruisto fingre montris la dikan kopiaĵon sur la tablo.
"Ĉu mia fratulo alsendis ĝin antaŭ tri tagoj?" Yulin demandis mirigite.
"Alprenu ĝin por rigardi per viaj propraj okuloj. Lia skribo ja estas precipe bela."
Yulin malfermis la unuan paĝon kaj legis: "Senripoza monaĥo Yulan kopiis respektoplene."
"Strange!" Yulin diris kun granda dubo.
"Mi tute ne kulpigas vin pro la malfrueco," la instruisto bone sciis la temperamenton de Yulin kaj konsolis lin: "Vi ne faris tion malfrue. Yulan monaĥiĝis jarojn pli frue ol vi, do li ja devas esti pli kapabla ol vi. Tio estas antaŭvidebla. Do ne maltrankviliĝu pri tio"
"Ne, majstro!" Yulin fermis la "Lotusan Sutron" kopiitan de Yulan. "Mi neniel envias lin pro lia supereco kompare kun mi. Male, mi ĉiam deziras, ke li superu min. Se li brilos en saĝo, virto kaj kapablo, tio donos ne nur ĝojon al vi, sed ankaŭ honoron al mi. Sed mi ne scias, kiel li sin kulturas kaj progresigas."
"Ĉu li nur manĝas kaj dormas ĉiutage laŭ via scio?"
"Mi opinias, ke Via Majstro certe scias pli bone ol mi."
"Stulta knabo! Ĉu Yulan devas konfesi al vi ĉion pri sia konduto?"
Yulin silentis kaj la instruisto daŭrigis:
"Ordinaraj homoj nur ŝatas serĉi la negativajn flankojn kaj serĉi erarojn de la aliaj, sed tute ignoras iliajn avantaĝojn. Do ili kutime malestimas la aliajn. Eĉ vi kiel saĝa junulo, ne komprenas vian darman fratulon!
"En la mondo oni kutime konfuziĝas pri la vero kaj malvero. Multaj talentuloj estas taksitaj kiel sentaŭguloj dum multaj friponoj kun falsaj ŝajnoj estas rigarditaj kiel bonkondutaj honestuloj. Kiu en la mondo vere komprenas homojn?
"Via darma fratulo aspektas kiel ordinara homo, tamen interne li praktikas la bodisatvan vojon. Vi ne povas kompreni lin per la rigardo de vulgaraj mondanoj.
"En la nuna monaĥa komunumo ekzistas monaĥoj bonaj kaj ankaŭ ne tiel bonaj. Sed multaj bodisatvoj strebantaj en la praktikado ne atentas pri la ordinaraj etiketoj kaj konvencioj, kaj ili sin tenas ekster la mondaĵo. Estas senlima kulpo erare prijuĝi ilin."
Yulin estis stuporigita de la instruista parolo. Post longa momento li diris hontoplene: "Mi same eraris kiel la mondanoj kontraŭ mia darma fratulo. Via instruo profunde hontigas min."
"Estas tre bone, ke vi ekkomprenis tion." Majstro Tianyin senĉese kapjesis. "Vi posedas eksterordinaran saĝon kaj noblan animon. Mi konas vian memestimon kaj unikan karakteron. Sed kompare kun Yulan, vi vere kalkuliĝas nur kiel mia duona disĉiplo."
Yulin mallevis la kapon honteme.
"Reiru kaj daŭrigu la praktikadon pacience. Vi havas bonan radikon kaj meritojn. Se vi daŭre persistos, viaj estontaj famo kaj honoro superos tiujn de via darma fratulo."
"Mi neniam volas kontraŭi la vivtenon kaj edukon de budhismo kaj la esperon de vi. Mi klopodos laŭ via instruo, Majstro!"
"Tre bone! Mi ne certas, ĉu mi vivos sufiĉe longe ĝis mi vidos tion. Nun reiru kaj bone ripozu."
Adiaŭinte la instruiston, Yulin foriris al la budhohalo kun pezaj paŝoj. Subite finiĝis lia duonmonata ekscitiĝo. Ju pli li pensis, des pli li hontiĝis. La honto ege maltrankviligis lin. "Kiel mi povis tiel misjuĝi mian fratulon Yulan? La nura farebla afero estas penti pri mia eraro antaŭ la Budho." Tiel pensinte, li surmetis siajn hajĉinon1 kaj kasajon2, senĉese adorkliniĝis al la statuo de Ŝakjamunio sidanta kun tridek du eksterordinaraj markoj kaj okdek majestecoj, kaj pentis pri sia kulpo. Li kvazaŭ baniĝis en la kompatema lumo5, kaj havis solenan senton en la koro, tamen li trovis, ke la ĉagreno kaj deprimiteco pro sia menkulpigo ne estas facile forigeblaj.
"Mi ne devus malestimi mian fratulon Yulan. Kiel mi povos peti pardonon de li?" li murmuris al la plene kompatema Budho.
* * *
1. hajĉino (ĉine: 海青): budhana ceremonia robo kun larĝaj manikoj.
2. kasajo (sanskrite: kāṣāya; ĉine: 袈裟): monaĥa vesto farita el kunkudritaj tukpecoj, simbolante fekundan kampon de merito; portata de han-budhismaj monaĥoj precipe ĉe budhismaj okazoj, kaj portata de la aliaj monaĥoj ankaŭ en la ĉiutaga vivo.
3. Lotusa Sutro (sanskrite: Saddharmapuṇḍarīka-sūtra; ĉine: 妙法莲华经): Unu el la plej gravaj sutroj de mahajana budhismo. La sutro ĉefe instruantas, ke ĉiuj estaĵoj povas atingi la budhanecon.
4. Amitabo (sanskrite: Amitābha; ĉine: 阿弥陀佛): Nomo de budho de la okcidenta purlando. La nomo signifas mielroson, senliman vivon kaj senliman lumon. La budhanoj de han-budhismo kutime praktikas per recito de tiu ĉi nomo kaj salutas unu la alian per ĝi.
5. tridek du markoj kaj okdek majestecoj (ĉine: 三十二相八十种好): La tridek du fizikaj signoj kaj okdek belaj trajtoj de la Budho, kiuj distingas lin de ordinaraj homoj kaj simbolas lian perfektan iluminiĝon.
=======================
(七)不可小看了他
玉琳自从知道师父把自己当作半个徒弟看待,他的自尊心确实是受了不小的打击。
在他的心中有这样的想法:自己假若有一个无论是智慧、道德、能力都比我强的师兄,那时师父再说我是半个徒弟,我也可以心悦诚服,无如现在的这位师兄,既无德学,又不会做事,反而说他是一个徒弟,自己只能算是半个,这样看来,世间上的公理又在哪儿呢?
照玉琳的私见看来,以为师父的话不公平,因此,他本可安宁的生活和他本可平静的心怀,又给弄得不安起来了。
他非常地灰心,细想自己如此精进勤劳,从不希望去对什么人求功望赏,但现在都不如一个好吃懒做的师兄,可见自己的一番苦心,并无人了解,这个世间上的事理,就是如此的不明!
玉琳有了这样想法,所以每天除了看经拜佛以外,凡事都不像以前那么起劲的去做,脸上也不常露出愉快的笑容,寺中的大众师都以为他思念王小姐,或者怀疑他离了王相府后又懊悔起来,因此他才终日郁郁不乐。其实,玉琳的内心,唯有他的师父和他的师兄才能真正的知道,大众师的猜测只是世俗的一般浅知浅见。
玉琳的师父和师兄,也知道这并不能完全怪玉琳没有修养,好胜的性情是每个青年都有的,正因为青年人有这一点不肯输给别人的心,所以才懂得自重自爱。玉琳过去是从不肯和人去论长较短的,但他又从不肯小看了自己,从不肯有一颗自卑的心。
他到王宰相府中和王小姐成亲,所以能很快地把王小姐感化,能很快地回来又重新穿上僧装,完全就是这点理智胜过感情而不甘堕落的好胜心,才能表现出好像在污水池塘里,长出他这么一朵清净的莲花来!
玉琳就这样不快活的过了几天,一日,寺中的大众师都吃过了早饭,他的师父把他和他的师兄一同喊进了方丈宝:
“你两个近来修持都很精进!”天隐和尚说后,以手示意叫他们坐了下来。
“我每天不眠不息,加功用行,可惜至今并未认识自已!”玉岚像是报告师父关于修行的经过,又像特别把“不眠不息”四个字说给玉琳听的。
“师父慈悲,我不敢打妄语欺瞒师父,我每天不眠不息是不能够的!”玉琳听了玉岚的话,心中是老大的不高兴,他以为他的师兄说这样欺诳人的话,难怪师父要说他是一个徒弟。因此玉琳的话不免就有些讽刺玉岚,可是玉岚傻笑着,好像就没有听到似的。
“你两个都不必客气,尤其玉岚,我一向是知道他精进不懈的!”
天隐和尚说后,到身旁一个经橱里去翻东西。玉岚听了师父的赞言,虽然不敢怎样的放肆,但一阵傻笑的声音还是毫无忌惮地响了起来。
玉琳这时候已经有点不耐烦,他朝师父看了一眼,这一眼包括了他多少要说的言语。他想,师父一向是精明强干的,怎么就给师兄蒙在鼓中不知道,难道寺里大众师的批评,师父一句也没有听说?他又再转过头来看看傻笑着的玉岚,一股憎厌的心就自然而然地生起来,他以为他本来是好吃懒做,而现在居然告诉师父是不眠不息,这种说谎的行为令人不能同情!不过,玉琳并不想揭穿玉岚的谎言,他总觉得像玉岚如此的不忠实,将来一定有很大的不幸或很大的苦吃。
玉岚看着玉琳,只是轻声地傻笑着,好像他是看出了玉琳在想些什么。
这时,天隐和尚从经橱中拿出一大堆经书,微笑着说:“古代佛经的流传,都是靠人工抄写,这里是两部手抄《妙法莲华经》,你师兄弟二人拿去为我每人再抄"部,字要写得端正,要越快越好,最迟以半月为限,这正好试试你师兄弟二人对于文字的能力谁比较强!”’
“谨依师父尊命,我想半个月的时间是足够了!”玉琳说时,既骄傲而又怜愍的看了看玉岚。
玉岚傻笑着,没有再说什么,拿起了经书向师父合掌后就告辞走了。临走的时候,他把玉琳叫到方丈室外面来说:“师弟!身体保重,不要太用功!”
“你是不是想要我感谢你对我多余的关心?”
“我是真心的老实话!”
“谢谢你的好意!”
“《法华经》共有七卷将近八万字!”玉岚现出为难的样子,指着捧在手中的那厚厚的《妙法莲华经》。
“谁叫你平时不用功,天天除了吃饭睡觉以外,就什么也不做,这是师父命令做的,我也没法帮助你!”
“我不是要求师弟帮我抄经,半月的时间,你自己忙得恐怕也够累了,我现在唯有请师弟在师父面前,万万不要说我每天光是吃饭睡觉,因为那样,若是师父气起来,赶我出寺,我是没有地方去的。”
“你今天也懂得不能给师父知道,你想想你日常的生活,有没有像一个出家人?每天不是在寺里吃饭睡觉,就是到寺外去乱跑,人家背后的讥讽嘲笑你一点都不顾及,衣冠是穿戴得不整齐,走路又是疯疯颠颠,说话不管轻重,行动毫无威仪,你应该想想佛教的体统,师父的面子,给你弄得糟到了什么地步?你这样的行为,怎么能对得起佛教呢?”
“冤枉!冤枉!这真是天大的冤枉!”玉岚嚷了起来。
“我说的这些话,难道不是事实?”玉琳责问的口气。
“我不同你谈这些,我只是请你在师父面前不要说我好吃懒做!”
“我看在我们是同拜的一个师父,所以说你两句,这完全是我顾念佛教的名誉,以及为你好,至于听与不听,那是由你。师父那里,你尽可放心,我决不会说你什么。不过,我告诉你,欺瞒终有一天会给事实揭穿的!”
“阿弥陀佛!这才是我的好师弟呀!我是知道你不会说出我的渺小而显示你的伟大呀!”。玉岚还是傻笑着,头也不回的就踉踉跄跄的走了!
玉琳又再去和师父告假后回到自己住的地方来,一面想着以师兄那么懒惰的一个人,平常就没有看他写过字,半个月中一部楷书的《法华经》他怎么能抄写得起来呢?那时我总可给师父认识了,总可让师父知道师兄无用。但他又想到师兄那时所受的难堪,不觉又生起怜愍师兄的心情来。他喃喃的自语着:“玉岚!你以后在师父面前倒了架子,可不能怪我和你争强好胜,因为师父把我看成是半个徒弟,是个不如你的人!”
玉琳把几日来懊伤的情绪都驱除了,他以为半个月后,只要自己能抄完《法华经》,难道再在师父的座前还怕不能扬眉吐气?他因此,就不分晨昏,不管寒热,一做完了公务,就忙着抄写,有时还轻轻的走到玉岚的住处,探看他是不是在抄写,他每次从门缝里望进去,都看到玉岚盖着被睡觉,从他的鼻子里,还不时的发出呼呼的鼾声,玉琳看了虽暗暗地欢喜,但又想到师兄这种懒惰的习性不改,辜负师父对他的期望与赞许,心头又不免有几分遗憾!
时光如流水,这是在半月抄经的第十四天的晚上,玉琳总算负责,一部《妙法莲华经》抄完了,他非常兴奋,他预备即刻把抄好的经送去给师父,才会让师父知道自己做事认真,即使师兄也抄好,他明天送去,时间也比自己迟,何况并未见师兄抄写?这半月来,他每天还是照常的睡觉,任他有通天的本领,不去工作,工作也不能完成。玉琳想至此,满心欢喜地捧了经书往方丈室中走去。
他走到方丈室,把衣冠又重整一整,先在师父的房门上轻轻的用手指弹三下,师父在里面应了一声“请进!”他立刻就把房门推开了进去。
“师父!你所命我抄写的《法华经》已经抄好了!”玉琳一个问讯,把抄好的《法华经》呈奉给他的师父。
“已经抄写十四天了!”师父屈屈手指。
“是的,我怕师父挂念,所以早一日抄好送来!”
“你到今天送来,已经不算早了!”
“我想师兄是会比我抄写得更慢的!”玉琳很庄重而又很有把握地说。
“你说你的师兄玉岚吗?他所抄写的一部三天前就送来了!”他的师父用手指着对面桌子上堆得很高的经书。
“师兄三天前就送来了?”玉琳惊奇的口吻。
“你去拿了看吧,他抄写的字特别清秀美观呢!”
玉琳过去翻开第一本,里面第一页就很端正的写着:“不休息沙门玉岚沐手敬抄!”
“奇怪?”玉琳发出了疑问。
“我不会就这么说你迟慢的,”师父懂得玉琳的脾气,安慰着说:“你并未误时间,而且师兄到底比你出家年头多些,他比你强,这也是意料中事,你不必为此而感到不安!”
“不!师父!”玉琳合起玉岚抄写的《法华经》:“我不是说师兄能胜过我而我就妒嫉他,相反的我无时不希望师兄能比我强,师兄能够智慧、道德、能力都超过人,这不但师父欢喜,就是我也很光荣,无如我并不知师兄的功夫在哪里?”
“你知道的是只看到他每天吃饭睡觉?”
“我想师父比我更知道!”
“傻孩子!难道师兄做什么都非要告诉你们不可以吗?”
玉琳没有回答,他的师父又继续说:
“一般人只爱看人的另一面,只爱寻人的短处,别人的长处一概不提,因此就往往轻视别人。孩子!聪明的如你,也不能认识你的师兄!”
“这一个世间,永远是黑白是非不分的世间,多少贤能的人,被人误认为是庸才;多少为非作歹的小人,带上了假面具,别人就会把他当作正人君子。这个世间上的人,哪里能真正的认识人?”
“你的师兄,他是外现罗汉相,内秘菩萨行,用世俗的眼光,是不能了解认识你的师兄!”
“在今日出家的僧团中,虽然份子是良莠不齐,但有道心的大心菩萨还是多的,他们不顾小节,放浪形骸,超然物外,若错怪他们,真是获罪无量!”
玉琳给师父这一顿话说得目瞪口呆,过了一会,他无限抱歉似地说:“我的确和一般人一样,我错怪了师兄,聆听了师父的开示,使我深深惭愧!”
“你这样懂得很好。”天隐和尚连连点着头:“到底你这孩子是有不凡的智慧和高尚的风度,你自尊自重的精神,和你独特不群的人格,我是很清楚的,但你若和师兄一比,孩子!你终于只能算是我的半个徒弟!”
玉琳羞惭得低下头去"
“你回去好好安心用功吧!你很有福报和善根,只要你努力不懈,你的声名荣耀,将来定能胜过你的师兄!”
“我是不愿辜负佛教对我的养育之恩,更不愿辜负师父对我的希望之殷!我要照师父的话去做!”
“很好!不知我将来能不能有福气见到!现在你就可以回去休息吧!”
玉琳告别了师父,拖着沉重的脚步走回到大雄宝殿,他半个月来的兴奋到此又结束了,他越想越惭愧,越惭愧越不安,怎么自己过去就老是错怪师兄呢?现在唯有对佛陀忏悔自己的罪过。他这样一想,随即穿袍搭衣,对着端坐在殿中间的三十二相八十种好的释迦牟尼佛,虔诚地礼拜起来,他沐浴在慈祥的光辉里,心灵上虽然有一种庄严肃穆的感觉,但另有一种自责的烦闷和抑郁,终是难以排遣。
“我是不该小看了师兄的,我该如何向师兄道歉?”玉琳对着相好圆满的慈尊,老是这样自语着。
完整帖子 kompletaj mesaĝoj:
- 玉琳国师第一章世译稿 (准定稿,请多指教) -
Miaohui,
2025-08-06, 11:51
- La qianjin-fraŭlino kaj la wanjin- moaĥo -
Kapro,
2025-08-07, 15:04
- La qianjin-fraŭlino kaj la wanjin- moaĥo -
Miaohui,
2025-08-08, 16:46
- 千金小姐对万金和尚能否这样译? -
殷嘉新 Yin Jiaxin,
2025-08-09, 18:44
- 千金小姐对万金和尚能否这样译? - Miaohui, 2025-08-14, 15:09
- 千金小姐对万金和尚能否这样译? -
殷嘉新 Yin Jiaxin,
2025-08-09, 18:44
- La qianjin-fraŭlino kaj la wanjin- moaĥo -
Miaohui,
2025-08-08, 16:46
- 玉琳国师第二章世译稿 (准定稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-08, 16:40
- 玉琳国师第三章世译稿 (准定稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-18, 15:10
- 玉琳国师第四章世译稿 (准定稿,请多指教) -
Miaohui,
2025-08-19, 23:12
- 需面对现实 - dalianjasco, 2025-09-01, 16:55
- 玉琳国师第五章世译稿 (准定稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-21, 11:00
- 玉琳国师第六章世译稿 (准定稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-25, 11:24
- 玉琳国师第七章世译稿 (准定稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-26, 04:00
- 玉琳国师第八章世译稿 (准定稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-27, 10:45
- 玉琳国师第九章世译稿 (准定稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-27, 15:10
- 玉琳国师第十章世译稿 (准定稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-27, 16:28
- 玉琳国师第十一章世译稿 (准定稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-28, 06:26
- 玉琳国师第十二章世译稿 (准定稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-28, 10:35
- 玉琳国师第十三章世译稿 (准定稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-28, 14:58
- 玉琳国师第十四章世译稿 (准定稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-29, 03:39
- 玉琳国师第十五章世译稿 (准定稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-29, 04:42
- 玉琳国师第十六章世译稿 (准定稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-29, 09:12
- 玉琳国师第十七章世译稿 (准定稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-29, 11:57
- 玉琳国师第十八章世译稿 (准定稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-29, 15:17
- 玉琳国师第十九章世译稿 (准定稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-30, 04:34
- 玉琳国师第二十章世译稿 (准定稿全文完,请多指教) - Miaohui, 2025-08-30, 06:38
- La qianjin-fraŭlino kaj la wanjin- moaĥo -
Kapro,
2025-08-07, 15:04