Bonvolu doni al mi brakumon (3)请给我一个拥抱(短篇小说)
——el《Literature Vivo》2026
Bonvolu doni al mi brakumon
YinJiaxin
Daŭriganta
En la jaro, kiam Don Lele sukcese eniris universitaton, Lin Danĉin jam tute ne povis leviĝi de la lito. San Min rezignis sian funkcion en la hotelo kaj eklaboris kiel horlaboristo, por ke ŝi povu prizorgi Lin Danĉin iam ajn. Ŝi sola faris flegadon pene. Kvankam ĉiutage ŝi sentis sin tre laca, tamen ŝi ankoraŭ vartis Lin Danĉin sindoneme, sen plendo. Poste, Don Lele finis la universitaton kaj okupiĝis en Vudan, tiel ke li povis helpi iom. Tamen, estas ja ne oportune, ke filo flegas sian patrinon. Do San Min faris plejparton da la vartado.
Iun tagon en vintro de 2010, subite draste malboniĝis la stato de Lin Danĉin. Ŝi apenaŭ povis paroli klare. San Min kaj Don Lele tujtuj enhospitaligis ŝin, kaj Don Delin haste revenis. Li larmadis, tenante la manon de la edzino.
En agonio, Lin Danĉin iomete malfermis la okulojn, kaj malrapide etendis sian manon al San Min, kiu tuj antaŭenpaŝis. Ŝi kunmetis la manojn de Don Delin kaj San Min, kaj tra ŝiaj lipoj eliĝis ekstreme malforta sono: “Vi...ambaŭ... unu famili...”
La larmoj de Don Delin gutadis sur la litkovrilon. Li firme tenis la manon de sia edzino, kaj lia voĉo estis tiel raŭka, ke ĝi apenaŭ aŭdiĝis: “Ne havu tiajn pensojn, trankvile resaniĝu, vi fartos pli bone.”
Lin Danĉin ignoris lin, ŝia rigardo turniĝis al ŝia filo, kaj tiu ĉi jam ĵetis sin antaŭ la liton. Ŝi per sia lasta forto montris al San Min, kaj ŝiaj lipoj tremis: “Post... mia morto... vi... rekonu ŝin... kiel... patrino...”
Don Lele forte kapjesis kun larmoj en la okuloj.
Malrapide fermiĝis la okuloj de Lin Danĉin. Ŝiaj buŝanguloj leviĝis iomete, kvazaŭ ŝi ridetus aŭ kvazaŭ ŝi finfine deprenus de si pezan ŝarĝon. Longa silento regis en la ĉambro. San Min aŭdis Don Delin ploreti mallaŭte, kaj Don Lele krii: “Panjo, Panjo”. La sono ŝajnis veni de tre, tre malproksime, trans miloj da montoj kaj riveroj.
Estis tempo por Don Delin reiri al Shenzhen. Denove San Min akompanis lin ĝis la fervoja stacio. Neniu menciis la lastajn vortojn de Lin Danĉin, kvazaŭ ili neniam ekzistintus. Kaj ŝi ne havis humoron atendi lian brakumon.
San Min relaboris en Hotelo Vudan kaj loĝis en la amasloĝejo. Kiel antaŭe, ŝi ofte kontaktis kun Don Delin kaj Don Lele per QQ apo. Surprize al ŝi, Don Lele ŝanĝis la formon de alparolo kaj vokis ŝin “eta panjo” per QQ. Rigardante la du vortojn sur la ekrano, San Min longe gapis, ĝis larmoj gutis unu post unu sur la klavaron.
Iun tagon, Don Delin sendis al ŝi mesaĝon: “Min, mi komprenas la lastajn vortojn de mia edzino. Mi ne scias, ĉu ankaŭ vi ilin komprenas?”
La fingroj de San Min pendis super la klavaro momenton. Fine ŝi emocie tajpis: “Kompreneble mi povas kompreni. Mi volas!”
Sekvis longa paŭzo. San Min pensis, ke li eble okupiĝis pri io alia. Ŝia koro iom post iom peziĝis, kvazaŭ ŝtono ĵetita en profundan akvon kun “plonĝ”. Post proksimume kvin minutoj, la respondo venis: “Mia koro ankoraŭ ne povas forlasi mian edzinon. Ĉu vi povas doni al mi iom da tempo?”
San Min ekploris kaj tajpis unu vorton: “Bone.” Ne gravas kiom longe, ŝi volas atendi.
Finfine, en ŝia koro ekbrilis iom da videbla lumo. Kvankam la lumo eble estis malproksima, kiel lumturo vidata de nokta ŝipo, iom nebula, tamen oni scias, ke ĝi estas tie. Tio sufiĉis.
Vintre de 2011, Don Delin diris per QQ-video, ke post la Printempa Festo, li prenos ŝin al Shenzhen. Li diris tion per senemocia tono, kvazaŭ li parolus pri io ordinara. Sed San Min longe rigardis la ekranon, ŝia koro batis ekscitite tiel, ke ŝia korpo tremetis. Ŝi kuris al la balkono. La vento frapis ŝian vizaĝon kiel tranĉilo, sed ŝi tute ne sentis malvarmon. Ŝi ridis laŭte al la griza ĉielo, kaj la rido estis forblovita de la vento, disiĝante en la aero.
Ŝi atendis dudek unu jarojn, kaj finfine la esperŝipo albordiĝos baldaŭ. Tiun vesperon ŝi ne povis dormiĝi. Ŝi turniĝadis, pensante pri tio, kion ŝi faros en Shenzhen, pri tio, kian laboron ŝi povos trovi, kaj ke ŝi povos ĉiutage kuiri bongustaĵojn por li, iom grasigi lin, ĉar li multe malgrasiĝis dum la lastaj jaroj. Ŝi prenis el la eluzitan libron 《Elektitaj Poemoj de Puŝkin》la foton, kiu jam flaviĝis. Ŝi premis la foton al sia brusto, fermis la okulojn, kaj rideto ekludis ĉe la buŝanguloj.
La sekvan frumatenon, kiam San Min ellitiĝis, la telefono sonoris. Estis ŝia pli juna frato: “La patro ekmortis pro subita malsano. Rapide revenu!”
Kiam ŝi atingis la hejmon, la kadavro de la patro jam estis metita en la ĉerkon. La patrino sidis en la salono, kun la hararo tute blankiĝinta, kaj la okuloj ŝvelintaj de plorado. Vidinte San Min, ŝi ekploregis. San Min brakumis la patrinon firme. La patrina korpo tremis en ŝiaj brakoj, malpeza kiel aŭtuna falinta folio.
Fakte malbona statis ŝia patrino, suferante de podagro: la artikoj de la fingroj ŝvelis kiel karotoj, la maleoloj ŝvelis tiel, ke ŝi ne povis enmeti la piedojn en ŝuojn, kaj ŝi paŝis lamante. La rilato inter la bofratino kaj la patrino estis tre malbona, do ne eblis, ke la patrino vivas ĉe la frata familio. San Min staris ĉe la pordo de la malnova domo, rigardante la pampelmusujon en la korto, kiun la patro plantis. La pomelmusoj estis orflavaj sur la branĉoj, sed neniu ilin kolektis. Ŝi faris decidon kaj sendis mesaĝon al Don Delin: “Fratego Don, mi ne iros al Shenzhen, ĉar mi ne povas forlasi la kadukan kaj solan patrinon.”
La respondo venis rapide: “Komprenite. Prizorgu vian patrinon bone, kaj vi ankaŭ atentu vian sanon.” Leginte la mesaĝon San Min larmetis, poste enspiris profunde, kaj eniris la kuirejon.
La tagoj pasis malrapide kiel heliko, sed samtempe rapide kiel foliumo de libro. Paĝo post paĝo turniĝis, printempo fariĝis somero, somero fariĝis aŭtuno, aŭtuno fariĝis vintro. Efektive, Don Delin amis San Min. Antaŭe li ne kuraĝis transpaŝi la limojn de moralo, sed nuntempe bedaŭrinde, ili estis malproksime apartigitaj. Ilia babilado transiris de per QQ al per WeChat, kaj ankoraŭ uzis videovokojn por mildigi la sopiron en sia koro.
En aŭtuno de 2018, forpasis la patrino de San Min. Post la sepulto, ŝi devis observi almenaŭ unu jaron de funebro. Dum la periodo, ŝi kutime babilis kun Don Delin per WeChat. Ekde oni ne scias kiam, Don Delin ne plu akceptis ŝiajn videovokojn, nek sendis lian propran al ŝi, nek babilis voĉe. Kiam San Min demandis lin kial, li ĉiam respondis: “Bone estas babili vorte.”
Post kiam finiĝis la periodo de funebro, San Min sendis al Don Delin mesaĝon, prove demandante: “Fratego Don, ĉu mi povas iri al Shenzhen?”
Don Delin respondis: “Mi returniĝis al Vudan en la pasinta jaro.”
“Kio okazis? Retiriĝis anticipe?”
“Jes. Lele havas koramikon, mi pensis, ke li edziĝos en iu tago, do mi retiriĝis anticipe.”
“Ĉu vi ankoraŭ loĝas en la antaŭa domo?”
“Jes.”
“Mi deziras iri al Vudan. Ĉu vi volas min akcepti?” San Min malstreĉiĝis, ke ŝi mem proponis la postulon. Sed la respondo de Don Delin seniluziigis ŝin multe: “Min, mi serioze konsideris longan tempon. Ŝajnas, ke mi ne plu sentas deziron edziĝi refoje. Estus pli bone, se ni restus kiel frato kaj fratino.”
San Min legis la mesaĝon foj-refoje. Ĉiun vorton ŝi konis, sed kune ili formis problemon, kiun ŝi tute ne povis solvi. Kion ĝi signifas? Dudek ok jarojn! Ŝi atendis lin dudek ok jarojn! De knabino ĝis mezaĝulino, ŝi vetis je sia juneco, sia tuta vivo. Tio, kion ŝi deziris, de la komenco ĝis la nuno, nur estis brakumo de la viro, kiu protektis ŝin en la koridoro de la hotelo. Tiam ŝi estis dekokjara, rigardante supren al li, kiel al stelo neatingebla. Nun ŝi havas kvardek sep jarojn. La stelo estas ankoraŭ la sama stelo, kaj ŝi ankoraŭ ne povas tuŝi ĝin.
San Min demandis Don Delin, kial li tamen ne akceptas ŝin. Li respondis: “Pardonu”, “Estas mia kulpo”, “Vi meritas pli bonan homon”... Ju pli da tiaj vortoj li diris, des pli malvarmiĝis la koro de San Min. “Mi ne plu sentas deziron denove edziĝi.” Ŝi sciis, ke tio ne estas lia vera ideo. Eble estas tio, ke ŝi ne estas sufiĉe klera, eble tio, ke ŝi devenas el kampara familio. Ĉio bona, kion li donis al ŝi, estis nur el bonkoreco, el dankemo, el la edukiteco de homo deca. Eble li neniam vere amis ŝin. Ĉi tiuj pensoj kiel pingloj pikis la plej molan lokon de ŝia koro. Ŝi demandis per WeChat Don Lele pri la vera ideo de lia patro. La junulo, kiu vokis ŝin “eta panjo” kaj ekspedis al ŝi donacojn en festoj, diris ke li ne scias la patran ideon.
Aŭtune de 2022, San Min aŭdis, ke la ŝtato havas la “40-50-politikon”, por doni pensian subvencion al maldungitoj viraj super kvindek kaj inaj super kvardek jaroj. Ŝi devis iri al Vudan por plenumi la necesajn formalaĵojn, ĉar ŝia loĝantoregistro estis tie.
Estis nube, kiam San Min elvagoniĝis en Vudan. Grizaj nuboj ondadis malalte. La pordon malfermis Don Lele. Li pli malgrasis ol antaŭe, barboj aperis sur lia mentono, kaj sub la okuloj troviĝis profundajn malhelajn rondojn.
“Eta Panjo,” li vokis per iom raŭka voĉo kaj flankenpaŝis por enlasi ŝin.
San Min ŝanĝis la ŝuojn kaj eniris la salonon. La kurtenoj estis duone fermitaj, la lumo estis malforta, en la aero flareblis medikamentoj. Ŝia rigardo tuj fiksiĝis sur la rulseĝon ĉe angulo. Sur la rulseĝo sidis viro en blua lanmantelo, kun la vangostoj elstaraj kaj griza hararo senorda. Li sidis tie, kiel seka arbo, kiun la vento elradikigis kaj ĵetis flanken. Rigardante ŝin, kun la lipoj tremantaj, li eligis neklaran kaj malfortan voĉon: “Min...”
San Min rekonis la grandan paron da okuloj, kiun ŝi ĉizis en sian cerbon. Ŝi ŝtoniĝis surloke, kun la kruroj kvazaŭ alnajlitaj al la planko. Don Lele diris apude: “Eta Panjo, apopleksio trafis paĉjon en aŭtuno 2018. Li ne permesis al mi sciigi vin, ĉar li timis, ke vi vidos lin tia...”
San Min kovris sian buŝon per la mano, sed tra la fingroj tamen eliris la sono de premata, preskaŭ raŭka plorego, kvazaŭ io en ŝi disrompiĝus, kaj akraj fragmentoj elfluus unu post alia el ŝia gorĝo. Ŝi kaŭre ĉeis la rulseĝon, kaj levis la vizaĝon por rigardi lin. La vizaĝo maljuniĝis, malbeliĝis, terure malgrasiĝis, kaj ŝi vidis larmojn brilantajn en la malklaraj okuloj. Ŝi batetis lian ŝultron per la pugno, unufoje, duan fojon, trian... plorkriante: “Kiel vi estis tiel kruela! Kial vi ne sciigis min, ke vi malsanas! Mi povus vin flegi! Ĉu vi scias, kiom da jaroj mi atendis vin? Ĉu vi scias?”
Larmoj kovris ŝian vizaĝon, kaj nazmuko fluis al ŝia buŝo. Ŝi ploradis kiel infano, kiu suferis grandan maljustaĵon. La lipoj de Don Delin tremis daŭre, kaj fine li eligis iom da sono: “Pardon...”
San Min forte skuis la kapon. Ŝi ne volas aŭdi “pardonon”, ĉar ŝi jam aŭdis tro da “pardonon” de li en la pasinteco. Ŝi etendis la manojn kaj milde lin brakumis. Lia korpo estis tiom rigida kiom seka branĉo. Ŝi ekmemoris, ke antaŭ dudek ok jaroj, en la hotelo li staris antaŭ ŝi por ŝirmi ŝin kontraŭ la ŝoforo. Tiam ŝi pensis: “Kiel bone estus, se li donus al mi brakumon. Post la longega atendado, efektive estis ŝi, kiu donis al li brakumon.
Ekstere ekpluvegis. Ŝi flustris ion en lian orelon. La pluvego estis tro brua por la apudulo aŭdi kion ŝi diris.
Fino
完整帖子 kompletaj mesaĝoj:
- Bonvolu doni al mi brakumon (1)请给我一个拥抱(短篇小说) -
殷嘉新 Yin Jiaxin,
2026-08-20, 15:41
- Bonvolu doni al mi brakumon (2)请给我一个拥抱(短篇小说) -
殷嘉新 Yin Jiaxin,
2026-08-24, 10:38
- Bonvolu doni al mi brakumon (3)请给我一个拥抱(短篇小说) - 殷嘉新 Yin Jiaxin, 2026-08-24, 10:53
- Bonvolu doni al mi brakumon (2)请给我一个拥抱(短篇小说) -
殷嘉新 Yin Jiaxin,
2026-08-24, 10:38