studi Esperanton kun famaj instruistoj el 4 landoj
Resaluton amikoj
Venu studi Esperanton kun famaj instruistoj el 4 landoj en 4 niveloj! Eblas KER-ekzameniĝi. Fine de aprilo. Prezo normala aŭ redukta. Vidu https://gresillon.org/p?lang=eo
Venu bicikladi, kanti koruse, studi la Biblion Esperante! Komence de majo. Eblas kun aŭ sen redukto. Vidu https://gresillon.org/k?lang=eo
Se vi ne povas mem veni, tiam bonvolu informi kaj instigi amikojn.
Vi povas finance subteni Greziljonon, kiu invitas e-istajn familiojn kun infanoj, kiuj fuĝis sian landon pro milito. ️
Vidu nian jaran agendon/kalendaron en https://gresillon.org/a?lang=eo
Eblas aliĝi per retmesaĝo al kastelo ĉe gresillon.org, telefonvoko aŭ nia reta aliĝilo ĉi-tie.
Amike salutas la teamo de la Esperanto-Kulturdomo en kastelo Greziljono en 49150 Baugé-en-Anĵou, Francujo
kastelo@gresillon.org, 0033-241891034 (respondilo)
完整帖子 kompletaj mesaĝoj: