头像

Filino kaj ŝia patro 父女(短篇小说)

作者 aŭtoro: 殷嘉新 Yin Jiaxin, 来自 el: 湖北 Provinco Hubei, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Saturday, June 20, 2026, 07:44 (4天前)
编辑: Solis, 时间: Saturday, June 20, 2026, 07:46

——el 《Literatura Vivo》n-ro junio 2006

Filino kaj ŝia patro

Yin Jiaxin

En la tago de emeritiĝo de Lin Pinpin, oni faris por ŝi simplan adiaŭan feston. La kolegoj diris multajn ĝentilaĵojn, kaj ŝi esprimis sian dankon ridetante, dum en la koro ŝi pensis pri la hejmaj aferoj.

Emeritiĝinte, ŝi, kvindekkvinjara, devus sin distri, tamen ŝi fariĝis eĉ pli okupata, ne pro siaj privataj aferoj, sed pro ofta vizitado al la gepatroj. Ŝia loĝejo ne estis malproksime de tiu de la gepatroj, je dudek minutoj per biciklo. Ŝia patro, okdekkvarjara, estis paralizita preskaŭ tri jarojn. Pro la malfortaj kruroj, li devis sin apogi sur muro por paŝi, kaj bezoni rulseĝon por pli longa distanco. Ŝia patrino, du jarojn pli juna ol la patro, suferis de alta sangopremo kaj diabeto. Lin Pinpin havis pli aĝan fraton, kies familio loĝis en Shenzhen, kiu estis tre malproksima. Ŝia frato kun la
familianoj vizitis la gepatrojn nur unufoje en pluraj jaroj, iafoje salutante ilin per telefono. Lin Pinpin neniam donis atenton al tio, ke la frato ne povas prizorgi la gepatrojn. Kaj ŝi opiniis, ke ŝi devas prizorgi la gepatrojn kiel filino loĝanta proksime, .

Iun tagon ŝia patrino telefone diris, ke ŝi sentas sin senforta, eble malvarmumante. Lin Pinpin demetis la telefonon kaj tuj biciklis al la gepatroj. Enirinte la pordon, ŝi vidis,ke la patrino kuŝas flanke sur la sofo, kaj la patro en la rulseĝo frapadas la plankon per sia apogbastono, “dun-dun-dun”, murmurante ke li malsatas.
Lin Pinpin rapide lavis rizon por kuiri. Ĉar la patrino suferis altan sangopremon kaj diabeton, kaj la patro havis malsanan renon, do ŝi metis malmulte da oleo kaj salo en la manĝaĵo. Kiam la manĝo pretiĝis, ŝi alpuŝis la patron al la tablo kaj verŝis al li bovlon da supo. Tiu ĉi, post unu gustumo, eksulkigis la brovojn kiel tuberon, demetis la kuleron, kaj voĉegis kvazaŭ tondro: “Ĉi tiu supo estas kiel boligita akvo! Vi certe forgesis meti salon, ĉu?”

Lin Pinpin pacience klarigis: “Paĉjo, la kuracisto diris, ke vi kaj panjo ne manĝu
trosalaĵon, kiu malutilas al via sano. Mi metis nur iomete da salo.”

“Diable!” La maljunulo frapegis la tablon, tiel ke eksaltis la bovloj kaj manĝobastonetoj, kaj la supo disverŝiĝis. “Kia kuracistaĉo! Mi nur scias, ke la manĝo ne estas manĝebla! Vi kuiris jardekojn kaj ankoraŭ ne scias salecon aŭ malsalecon? Ĉu vi vivis samkiel hundo?”

La maljunulino flanke admonis: “Olda Lin, parolu malpli, Pinpin ja intencis por nia bono.”

“Ne intervenu!” La maljunulo silentigis la maljunulinon per krio, kaj daŭre insultis: “Ĉar mi estas paralizita, vi intence faras la manĝaĵon neglutebla por turmenti min, ĉu ne? Vi nun havas fortajn flugilojn, do ne plu konsideras min via patro!”

Mordante sian lipon, Lin Pinpin silentis kun la kapo klinita. De la infanaĝo ŝi konis la patran temperamenton: li ofte koleriĝis pro bagatelo, eĉ pro nenio, kaj neniu povis lin persvadi. Silente ŝi forviŝis la disverŝitan supon, kaj rekuiris la supon kaj la pladojn. La maljunulo restis malkontenta en la tuta manĝo, dum la maljunulino ĝemadis

La sekvan tagon Lin Pinpin denove iris kuiri por la gepatroj. Ĉi-foje ŝi speciale atentis la salecon. Sed tuj kiam la patro ekmanĝis, li, ĵetinte la manĝobastonetojn kaj kraĉinte surplanken, eksplodis eĉ pli forte ol la antaŭa tago: “Lin Pinpin, ĉu vi intencas insidi kontraŭ mi? Hieraŭ neglutebla, hodiaŭ denove, vi deziras, ke mi ne manĝu, ke mi mortu pro malsato, ĉu?”

Per la voĉo mallaŭta sed la tono iom pli malmola ol kutime, Lin Pinpin ekrezonis: “Paĉjo, mi jam diris al vi, tro da salo malbonas por via sano. Via sangopremo estas alta, kaj lastan fojon en la hospitalo ankaŭ la kuracisto...”

Antaŭ ol ŝi finis, la maljunulo ekprenis la apogbastonon kontraŭ la rulseĝo kaj svingis ĝin al ŝi. Lin Pinpin ne sukcesis eviti, la ligna bastono peze trafis ŝian maldekstran suron. La doloro estis tiel ega, ke ŝi tuj klinis sin, kaj larmoj ekfluis. Ŝi levis la pantalonon kaj vidis, ke en la suro estas granda kontuzo blu-nigra.

“Olda Lin—” Elkurinte el la kuirejo kaj vidinte la kontuzon, la maljunulino ektremis, sed ŝiaj vortoj ne povis eliri. Kun ruĝiĝintaj okuloj, ŝi tenere karesis al sia filino la dorson, konsolante: “Pinpin, via patro ne intencis, tia estas lia temperamento, ne koleru pri li.”

Forviŝinte siajn larmojn kaj mallevinte la pantalonon, Lin Pinpin prenis la franĝobalailon el la manoj de la patrino, kaj ekpurigis la plankon. La patro restis senvoĉa. Oni ne scias, ĉu li konsciis, ke li trois?

Eltenante la doloron, Lin Pinpin lavis la manĝilaron kaj pretigis la kuracilojn por la patrino. Poste ŝi eliris el la pordo, ignorante la patron. Dum ŝi biciklis hejmen, larmoj simple ne ĉesis. Ŝi rememoris pri sia juneco, pri la suferoj, kiujn ŝia patrino eltenis dum tiuj jaroj, pri tio, ke okaze de festoj ŝi portis grandajn kaj malgrandajn donacojn al la gepatroj, kaj pri la okazaĵoj de hieraŭ kaj hodiaŭ. Ju pli multe ŝi pensis, des pli maldolĉe ŝi sentis.

Mallumiĝis, kiam ŝi atingis la hejmon. Ŝia edzo, Can Hanhe, estis pretiganta manĝon en la kuirejo. Aŭdinte la pordoknaron, li ekrigardis kaj vidis ŝiajn ruĝajn okulojn kaj strangan mienon. Li alproksimiĝis kaj zorge demandis: “Kio okazis? Ĉu io malbona ĉe panjo?”

Lin Pinpin sidiĝis sur la sofo, kaj la aflikto, kiun ŝi retenis la tutan vojon, finfine elverŝiĝis. Ŝi kovris la vizaĝon kaj ekploregis, interrompe rakontis la okazaĵojn de la du tagoj, kaj kiam ŝi parolis pri la kontuzo sur la suro, ŝi kuspis la krurumon. Sub la luma lampo la kontuzo aspektis terure: sur blu-nigra fundo troviĝis malhele ruĝa strio. Can Hanhe ekzamenis ĝin, profunde sulkigis la brovojn senvorte. “Mi neniam plu iros al ili,” diris plorsingulte Lin Pinpin. “Mi jam havas kvindek kvin jarojn, mi ne estas infano. Kiam ajn insulti min kaj kie ajn bati min. Kial mi devus toleri tion? Eĉ se li estas mia patro, mi ne plu suferos lian tian humiligon.”

Ŝi parolis rapide kaj kolere, larmoj kovris ŝian vizaĝon, kaj la tuko en ŝia mano tute malsekiĝis. Ŝi atendis, ke la edzo konsolu ŝin, dirante “jes, ne plu iru al ili” aŭ “paĉjo ja agis troe”. Sed Can Hanhe ne voĉis sed sidiĝis apud ŝi larmante.

Lin Pinpin konsolite pensis, ke la edzo kompatas ŝin, kaj ŝia koro varmiĝis. Ŝi volis diri: “Kial vi ploras? Ne estis vi batita,” sed antaŭ ol ŝi povis diri tion, Can Hanhe ekparolis per tre mallaŭta voĉo, preskaŭ kiel monologo: “Pinpin, vi estas feliĉa.”

“Kio?” Ŝi pensis, ke mem misaŭdis.

“Mi diris, ke vi estas feliĉa.” Can Hanhe levis la kapon kaj rigardis ŝiajn okulojn. En liaj iomete nebulaj okuloj estis plena seriozeco: “Vi en tia aĝo ankoraŭ havas patron, kiu povas bati vin, kaj patrinon, kiu atendas vian kuiradon.”

Parolante, lia voĉo raŭkiĝis: “Sed mi ne havas. Multfoje mi tiel sopiris miajn gepatrojn, ke en sonĝo mi aŭdis, ke mia panjo vokas mian karesnomon, kaj mi ĝojis neesprimeble, sed vekiĝinte mi trovis nur la malsekan kusenon. Mi volus, ke mia patro denove batu min, ke mia patrino denove insultu min, sed tia ŝanco ne povas sin trovi por eterne. Vi havas ĝin. Kiel feliĉa vi estas!”

Lin Pinpin ekmiris, ĉar ŝi neniam aŭdis la edzon paroli tiele dum la pasintaj tridek jaroj. Ŝia bopatro ne ĝisvivis la edziĝon de la filo, kaj kiam ilia filo trijariĝis ŝia bopatrino estis trafita de hepata kancero, kaj mortis post unu jaro. Tiatempe Can Hanhe perdis dek kilogramojn, kaj multaj blankaj haroj ekaperis ĉe liaj tempioj. Sed li neniam parolis pri la aflikto pro la forpaso de la patrino, male vivis kun optimismo kiel kutime: deĵori, aĉeti legomojn, kuiri, trinki iomete da vino kaj spekti televidserion. Ŝi pensis, ke li jam superis la aflikton kun paso de la tempo. Sed nun ŝi komprenis, ke iuj aferoj estis neniel forlasitaj.

Tiun nokton Lin Pinpin turniĝadis sur la lito kaj ne povis endormi, dum ŝia edzo baldaŭ ekdormis, kun spiro regula kaj ronkado mallaŭta. Ŝi turnis sin al lia flanko kaj rigardis lian vizaĝon. Sub la malforta lumo de la nokta lampo ŝi vidis la profundajn sulkojn ĉe liaj okulanguloj, rememorante, ke kiam ili geedziĝis, li havis densajn brovojn, peĉ-nigrajn harojn kaj blankegajn dentojn.

Je la sesa de la sekva mateno ŝi ekaŭdis bruon en la kuirejo. Post kiam ŝi tualetis, Can Hanhe jam stufis poton da ripaĵo-supo, kies agrabla odoro tiklas la nazon. Li enverŝis la supon en termogamelon kaj solide turnis la kovrilon.
“Jen, iru rapide al panjo,” dirante, Can Hanhe transdonis al sia edzino la termogamelon kaj sakon da ĵus vaporumitaj mantooj. “La manĝo sufiĉas. Vi manĝu kune kun ili.”

Tenante la termogamelon, Lin Pinpin ekridetis, kaj samtempe emis larmi. Ŝi volis diri al li “dankon”, sed sentis, ke estus tro fremde diri dankon inter geedzoj. Ŝi nur diris milde: “Do vi sola manĝu vian tagmanĝon.”

“Jes, bone. Rapidu.”

Ŝi eliris el la pordo, surbicikliĝis kaj sin direktis al la loĝejo de la gepatroj. Ankoraŭ ne plene vekiĝis la strato antaŭ la sepa horo, ankoraŭ brilis la stratlanternoj, kaj la vento estis pli malforta ol la antaŭa tago. La termogamelo en la korbo ete ŝanceliĝis kun la rulado de la bicikloradoj.

Kiam Lin Pinpin malfermis la pordon per sia ŝlosilo, ŝia patrino ĵus leviĝis, kaj vidinte ŝin, ŝi miris momente. En ŝiaj okuloj ekbrilis lumo kompleksa: kortuŝeco kaj kulposento. Ŝi ridete transprenis la termogamelon kaj iris en la kuirejon. Kiam Lin Pinpin metis bovlon da la ripaĵo-supo sur la tablon, ŝi diris al la patro: “Paĉjo, la supo estis ĵus stufita de via bofilo. Vi gustumu.”

La maljunulo senvoĉe ĵetis rigardon al la filino kaj komencis manĝi la supon. La ripaĵo estis kuirita tre konvene por li: la viando apartiĝis de la osto per unu tuŝo de la manĝobastonetoj. Maĉante la viandon malrapide, li faris neniun kritikon pri ĝia saporo. La manĝo okazis silente. Neniu parolis, kaj aŭdiĝis nur la sonoj de bovloj kaj kuleroj.

La tagoj daŭris kiel kutime: Lin Pinpin konstante vizitis la gepatrojn, la patrino ĉiam estis parolŝparema kaj la patro kolerema aŭ pro nekonvena manĝaĵo, aŭ pro akvo tro varma, aŭ sen ia kialo — li simple trovis ĉion ĝena. Lia voĉo estis laŭta, lia spiro forta, kaj kiam li koleregis, li eĉ ĵetis aĵojn: apogbastonon, teleron, tason kaj kion ajn ĉe lia mano. Iufoje Lin Pinpin estis batita per la apogbastono je la brako, sur kiu montriĝis granda blua makulo. Alian fojon, dum ŝi viŝis korpon por la patro, tiu ĉi senkiale ekkoleris kaj frapis ŝin sur la nukon, tiel ke ŝiaj oreloj zumis longe. Ĉiufoje la
maljunulino penis malhelpi sian edzon, sed neniam sukcesis. Tiu ĉi insultis ankaŭ la edzinon, dirante, ke ŝi tro dorlotas la filinon, tiel ke la filino fariĝis pli sentaŭga. La maljunulino, lacigita de tiom da insultoj, devis larmante resti silenta.

Ĉiufoje kiam Lin Pinpin estis insultita aŭ batita, ŝi koleris enkore kaj sentis, ke ŝi estis traktita maljuste. Sed tamen ŝi ankoraŭ vizitadis la gepatrojn. Iom post iom ŝi ĉesis sin ĉagreni pro la insultoj kaj batoj. Ŝi komprenis, ke maljunulo similas al infano, kiu ne obeas racion, sed sekvas sian kapricon, kaj ke se infano estas kulpa, oni povas iomete frapi lian postaĵon; sed tiu ĉi estas ŝia patro, ŝi ja povas lin nek insulti nek bati reen.

Jam pasis tri jaroj post la emeritiĝo de Lin Pinpin. La sano de ŝia patro pli kaj pli malboniĝis: de apenaŭ pasi apogante sin al muro, ĝis ne plu forlasi la rulseĝon, kaj fine nur kuŝi en la lito. Li fariĝis pli malgrasa. Kiam li faris insultadon, la voĉo iĝis senforta kaj raŭka kiel trivita radioaparato kun preskaŭ elĉerpita pilo.

En iu aŭtuna posttagmezo, Lin Pinpin ricevis telefonvokon de sia patrino, kies voĉo tremis maltrankvile: “Pinpin, venu rapide. Via patro… li estas en malbona stato.”
Kiam Lin Pinpin atingis la loĝejon de la gepatroj, ŝi vidis plurajn homojn ĉe la patra lito, sur kies rando sidis la patrino kun larmoj ruliĝantaj sur la vangoj. La kuracisto kaŝe al Lin Pinpin sugestis, ke oni devu pretigi la funebraĵon por la maljunulo. Vespere venis ŝia frato kun la edzino per aviadilo el Shenzhen.

La maljunulo elspiris pli ol enspiris. Lia vizaĝo estis tiel terure magra, ke restis nur haŭto, la vangostoj elstaris alte, la lipoj estis fenditaj, la okuloj duone fermitaj, kaj la nebulaj pupiloj malrapide turniĝis. Ŝajnis, ke li volas ion diri, sed el lia gorĝo eliĝis nur neklaraj sonoj “he— he—”, kiel aero elblovanta el difektita balgo de akordiono.

La frato de Lin Pinpin sin klinis kaj alproksimiĝis, vokante “Paĉjo”, sed la maljunulo ne reagis. Ankaŭ la bofrato alproksimiĝis kaj vokis, sed la maljunulo restis same. Liaj okuloj rigardadis la plafonon. La maljunulino plorsingulte diris: “Olda Lin, rigardu. Jen via filo kaj bofilino, vi rigardu ilin.”

La okuloj de la maljunulo malrapide ĉirkaŭiris la ĉambron, tanĝante unu post alia. Li penige levis sian sekan manon kaj svingetis ĝin al ĉiuj. Tiu gesto estis komprenebla por ĉiuj: li volis, ke oni foriru.

La filo demandis: “Paĉjo, ĉu vi volas, ke ni foriru?”

La maljunulo palpebrumis por jesi, poste fikse rigardis Lin Pinpin. En liaj nebulaj okuloj eke eliĝis iometa brilo, kiel flamo de kandelo tuj estingonta subite saltis supren en la lasta momento. La frato denove demandis: “Ĉu vi volas, ke Pinpin restu?” La maljunulo palpebrumis refoje.

Kun la koro dolora, Lin Pinpin alpaŝis kaj kaŭriĝis apud la lito, mallaŭte vokante: “Paĉjo.”

La buŝanguloj de la maljunulo ektremetis, kvazaŭ li penus fari ian esprimon: ĉu por rideti, ĉu por diri ion, oni ne povis distingi. Li mole trenis la manon de Lin Pinpin sub la litkovrilon. Lia mano, tremante, metis aĵon en ŝian manplaton.

Larmoj ektorentis el la okuloj de Lin Pinpin. Ŝi volis ion diri, sed la gorĝo ŝajnis ŝtopita. Ŝi firme tenis la malgrasan manon kiel falintan folion, memorante, ke tiom forta ĝi estis, kiam ĝi svingis la apogbastonon por bati ŝin. Se ĝi ankoraŭ povus levi la
apogbastonon por ŝin bati!

La maljunulo rigardis sian filinon, kiun li insultis kaj batis multfoje. Liaj lipoj moviĝis kelkajn fojojn, bedaŭrinde sen sono. Tamen Lin Pinin komprenis, ke li volis diri “prenu ĝin” Ŝi jam ploris tiel malĝoje, ke ŝi ne plu povis klare vidi la vizaĝon de sia patro. Ekster la fenestro en la nokta ĉielo brilis stelaro kvazaŭ sennombraj paroj da tristaj okuloj.

Poste oni trovis, ke tio, kion la patro donis al la filino, estas deponkajero de lia dumviva ŝparaĵo. Sur la dorso de ĝia kovrilo estis skribite: “La pasvorto estas via naskiĝdato.”

主题RSS Feed

powered by my little forum