Bonvolu doni al mi brakumon (2)请给我一个拥抱(短篇小说)
——el《Literature Vivo》2026
Bonvolu doni al mi brakumon
YinJiaxin
Daŭriganta
Ŝi intence trovis mil kialojn por ne pensi pri Don Delin. Sed mil kialoj ne povis haltigi unu penson: ŝi volis trovi koramikon similan al li, iun same varman, dignan, kleran, kapablan, kiu povas deklami tutan poemon de Puŝkin. Sed kie? Ĉiufoje kiam ŝi reiris al sia hejmloko en Jiangxi por la Printempa Festo, oni venis svati ŝin. Kiam ŝi komparis la junulon kun fratego Don, la diferenco estis grandega.
En somero de 1996, San Min volis lerni naĝadon, kaj petis frategon Don instrui ŝin. Tiu ĉi konsentis. En la malprofunda parto de la naĝejo, li pacience instruis al ŝi, tenante ŝian manon, dume, kiom ŝi deziris, ke li brakumu ŝin, eĉ nur unu fojon! Sed Don Delin restis ĝentila, kaj evitis tuŝi ŝian korpon, ĉiam subtenante ŝian brakon aŭ puŝante la naĝoringon. Post la instruado li instigis ŝin: “Bone trejnita hodiaŭ.” Kaj ŝi pensis en si, ke ŝi verŝajne neniam renkontos pli noblan viron ol li.
La tempo estas senkompata sago, kaj nerimarkite San Min jam aĝis dudek kvin jarojn. En kamparo, tia aĝa knabino estas konsiderata maljuna fraŭlino, kiun svatistinoj ne volas saluti. Ŝiaj du pli aĝaj fratinoj jam edziniĝis, unu en Hunan, la alia en Zhejiang. Ŝia pli juna frato jam havis koramikinon en la urbo. En la Printempa Festo, la patrino anksie demandis al ŝi: “Kian viron vi efektive volas? Diru la normon!” Ŝi ne respondis panjon pri la normo, kiun eĉ ŝi mem ne povas esprimi klare.
La hotelo ĉiam bezonis junajn servistojn. Baldaŭ eksvalidiĝos la labor-kontrakto inter la hotelo kaj San Min. Ŝi sciis, ke ŝi ne povos resti longe en ĉi tiu urbo. La unuan fojon ŝi sentis panikon, ne pro perdo de laboro, sed pro timo, ke forlasinte ĉi tiun lokon, ŝi neniam revidos tiun viron. Post longa pripenso, ŝi kuraĝe petis Don Delin: “Fratego Don, mia kontrakto eksvalidiĝos baldaŭ. Ĉu vi povus helpe trovi laboron por mi en Vudan?”
Don Delin respondis: “Mi provos.”
Ne longe poste Don Delin trovis por ŝi laboron ĉe la vestiblo-akceptejo en Hotelo Vudan. Pli surprize, li eĉ transigis ŝian civilan staton al Vudan. Ŝi, kampara knabino, estis jam registrita loĝanto en la urbo! Tio estas grandega favoro, kiun Don Delin donis al ŝi. Kiam ŝi ricevis la loĝantoregistran kajeron, ŝi foliumis ĝin plurfoje, ne kredante al siaj okuloj. Ŝi sciis, ke por akiri la kajeron, Don Delin sendube penis trovi multajn rimedojn.
La tagon kiam ŝi transloĝiĝis al Vudan, Don Delin kaj la edzino kune renkontis ŝin en la fervoja stacio kaj regalis ŝin hejme. Ilia loĝejo estis granda kaj pura kun tri ĉambroj kaj unu salono. Kelkaj potplantoj staris sur la balkono, kaj sur la muro de la salono pendis familia foto. Don Lele ĝoje tiris la manon de lia eta onklino, petante: “Eta onklino, manĝinte, ni petolu ekstere, ĉu ne?” San Min jesis, karesante lin sur la kapo kaj ŝultro.
De tiam ŝia vivo akiris stabilan ritmon. Labortage ŝi laboris en la hotelo, en libertempo ŝi helpis al Lin Danĉin purigi la domon, aĉeti legomojn kaj kuiri manĝon. Certe, Don Lele tre ĝojis vidi lian etan onklinon. Lia staturo altiĝis rapide, kaj la aspekto fariĝis simila al tiu de lia patro, sed la karaktero similis al tiu de lia patrino, prudenta kaj simpatia. Ĉiufoje kiam li per klara kaj dolĉa voĉo vokis ŝin “eta onklino” , ŝia koro fariĝis miela. San Min komprenis, ke la familo rigardas ŝin kiel unu anon.
En 1999, bankrotis la kompanio de Don Delin. Li restis hejme dum du monatoj, malgaja kaj silentema, ĉiutage fumante sur la balkono. Vidinte tion, San Min maltrankviliĝis, sed ne sciis kiel konsoli ŝian frategon Don. Poste lia amiko rekomendis lin al eksterkomerca kompanio en Shenzhen, kun la salajro pli bona ol lia antaŭa. Ĉe lia foriro, Lin Danĉin akompanis lin ĝis la pordego de la loĝkvartalo. La vento taŭzis ŝiajn harojn. En la momento Don Delin trovis, ke ŝi malgrasiĝis multe. Li pensis, ke la edzino estas eble melankolia pri lia laborperdo; feliĉe li estas jam dungita. Don Lele tiam jam frekventis elementan lernejon. Li brakumis la kruron de sia patro kaj ne volis lasi lin foriri, plorante abunde. Don Delin karesis la kapon de sia filo, dirante: “Paĉjo iras lukri monon, mi revenos antaŭ la Printempa Festo.”
Ekster atendo, Lin Danĉin pli kaj pli malgrasiĝis, kaj ĉiam sentis sin laca kaj senforta. Ŝi vizitis la malsanulejon plurfoje, sed oni ne povis trovi klaran kaŭzon, nur diris, ke temas pri problemo de la imuna sistemo. San Min ofte helpis al Lin Danĉin lavi vestojn, kuiri manĝojn, akompanis ŝin al la malsanulejo, kaj boligis por ŝi kuracherbojn. Lin Danĉin diris dankajn esprimojn, kaj San Min tenere konsolis: “Ne dankinde, franjo Lin! Vi resaniĝu trankvile. Mi estas eta onklino de Lele, do hejmon mi prizorgos.”
Enirinte mezlernejon, Don Lele loĝis en la lernejo kaj revenis hejmen ĉiun duan semajnon. Tiam la sano de Lin Danĉin pli kaj pli malboniĝis. Ŝi komencis amase perdi harojn, fariĝis tiel malgrasa kiel nur ostoj kovritaj per haŭto, kaj eĉ por promeni ŝi bezonis helpon. Don Delin revenis el Shenzhen, sed li povis fari nenion alian ol akompani la edzinon kelkajn tagojn. Tiun tagon kiam li sin returnis al Shenzhen, San Min akompanis lin ĝis la fervoja stacidomo. Ĉe la enirejo li turniĝis kaj rigardis ŝin, dankeme dirante: “Min, vi multe suferis por mia hejmo dum jaroj.”
“Ne gravas, fratego Don, mi faras ĉion tion tute volonte.” Dirinte tion, San Min subite sentis ian emocion, kvazaŭ ŝi emis plori. Kiom ŝi deziris diri “fratego Don, bonvolu doni al mi brakumon, nur unu fojon”! Sed ŝi ne elbuŝigis la vortojn. Starante ekster la flava sekureca linio, ŝi rigardis, ke li trapasis la turnobarilon, turnis sin kaj mansvingis al ŝi. Ŝi ankaŭ mansvingis ĝis lia silueto tute malaperis en la homamaso. Ŝi ne sciis, kiam ŝi fine ricevos lian brakumon.
En la jaro, kiam Don Lele sukcese eniris universitaton, Lin Danĉin jam tute ne povis leviĝi de la lito. San Min rezignis sian funkcion en la hotelo kaj eklaboris kiel horlaboristo, por ke ŝi povu prizorgi Lin Danĉin iam ajn. Ŝi sola faris flegadon pene. Kvankam ĉiutage ŝi sentis sin tre laca, tamen ŝi ankoraŭ vartis Lin Danĉin sindoneme, sen plendo. Poste, Don Lele finis la universitaton kaj okupiĝis en Vudan, tiel ke li povis helpi iom. Tamen, estas ja ne oportune, ke filo flegas sian patrinon. Do San Min faris plejparton da la vartado.
Iun tagon en vintro de 2010, subite draste malboniĝis la stato de Lin Danĉin. Ŝi apenaŭ povis paroli klare. San Min kaj Don Lele tujtuj enhospitaligis ŝin, kaj Don Delin haste revenis. Li larmadis, tenante la manon de la edzino.
En agonio, Lin Danĉin iomete malfermis la okulojn, kaj malrapide etendis sian manon al San Min, kiu tuj antaŭenpaŝis. Ŝi kunmetis la manojn de Don Delin kaj San Min, kaj tra ŝiaj lipoj eliĝis ekstreme malforta sono: “Vi...ambaŭ... unu famili...”
La larmoj de Don Delin gutadis sur la litkovrilon. Li firme tenis la manon de sia edzino, kaj lia voĉo estis tiel raŭka, ke ĝi apenaŭ aŭdiĝis: “Ne havu tiajn pensojn, trankvile resaniĝu, vi fartos pli bone.”
Lin Danĉin ignoris lin, ŝia rigardo turniĝis al ŝia filo, kaj tiu ĉi jam ĵetis sin antaŭ la liton. Ŝi per sia lasta forto montris al San Min, kaj ŝiaj lipoj tremis: “Post... mia morto... vi... rekonu ŝin... kiel... patrino...”
Don Lele forte kapjesis kun larmoj en la okuloj.
Malrapide fermiĝis la okuloj de Lin Danĉin. Ŝiaj buŝanguloj leviĝis iomete, kvazaŭ ŝi ridetus aŭ kvazaŭ ŝi finfine deprenus de si pezan ŝarĝon. Longa silento regis en la ĉambro. San Min aŭdis Don Delin ploreti mallaŭte, kaj Don Lele krii: “Panjo, Panjo”. La sono ŝajnis veni de tre, tre malproksime, trans miloj da montoj kaj riveroj.
Estis tempo por Don Delin reiri al Shenzhen. Denove San Min akompanis lin ĝis la fervoja stacio. Neniu menciis la lastajn vortojn de Lin Danĉin, kvazaŭ ili neniam ekzistintus. Kaj ŝi ne havis humoron atendi lian brakumon.
Daŭrigonta
完整帖子 kompletaj mesaĝoj:
- Bonvolu doni al mi brakumon (1)请给我一个拥抱(短篇小说) -
殷嘉新 Yin Jiaxin,
2026-08-20, 15:41
- Bonvolu doni al mi brakumon (2)请给我一个拥抱(短篇小说) -
殷嘉新 Yin Jiaxin,
2026-08-24, 10:38
- Bonvolu doni al mi brakumon (3)请给我一个拥抱(短篇小说) - 殷嘉新 Yin Jiaxin, 2026-08-24, 10:53
- Bonvolu doni al mi brakumon (2)请给我一个拥抱(短篇小说) -
殷嘉新 Yin Jiaxin,
2026-08-24, 10:38