Feliĉo de du familioj 两家幸福(短篇小说)
Feliĉo de du familioj
La matena sunlumo penetris tra la gazaj kurtenoj, lasante delikatajn lummakulojn sur la kverka planko. Ma Sulin sidis sur rulseĝo, kun lanuga litkovrilo sendita de sia filo el Usono sur siaj genuoj. La litkovrilo estis tre mola, sed ŝi sentis, ke ĝi ne estis tiel varma kiel tiu, kiun ŝi teksis en sia juneco. Ŝi kaj la edzo neniam vizitis Usonon, ĉar ilia filo ĉiam diris: “Mi venigos vin al Usono por vin distri kiam mi estos malpli okupita,” sed tiu “malpli okupita” neniam alvenis.
La vartistino, Ŝjaŭ Fen, duonmalfermis la glitpordon de la balkono, kaj printempa brizo enŝteliĝis kun la aroma odoro de la magnoliaj floroj en la ĝardeno. Ma Sulin profunde enspiris, kaj la memoro ŝajnis vekiĝi pro la aromo: antaŭ multaj jaroj, en printempa tago ŝi, tenante la manon de sia filo, Ŝja Ĝun, iris al la matematika konkursejo. Siatempe, li estis pli malalta ol ŝia ŝultro, portante tro grandan librujon. Ĉe la enirejo, turnante sian kapon al ŝi, li eksvingis la manon: “Panjo, mi eniras!”
Tio estis ŝia plej fiera momento. La ĉirkaŭaj gepatroj rigardis kun envio, kaj iu flustris: “Tiu estas la filo de Ma Sulin. Oni diras, ke li neniam partoprenis ajnan aldonan kurson, li naskiĝis por studi.”
Ŝi plezure ridetis, tenante sian korpon pli rekte, kun brila esprimo sur la vizaĝo.
“Onklino Ma, mi faros aĉetojn kaj baldaŭ revenos,” la voĉo de Ŝjaŭ Fen interrompis ŝiajn rememorojn. “Se vi bezonas ion, telefonvoku min.”
Ma Sulin kapjesis, kaj ŝia rigardo falis sur la poŝtelefonon sur la tetablo. Ĝi estis la plej nova modelo, kiun la filo sendis la lastan monaton. Bedaŭrinde nun estas fendeto sur la ekrano, ĉar ŝi hazarde glitfaligis ĝin antaŭ duona monato. Ŝia filo diris: “Ne gravas, panjo, mi sendos alian al vi.”
Infana rido aŭdiĝis malsupre. Ma Sulin ruligis la rulseĝon al la balkona balustrado. De la kvara etaĝo, ŝi povis vidi la tutan centran ĝardenon de la loĝkvartalo. La du genepoj de transa sinjoro Li kuras kun kajtoj super la kapo, kaj sinjorino Li sekvas ilin, tenante la mantelojn de la infanoj.
“Kuru malrapide!” La voĉo de sinjorino Li, plena de rideto, trais la printempan aeron kaj atingis la orelojn de Ma Sulin. Ŝi frotis la tenilon de la rulseĝo per siaj fingroj. Ankaŭ ĉi tiu rulseĝo estis sendita de ŝia filo, kun ĝustigebla dorsapogilo kaj skusorbilo. Oni diris, ke ĝi estis la plej bona modelo en Usono. Sed ŝi preferus, ke ĝi ne estus necesa por ŝi.
Ŝi vidis, ke Dacen, la filo de sinjorino Li, eliris el la domega pordo, portante piknikkorbon. Li surhavas simplan bluan jakon, kun ĝoja mieno. Lia edzino sekvas lin, kaj iliaj gefiloj kuras renkonte al ili. Fragmentoj de la familia interparolo flugis supren:
“Ĉu vi prenis la dolĉ-acidan kotleton, ŝatatan de via patro?”
“Jes, jam. Kaj ankaŭ la flavan vinon, kiun li amas...”
“Avinjo, ĉu mi povas havi la kajton kune kun mi?”
Simplaj interparoloj, ordinara sceno tamen streĉis la gorĝon de Ma Sulin. Ŝi turnis la rulseĝon reen al la salono, kaj la rigardo vole-nevole falis sur la fotokadron sur la ŝranko ĉe la televidilo. En unu foto, ŝia filo portis doktoran robon, starante antaŭ la universitata biblioteko, kun memfida sed distanca rideto. Li sendis ĝin kiam li doktoriĝis, kaj sur la dorso de la foto, li skribis: “Al miaj gepatroj: sen via subteno, mi ne havintus nunajn atingojn.”
La alia foto estis familia portreto de ŝia filo. Lia blondhara, bluokula edzino tenas la miksrasan filon, kaj li staras apude, kun kalifornia strando kiel la fono. La foto estas bela kiel gazeta kovrilo. Ma Sulin iam metis ĝin en la plej facile videblan lokon. Nuntempe ŝi konsciis, ke ĉiu en tiu foto estis dekmilojn da kilometroj for de ŝi.
La bruo de aŭtoŝtartado aŭdiĝis malsupre. Ma Sulin revenis al la balkono kaj vidis, ke la ne plu nova SUV de Dacen malrapide ekveturis al la elirejo de la loĝkvartalo.
La aŭto glate veturis el la urbo, kaj ĉie estis plene de printempa atmosfero. Ambaŭflanke de la ŝoseo floras persikfloroj, formante rozkoloran maron, kaj la montoj malproksime havas mildan verdeton.
“Paĉjo, panjo, ni iras al la Parko de Rivero Baro hodiaŭ. La ĉerizarboj floris tie, kaj estas vasta herbejo por petolado de la infanojn,” diris Dacen dum sia stirado.
Kiam sinjorino Li rigardis la pejzaĝon ekster la fenestro, en ŝia menso ekaperis sceno antaŭ pli ol dudek jaroj. Tiutempe Dacen estis en la tria lernojaro de elementa lernejo, kaj liaj notoj rangis la tridek-sepa en la klaso. Post la gepatrokunveno, ŝi kolere batis lin, kaj la sekvan tagon ŝi enskribis lin en plurajn aldonajn kursojn.
“Dacen, vi devas peni. Rigardu la filon de onklino Ma, Ŝja Ĝun, li ĉiam estas la unua en la klaso. Almenaŭ vi devas eniri la dek plej bonajn, ĉu ne?” Ŝi ofte diris tion al sia filo. Tion aŭdinte, Dacen mallevis la kapon kaj silentis. Li simple ne naskiĝis por studi. Kiel ajn li klopodis, liaj notoj ĉiam restis en la meza aŭ pli malalta parto de la klaso. De la elementa lernejo ĝis la meza, sinjorino Li enskribis lin en oni ne scias kiom da aldonaj kursoj, elspezante oni ne scias kiom da mono, ĉiun cendon el kiu ŝi kaj la edzo ŝparis per vivadi modeste.
Komparite, la filo de sinjorino Ma ŝajnis esti la favorato de la ĉielo. Tiu knabo neniam partoprenis aldonan kurson, kaj liaj notoj ĉiam estis ĉe la pinto de la listo. Sinjorino Li memoris, ke iufoje kiam la patrinoj en la loĝkvartalo kunvenis renkonte al la nova jaro, sinjorino Ma gaje diris al ĉiuj: “Nia Ŝja Ĝun denove estas elektita por matematika konkurso. La instruisto diris, ke li denaske havas matematikan intelekton.”
En tiu momento, sinjorino Li dezirus, ke estu fendo en la tero por ŝi kaŝiĝi. Ŝi ĵus revenis de interparolo kun la instruisto, ĉar ŝia filo multfoje ne plenumis siajn hejmtaskojn.
Poste, Dacen malsukcesis en la ekzameno por eniri superan mezlernejon. La filo de sinjorino Ma estis rekomendita senekzamenate al la plej prestiĝhava supera mezlernejo. Kaj tri jarojn poste li eniris faman universitaton kun bonegaj rezultoj. Kiam sinjorino Li aŭdis la novaĵon, ŝi pretervole eklarmis, pensante, ke alies infano estas tiel sukcesa, dume ŝia propra infano havas tiel limigitan estontecon.
“Panjo, ĉi tie ni estas,” la voĉo de Dacen revenigis sinjorinon Li el ŝiaj rememoroj.
La Parko de Rivero Baro vere estis plena de printempa vigleco. Sub la florantaj ĉerizarboj, vizitantoj sidadis aŭ promenadis, kaj infanoj ludadis sur la herbejo. La du infanoj de Dacen kuris for tuj post ilia elaŭtiĝo, kaj ilia patrino haste postkuris ilin.
“Panjo, vi kaj paĉjo faru promenadon trankvile. Mi faras pretigon por la pikniko.”
Sinjorino Li kaj ŝia edzo pasumis laŭlonge de la lago, kiu brilas kvazaŭ arĝentaj pecoj, kaj kelkaj blankaj ardeoj estas serĉantaj manĝaĵon en la malproksimo.
Subite sinjorino Li diris: “He, vi maljuna ulo! Ĉu vi memoras la tempon, kiam Dacen eklernis aŭtoriparadon? Ni eĉ ne kuraĝis babili kun loĝantoj en la loĝkvartalo,”
.
La edzo kapjesis: “Kiel mi povas forgesi? Ni ĉiam sentis nin malplivaloraj tiutempe.”
“Sed nun, kvankam nia filo ne faris grandajn sukcesojn, tamen li estas piema kaj zorgema pri la familio. Li vizitas nin ĉiusemajne kaj estas ĉiam preta helpi kiam ni bezonas.”
Ŝia edzo prenis ŝian manon: “Jes, simpla kaj trankvila vivo estas la vera felico. Ni nun havas niajn nepojn ĉirkaŭ ni, kaj la tuta familio kuniĝas dum semajnfinoj. Kio povus esti pli bona?”
Dum la vartistino Ŝjaŭ Fen forestis, la domo estis ŝajne malplena. Ma Sulin volis fermi la okulojn por ripozi, sed ŝia menso ne povis trankviliĝi. Rememoroj torentis kiel tajdo.
En la jaro 2004, la aŭtuno estis la mezlerneja diplomiĝa sezono. Iutage Ma Sulin vidis sinjorinon Li en bazaro. Ŝi rapide alproksimiĝis por saluti, kaj samtempe rimarkis, ke estas malhelaj ringoj sub la okuloj de sinjorino Li kaj novajn blankajn harojn ĉe ŝiaj tempioj. Kiam ili kune eliris la bazaron, sinjorino Li sombre suspiris: “Sulin, mi vere envias vin. Ŝja Ĝun estos rekomendita al la prestiĝhava supera mezlernejo, sed mia Dacen eble eĉ ne povos eniri la ordinaran.”
Ma Sulin volis konsoli “Ĉiu havas sian propran feliĉon”, sed la vortoj restis en ŝia gorĝo. Ŝi sugestis: “Ne tro premu la infanon...”
“Kion alian mi povus fari?” Sinjorino Li ekscitiĝis, dirante: “Lia patro perdis sian postenon kaj nun laboras kiel riparisto en la loĝkvartalo. En familio kia la nia, se la infano ne studos bone, kio estos lia estonteco?”
Ma Sulin silentis, kaj sinjorino Li daŭrigis mallaŭte: “Sulin, iafoje mi pensis, ke mi certe faris ion malbonan en mia antaŭa vivo, tial mia infano estas tia...”
“Ne diru sensencaĵon!” Ma Sulin interrompis ŝin. “Dacen estas bona knabo, komprenema kaj piema. Iufoje li eĉ helpis al mi miahejmen porti la pezan aĵon.”
Sinjorino Li ridetis amare kaj diris: “Mi kaj mia edzo interkonsiliĝis: se Dacen estos sentaŭga en studo, ni sendos lin al politeknika lernejo por lerni metion.” Dirinte tion, ŝi foriris rapide kun la kapo klinita, regante larmojn.
En la antaŭa vespero de Printempa Festo de la jaro 2013, Ma Sulin kaj la edzo faris ĝjaŭziojn, kiam la telefono sonoris. Estis transoceana alvoko de la filo.
“Panjo, paĉjo, feliĉan Novjaron!”
“Ŝja Ĝun, ĉu vi jam manĝis ĝjaŭziojn?” Ma Sulin demandis urĝe.
“Jes, mi aĉetis frostigitajn ĝjaŭziojn en la ĉina bazaro ĉi tie.” La filo paŭzis iomete kaj daŭrigis: “Panjo, mi jam ricevis doktoran stipendion de mia universitato.”
Ŝiaj manoj ektremis de emocio. La edzo transprenis la telefonon, kaj lia voĉo tremis ankaŭ pro emocio: “Bonege, bonege, filo, paĉjo estas fiera pri vi!”
La interparolado daŭris dudek minutojn, kaj plejparte la filo parolis pri sia esploro kaj estontaj planoj. Ma Sulin ĉefe demandis pri fila vivo: ĉu la luita loĝejo estas varmeta? ĉu li jam kutimis al tiea manĝo? ĉu li havas koramikinon? Finfine ŝi foje refoje ripetis: “Atente zorgu pri vi mem.”
Post la babilado, la domo subite silentis. La gaja rido kaj kanto el la televido ŝajnis aparte orelpikaj. Ma Sulin rigardis la nefinitajn ĝjaŭziojn sur la tablo kaj moroze grumblis: “Li eĉ ne demandis kiel ni festas la Novjaron.”
Ŝia edzo suspiris kaj frapetis ŝin je la mano: “La filo estas okupita, komprenu lin.”
Ekstere aŭdiĝis la bruo de petardoj. Ma Sulin iris al la balkono kaj vidis, ke la domo de sinjorino Li estis plena de lumo, kaj ruĝaj paperaĵoj estis gluitaj sur la fenestroj. Oni povis aŭdi la familian ridon malklare. Ŝajne Dacen rakontis iun ŝercon, kiu igis la tutan familion ridegi.
Ma Sulin staris longe, ĝis la edzo vokis ŝin por manĝi ĝjaŭziojn.
En la printempo de la jaro 2018, la edzo de Ma Sulin ricevis diagnozon pri finstada hepatkancero. Ŝi plore informis la filon pri ĝi.
“Panjo, ne maltrankviliĝu,” la voĉo de la filo estis paca: “Konsultu la plej bonan hospitalon kaj la plej bonajn kuracistojn por paĉjo. Diru al mi kiom da mono vi bezonas.”
“Ne estas problemo pri mono...” Ma Sulin volis diri “Ni volas vin ĉeesti,” sed finfine ŝi ne elvortis ĝin.
“Mi provos, ĉu mi povos preni forpermeson, sed venontmonate estas grava akademia konferenco...”
“Se vi estas okupita, ne rapidu reveni,” Ma Sulin konsolis sian filon kontraŭ sia volo.
Post nelonge, ŝia edzo mortis. Ĉe la sepultado, Dacen donis multe da helpo, portante florkronojn, akceptante gastojn... Post la funebra ceremonio, sinjorino Li premis la manon de Ma Sulin, dirante: “Sulin, moderigu vian doloron, troa malĝojo estas senutila. Se vi bezonas helpon, voku nin kiam ajn.”
Ma Sulin balancis la kapon kaj eksplodis per korŝira plorado, ne pro la forpaso de sia edzo, sed ĉar en tia momento la konsolo venis ja de la najbaro, ne de la propra filo. Kiam Ŝja Ĝun finfine revenis sola sen la akompano de la edzino kaj infano, kiujn Ma Sulin ĝisnun vidis nur dufoje, la cindroj de la maljunulo jam estis enterigitaj. Li surgenue faris tri kapalterajn riverencojn antaŭ la tombo de sia patro, kaj kelkaj tagoj poste reflugis al Usono.
“Onklino Ma, mi revenis.” La voĉo de Ŝjaŭ Fen retiris Ma Sulin el ŝiaj rememoroj al la realo.
“Hodiaŭ estis tre multaj homoj en la bazaro. Mi aĉetis freŝan kapselon por pretigi ĝjaŭzi-farĉo”
Ma Sulin kapjesis, kaj ŝia rigardo denove flugis ekster la fenestron.
“Ĵus mi vidis, ke la familio de onklino Li eliris, ŝajne por ekskursi,” babilis Ŝjaŭ Fen dum ŝi ordigis la legomojn. “Kiel vigle, tuta familio.”
“Jes...” zumis Ma Sulin.
“Lastsemajne via filo diris, ke via nepo eklernas pianoludon. Kiel inteligenta! Li certe estos same elstara kiel lia patro en la estonteco,” Ŝjaŭ Fen intence babiladis kun sinjorino Ma. Sed al tiu tedis ofte aŭdi tiajn laŭdojn.
Dum Ŝjaŭ Fen preparis la tagmanĝon en la kuirejo, Ma Sulin veturigis la rulseĝon al la dormoĉambro kaj malfermis la tirkeston de la tualettablo. En ĝi troviĝis rusta fera skatolo, dolĉaĵskatolo de ŝia geedziĝa tago. Malferminte ĝin, ene ne estis juveloj, sed kelkaj modestaj objektoj: la unua atestilo de merito, kiun ŝia filo gajnis en la elementa lernejo, jam flaviĝinta; la karto, kiun ŝia filo dum sia infaneco donis al ŝi en iu Patrina Tago, kun malrektaj kaj nematuraj diagramoj “Panjo, mi amas vin”; kaj la foto, kiun ŝi faris kun li por lia mezlerneja diplomiĝo, tiam li metis sian brakon ĉirkaŭ ŝian kolon...
La kapselaj ĝjaŭzioj odoris agrable, sed Ma Sulin ne povis gustumi ilin. Ŝi maĉis kaj glutis mekanike, kiel plenumante taskon.
“Onklino Ma, vi manĝis tre malmulte,” diris Ŝjaŭ Fen zorgeme.
“Ne malsatas.” Ma Sulin skuis la kapon, ordonante: “Puŝu min al la balkono, mi volas min sunbani.”
La varmeta sunlumo malavare verŝis sin sur Ma Sulin. Tiu, tenante la okulojn fermataj, imagis ke mem estus planto, kiu bezonas nur sunlumon kaj akvon, sed nek amon, nek akompanadon, nek komplikajn homajn emociojn.
Denove aŭdiĝis aŭtobruo malsupre. Ma Sulin vidis, ke revenis la familio de sinjorino Li. La infanoj saltis el la aŭto, tenante sovaĝajn florojn kaj kajtojn. Sinjorino Li kaj ŝia edzo eliris malrapide. Rigardinte la scenon, Ma Sulin subite ekkomprenis: Feliĉo juĝiĝas ne per komparado; ĝi ne dependas de pli elstara infano aŭ pli riĉa familio; feliĉo estas elekto, aprobo kaj akcepto de la propra vivo sub limigitaj kondiĉoj. Sinjorino Li elektis akcepti la ordinarcon de sia filo, kaj tiel akiris varmecon en la ordinareco. Kaj ŝi mem, Ma Sulin, elektis persekuti la elstarecon de sia filo, kaj tiel perdis intimecon en la brilo.
La nokto falis dum mateniĝis en Usono. Ma Sulin petis al Ŝjaŭ Fen alvoki sian filon per videotelefono. La sonorilo sonis longe antaŭ ol esti respondita, kaj ŝia fila vizaĝo aperis sur la ekrano, kun oficejo kiel la fono.
“Panjo, kio okazis? Mi estas en kunveno.”
Rigardante la familiaran sed fremdan vizaĝon sur la ekrano, Ma Sulin havis multon da vortoj por diri. Sed fine ŝi nur diris: “Nenio, mi nur volis vidi vin.”
Ŝia filo ekspiris trankvile: “Mi telefonvokos vin en la semajnfino. Nun mi estas vere okupata. Zorgu vin, panjo.”
“Hmm.”
La ekrano malheliĝis kaj Ma Sulin sidis senmove kvazaŭ pripensante ion. Ŝjaŭ Fen alproksimiĝis kviete kaj diris mallaŭte: "Onklino Ma, estas tempo por preni vian medikamenton.”
“Ŝjaŭ Fen,” Ma Sulin subite demandis: “Ĉu vi estas feliĉa?”
Ŝjaŭ Fen gapis momenton kaj respondis: “Jes, mi estas.”
Sinjoro Ma daŭrigis: “Laŭ vi, kio estas feliĉo?”
Ŝjaŭ Fen pensis iomete kaj ridete diris: “Mi pensas, ke mia feliĉo estas: mi sentas min trankvile; iu memoras pri mi, kaj mi ankaŭ havas lin enkore.” Simpla kaj modesta respondo.
Ma Sulin ekridetis: “Vi pravas.”
Tiun nokton, Ma Sulin havis sonĝon. En la sonĝo, ŝi revenis al iu printempa tago antaŭ multaj jaroj. Ŝi, tenante la manon de sia filo, akompanis lin al matematika konkurso. Sed ĉi-foje, kiam ŝia filo sin turnis kaj diris “Panjo, mi eniras”, ŝi kaptis lian manon, softante: “Ŝja Ĝun, ne gravas ĉu la rezultoj estas bonaj aŭ ne.”
La filo rigardis ŝin per mirigitaj okuloj.
“Panjo volas, ke vi estu ĝoja ĉe ŝi,” ŝi diris tenere.
Ŝia filo ekmontris infanecan kaj naivan rideton, ne la postan ĝentilan sed distancan.
Kiam Ma Sulin vekiĝis, ŝi trovis la kusenon malseka kaj malvarma de larmoj. Ekstere la ĉielo estis heliĝanta, kaj komenciĝis nova tago. Ŝi ruligis la rulseĝon al la balkono. La loĝkvartalo estis kvieta kaj paca en la matena nebulo. Jam brilis la lumoj en la domo de sinjorino Li, kaj fumo ellasiĝis el ŝia kuireja fenestro.
Ma Sulin profunde enspiris la freŝan aeron kaj faris decidon. Ŝi ordonis al Ŝjaŭ Fen anstataŭigi sian filan foton de la doktoriĝo sur la ŝranko per tiun de ŝi kun li dum lia mezlerneja diplomiĝo.
En posttagmezo de la aŭtuno de la jaro 2025, sinjorino Li estis preparanta vespermanĝon hejme, kiam subite ŝi aŭdis la sonon de ambulanco. Ŝi rapidis al la balkono kaj vidis, ke baldaŭ du flegistoj el transa domego portis brankardon, sur kiu kuŝas Sinjorino Ma senkonscia. Ŝi estis denove atakita de apopleksio.
Sinjorino Ma estis enmetita en la intensan prizorgon de la hospitalo. Kiam sinjorino Li iris al la hospitalo por viziti sinjorinon Ma, ŝi renkontis Ŝja Ĝun, kiu ĵus revenis de Usono. Li staras ekster la malsanula ĉambro, interparolante kun la kuracisto. Li aspektas pli maljuna ol lia aĝo, en eŭropa kostumo kaj okulvitroj.
“La stato de via patrino ne estas optimisma. Ŝi bezonas longdaŭran prizorgon...” la kuracisto klarigis.
“Doktoro, mi komprenas. Sed mi povas resti hejme nur unu semajnon. Mia laboro...” La voĉo de Ŝja Ĝun tremetis pro maltrankvilo.
Sinjorino Li alproksimiĝis al Ŝja Ĝun por formale saluti lin. Ŝi diris kelkajn ĝentilaĵojn kaj kelkajn konsolajn vortojn, antaŭ ol forlasi la hospitalon.
Rehejmiĝante, ŝi ekpensis pri sia propra filo, Dacen. Lastjare, kiam lia patro estis en la hospitalo pro severa malvarmumo Dacen senhezite petis kvartagan forpermeson kaj servis lin tagnokte. Kvankam pro tio la kompanio deprenis sumon de lia tiu monata salajro, tamen li neniam plendis.
Reveninte hejmen, sinjorino Li ekmemoris pri la tagoj antaŭ multaj jaroj, kiam ŝi kaj sinjorino Ma kune akompanis siajn infanojn al la lernejo. Tiutempe ili estis junaj, kaj ambaŭ kredis, ke la prospera estonteco de iliaj infanoj estis iliaj homvivaj celo kaj feliĉo. Ŝi fikse rigardis por kelka tempo la foton de la tuta familio sur la muro. En la foto, ŝi kaj ŝia edzo sidas en la mezo, la filo kaj bofilino staras malantaŭe, kaj la genepoj faras grimacojn antaŭe, ĉiu havas ĝojradia vizaĝon. En tiu momento, sinjorino Li ekkomprenis, kio estas feliĉo. Feliĉo ne kuŝas en la brilo malproksime, sed en la lumoj proksime; ne en la envio de aliuloj, sed en la propra kontenteco; ne en la atingoj de la infanoj, sed en ilia akompanado.
完整帖子 kompletaj mesaĝoj: