头像

Okazaĵo en la noktomezo 午夜糗事(小小说)

作者 aŭtoro: 殷嘉新 Yin Jiaxin, 来自 el: 湖北 Provinco Hubei, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Friday, January 09, 2026, 11:05 (2天前)
编辑: Solis, 时间: Friday, January 09, 2026, 11:07

Okazaĵo en la noktomezo

Yin Jiaxin

Li estas taksia ŝoforo. En frua somera vespero, li ĝuis freŝan aeron kun la fenestro malfermita, dum li malrapide direktis la aŭton serĉante pasaĝeron. Subite, lia telefono sonoris, kaj la vokanto estis najbaro de lia supra etaĝo. “Ha lo, amiko. Jam estas profunda nokto, vi geedzoj ne tumultu. Se vi volas vin distri, almenaŭ faru trankvilan bruon. Bonvolu diri al via edzino, ke ŝi ne kriu tiel laŭte. Mi povas klare aŭdi ĉion, kaj sentas tre embarase.”

Liaj manoj ektremis sur la stirrado. La varmo forlasis lian vizaĝon. Evidente la edzino kokris lin dum li laboris. Li povis preskaŭ vidi la du fiombrojn interplektiĝantajn sur sia propra litotuko. Li volis tuj hejmeniri, sed bedaŭrinde lia aŭto estis tro malproksime de lia loĝejo. Li sciis, ke kiam li alvenos hejmen, tiu fiparo estos jam fininta la adulton.

Amara gusto plenigis lian buŝon. La vento en la momento sentiĝis malvarma kontraŭ lia vizaĝo.

Post la tagiĝo, la aŭto glitis tra stratoj, portante lin al hejmo kiun li ne plu konsideris hejmo. Vidinte la edzinon li ŝajnigis, ke ĉio estas en ordo. En la dormoĉambro li kaŝe instalis mikrokameraon direktitan al la lito. De tiam, dum siaj noktaj deĵoroj, li foje observis la dormoĉambron per la poŝtelefono.

Iun noktomezon li parkumis la aŭton ĉe la fervoja stacidomo kaj atendis pasaĝeron. Li kutime ŝaltis la poŝtelefonon por observo. Kun miro li vidis, ke lia edzino kaj viro, tute nudaj, estas amorantaj surlite, dum la senpudora virino ĝemadis gaje kaj plezure. Sango abrupte supreniĝis al lia kapo. Li gapis je la ekrano tiom kolere, ke li eĉ ne perceptis, ke virina pasaĝero malfermis la aŭtopordon kaj eniris. La virino diris surprize kaj honteme: “Sinjoro, ĉu vi pasigas atendan tempon per spekti pornan videon?”

La voĉo de la virino renormaligis lin el la ĉagrenita stato. Kun tristo kaj angoro li diris: “Tio ĉi estis rekta dissendo el la kamerao en mia loĝejo!”

“Ho,” la virino miris konfuzite. Ŝi vole-nevole ĵetis la duan rigardon al lia telefona ekrano kaj ekstuporis.

Li malŝaltis la telefonon kaj startigis la aŭton, demandante la virinon: “Kien vi iras?”

“Al via loĝejo,” respondis la virino decideme.

“Al mia loĝejo?” Li aspektis konfuza.

“Jes,” la virino laŭtigis sian voĉon.

“Por kio?” Li estis ankoraŭ perpleksa.

La vizaĝo de la virino ruĝiĝis de indigno, kaj ŝi elpremis vortojn tra siaj dentoj: “Tiu fia viro estas mia edzo!”


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum