头像

ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 4. Ńąĉeź

作者 aŭtoro: dandeli ⌂ @, 来自 el: Pollando 波兰, 发表于 afiŝita je Saturday, May 16, 2026, 12:28 (39天前) @ dandeli
编辑: dandeli, 时间: Thursday, May 21, 2026, 14:09

ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 4. Ńąĉeź

4. Ńąĉeź

# La sekva rakonto devenis el la fikciigitaj notoj de la tiel nomata “Ŭ1”, verkitaj de nekonato, eble ligita kun tiu “Ŭ1", al kiu referenco troviĝis fine de la teksto. Ĝi temis pri eĉ pli frua malkovro, similan al kiu ankoraŭ ne sukcesis trovi la robotoj el la Sekcio de Subtera Esplorado, en kiu la plej bonaj modeloj estis la senkomparaj ŬY-5-EK. Ne ĉio kongruis sence. ARCH decidis lasi ĉi tiun rakonton en tiel taŭzita formo, por fidinde transdoni la etoson de la epoko. En ĝi estis neniu referenco al la loko de la trovo de la artefakto, tamen multe da aliepoka sarkasmo.

Fosistoj de la Socio Arĥeo, traborinte eksterordinare maldikan tavolon da kunpremita rubmetalo, trafis halon plenan de kestoj, hermetike fermitaj, faritaj el iu nekonata metalalo. Ili okupis la tutan spacon, ĝis la plafono.
Kelkaj el ili estis plenigitaj per objektoj sen granda valoro. Plejparte ili estis kvarangulaj platetoj kun rektangulaj elementoj faritaj el iu dura materialo de griza aŭ nigra koloro kun etaj simboloj enfanditaj en la brilan surfacon, tamen oni jam trovis nevendeblajn tunojn da tiaj kaj Arĥeo delonge ĉesis ilin elfosi.
En la angulo de la ĉambro troviĝis kirasa pordo nur simple riglita sen specialaj sekurigoj, kvazaŭ atendanta la trovonton, kvankam ege korodinta pro tiu atendado. Teamo de la uzinaj ŝmiristoj en uniformoj sufiĉe nigraj, por ne devi ŝanĝi ilin post ĉiu laboro, aperis ankoraŭ la saman tagon kaj post panŭelo¹⁸ da intensa oleado ili lasis la ŝtalon de la riglilo kaj la ĉarniroj glita kaj brila. Dume alvenis la detalistoj kun peniketoj kaj truletoj. Ili delikate malfermetis la pordon kaj impetis internen.
Tie, en travidebla rektangula paralelepipedo, kuŝis kurba metala platfero, unuflanke pinta, kaj aliflanke ĉirkaŭvolvita per rimenoj el nekonata organika materialo, kaj plata skatoleto, malsimila al tiuj el la ĉefa halo. Ĝi ŝajnis esti parte farita el la sama organika substanco, kaj ĉe la randoj kaj anguloj el metalo kun flaveca kaj griza nuanco. La metalaj partoj estis inkrustitaj per koloraj vitreroj, poluritaj en regulajn formojn. Nur unu flanko de la artefakto formis tuton kun la resto de la kovrilo, la ceteraj tri malkaŝis amason da maldikaj platetoj kun palflava koloro, kiuj post malfermo de la bindaĵo montriĝis faritaj el eĉ malpli daŭra materialo.
Ili estis maldikaj, egale tranĉitaj folioj, plenaj de ilustraĵoj kaj vicoj da simboloj de antikva skribsistemo.

Al la sciencistoj tiuj literoj estis jam konataj, ĉar en fragmenta formo konserviĝis preskaŭ la tuta alfabeto: sur pecoj de ŝtonoj enfanditaj en aliajn rokojn, kiun supozata geologia agado de fandado, ŝtoniĝo, kunfandiĝo kaj erozio dum sufiĉe longa tempo forviŝis multon, sed ankaŭ multon konservis. Ĝis nun oni tamen ne deĉifris la signifon de la simbolvicoj, do ili restis en uzo nur kiel ornama formo - kiel tatuaĵoj, kretaj grafitioj kaj aliaj provoj konservi pensojn kaj sentojn fronte al la senpacienca tempo. Al partoj de la signoj oni alĝustigis sonojn, kiuj ŝajnis la plej adekvataj. La Instituto de Skribo rekomendis, ke dum la elparolo de literoj kun “ventretoj” kaj “rondetoj” oni klare malfermu siajn okulojn, kaj ĉe la diakritaj signoj oni levu brovojn. La normigo de la legmaniero de tiuj signoj kaj la severaj punoj pro malobeo al la fiksitaj reguloj iom trankviligis la oficistojn de kvina rango, kiuj timis perdi kontrolon super la informfluo, se iu ekhavus la ideon ĉifri la mesaĝojn de iuj malobeuloj, pri kies ekzisto cirkulis onidiroj en koridoroj de ŭazirejoj de la Serikalo de Ulimŭenko.
Elfosaĵoj estis multaj, sed nenio tiel delikata kiel la materio, el kiu estis farita ĉi tiu trovaĵo, estis ĝis nun malkovrita, kaj la arĥeanaran ekscitiĝon pro ĝia vido, povis superi nur provoj kompreni la signifon de la enestaj skribaĵoj kaj ilustraĵoj.

# Poste la teksto citis parton de la antikva skribaĵo.

“dgłąs ndćeh dgłąbbmgąh”

– oni legis la titolon sur la unua paĝo tuj post la dika bindaĵo, elpuŝante ĉiujn legantajn okulojn dek unu fojojn kaj unufoje levante la brovojn.
Kaj poste:

“pdgs pgąnd”, “ldsąnągą”

kaj iu longa vico da signoj.

Kompreneble, neniu kapablis kompreni la signifon de tiuj vortoj. La unuaj, kiuj vidis tiujn paĝojn silentĝis pro admiro de antikveco de la trezoro kaj de nekredemo, ke tiaj aferoj eblis tiom antaŭe. La imagoj pri la pra-pasinteco, ĝis nun ne pruvitaj iel ajn, priskribis ĝin kiel tempojn primitivajn kaj senpensajn.
Delikate ili turnis la paĝojn.
Post kelkaj paĝoj da malklara teksto, venis la vico de la ilustraĵoj.
Estis tie monstro kun dormemaj okuloj, akraj dentegoj en la faŭko kaj vento elfluganta el ĝi. Ĝi havis flugilojn kaj longan voston.
Tuj sube ĝi oni prezentis ĝian sekcon, plenan de tubetoj.
Sur la sekva paĝo estis ia konstruaĵo, ankaŭ el tuboj, kun delikate konturite per punktoj formo de tio, kion ŝajnis klarigi la sekva ilustraĵo, el kiu kurbabuŝe ridetis graseta knabo kun nekutima hararanĝo, kaj simila ornamaĵo en vazo en unu mano, kaj en la alia kun pokalo, sidanta sur barelo, kiu siavice staris sur malalta piedestalo.
La plej ofte ripetiĝanta vico da signoj estis tiu, kiun la esploristoj voĉigis kiel “ńąćeź”-o, kion por merkataj celoj Arĥeo ankoraŭ dum taŭeloj reklamis kun la signifo de “io, kio povas konduki al neatenditaj kaj antaŭe neatingeblaj rezultoj”. Tiu strategio alportis al la Socio signifajn enspezojn kaj multaj eksponaĵoj estis prezentitaj en aŭkcioj sub tiu nomo kun la sinsekva numero aldonita al la “Fig.№”.

Taŭelon poste la nova vorto jam estis en ĝenerala posedo kaj ńąćeź-oj aperis ankaŭ ĉe migrantaj vendistoj en la antaŭ- kaj postsezona forvendo, kaj precipe ĉe la promocioj de aĉeto de nevendeblaj fuŝaĵoj, por kiuj la modo pasadis same fulmrapide, kiel malaperadis la vendistoj, kiuj volis senigi sin je ili.
Sur stratanguloj kaj en foiroj ili kriis:

- Ńąćeź-o por podagro! ńąćeźo por furunkloj! ńąćeźo por jukiga malsano!

Post kelkdekaj taŭeloj la signifo de ńąćeźo komencis esti “fuŝaĵo”, aŭ “tempoperdo”.
Kiel ĉiu modo, ankaŭ ĉi tio forpasis kaj la mondo forgesis pri la trovaĵo, kiu ekkuŝis sur la plej malalta subtera nivelo de iu surface neimpona, sed malsupren boranta sin per sennombraj niveloj konstruaĵo en Niesbaro, ĉe la rando de la silicia dezerto, je kvin ĝis ok tagoj da vojaĝo de la ĉefurbo okcidenten. Tie troviĝis la ŝtate ne registrita ĉefa sidejo de la Socio Arĥeo. La estraro kune kun la Prezidanto Barcjo ne volante esti spurita, ne operaciis en la ĉefurbo, kvankam tie ĝi estis registrita sur parcelo, kie staris kolora ladkonstruaĵo kun ŝajnaj oficejoj, kaj la aliro de la urbo estis jam malfaciligita – ĝi kondukis tra la oleaj marĉoj de la okcidentaj kvartalaĉoj. La Prezidanto per siaj ĉefurbaj agentoj disvastigis onidirojn, ke li ĉeestas en sia oficejo, aŭ ke li ĵus forveturis en delegacion. Tiamaniere li estis ĉeestanta, sed neatingebla.

# Ĉi tie la teksto abrupte finiĝis per bruligita fragmento, sed alia folio el pli densa tolo religis la fluon de la rakonto, enkondukante samtempe iom da konfuzo.


En la Okcidentaj Limregionoj ne estis tro fervoraj oficistoj kaj ĝuste tien oni alportis la freŝajn akiraĵojn por fari ilian komencan taksadon.
En la centro de Doomo, kiel en ĉiu cetera granda urbo, Arĥeo havis ejojn, kie okazadis vendado de malpli kostaj kaj aŭkcioj de pli kostaj varoj.
La ĉefurba bazaro estis ekipita per aleoj regule surŝutitaj per silicia sablo kaj la pli riĉaj urbanoj laŭdis la aĉetadon en loko, kiu eĉ iom malpli ol la resto de la urbo riskis kotigi iliajn poluritajn botojn. La sablo devenis ĉefe de la okcidentaj, kies transportado nuris je Arĥeo kiu zorgante pri sia komerca bildo surŝutis per ĝi la stratojn ĉirkaŭ la aŭkcia halo kaj sub la kolonoj de la propraj reklamaĵoj.
En kraditaj vitrinoj antaŭ la konstruaĵo oni elmontris kuriozaĵojn el la plej novaj elfosoj. La eksponaĵoj ankoraŭ ne estis vendotaj, sed ili celis instigi la eblajn aĉetantojn al antaŭaŭkciaj kvereloj kaj negocadoj. La estontaj klientoj ĉe la blanka de kreta polvo aŭkcia asistanto registris siajn nomojn sur la granda tabulo pendanta super la akcepteja vendotablo.
Iun tagon oni elmontris escepte ete allogajn paliĝintajn foliojn el la lasta ekspedicio, lokitajn sur la listo sub la malalloga nomo “ńąćeź dgłąs ndćeh dgłąbbmgąh”, kiuj ne ricevis propran rubrikon sur la tabulo kaj post tuta tago en la elmontra vitrino revenis al la magazeno, post kio kiel "interesa-senvalora" oni transportis ilin al Niesbaro, al la persona kolekto de la Prezidanto mem. Li havis inklinon al objektoj de ĉi tiu kategorio, ĉar ili memorigis al li la tempojn, kiam kiel juna knabo kun siaj kolegoj el la okcidentaj kvartalaĉoj li ludis trezorĉasistojn en urbaj rubejoj kaj rubodeponejoj.

# ARCH-G2-0028 levis unu el siaj prenilbrakoj kaj per molaj fingroj faris geston, kvazaŭ ĝi volus kapti ion en la aero.

En Ŭ1¹⁹ oni penis konservi skrupulecon en la spurado de la movoj de Arĥeo, pro strategiaj kialoj.

# - ĝi aldonis.

---

[18] panŭelo - unuo de tempo, vidu klarigon pri temposistemo de Ulimŭenko
[19] Ŭ1 - Ŭaziro 1

---


➼Klarigoj pri la projekto

[image]

--
Rubekolo - Dan 李丹城


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum